Novaĵoj (Decembro 27)

(GMT+08:00) 2019-12-27 15:36:44     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio firme oponas usonan leĝprojekton pri defenda rajtigo por 2020; almenaŭ sep homoj mortis pro kraŝo de pasaĝeraviadilo en Kazaĥio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Antaŭ nelonge Usono adoptis la leĝprojekton pri defenda rajtigo por la financa jaro 2020, kiu inkluzivas plurajn artikolojn malfavorajn al ĉinaj entreprenoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas la usonan leĝprojekton kaj esperas, ke la usona flanko korektos erarojn kaj kreos bonajn kondiĉojn por normala ekonomia kaj komerca kunlaboro inter entreprenoj de la du landoj.

Gao diris, ke la ĉina flanko opinias, ke kondiĉoj en la leĝprojekto, kiuj celas limigi aĉetadon de ĉinaj produktoj kaj efektivigi severan restrikton de eksportado al ĉinaj entreprenoj, estas abomenaj ilustraĵoj, kiuj intervenas en normalajn komercajn aktivecojn inter entreprenoj per ŝtataj agadoj. Ĉinio urĝas la usonan flankon respekti la principon de merkatado, forĵeti politikan antaŭjuĝon kaj arkaikan ideon de nul-suma ludo, demeti koloran okulvitron, haltigi eraran konduton kaj krei bonajn kondiĉojn por normala ekonomia kaj komerca kunlaboro inter entreprenoj de la du landoj.

Gao aldonis, ke la ĉina flanko donos grandan atenton al influo de la leĝprojekto sur ĉinaj entreprenoj kaj prenos ĉiajn necesajn rimedojn por protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj.

Pakistana ambasadoro al Ĉinio Naghmana Hashmi diris ĵaŭde, ke konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro liveras bonajn oportunojn por ekonomia disvolvado de Pakistano, kaj ke ŝia lando nun intensigas industrian konstruadon kaj bonvenigas investantojn de ĉiuj landoj.

Ŝi diris, ke la ĉina-pakistana ekonomia koridoro estas unu el la gravaj projektoj de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj nun Pakistano antaŭenpuŝas konstruadon de industriaj parkoj, kio kreos vastan spacon por disvolvado. Ŝi aldonis, ke la pakistana registaro liveros bonajn kondiĉojn kaj bonvenigas investantojn de Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo.

Hashmi laboris en la pakistana ambasadorejo en Ĉinio dum la jaroj de 2003 ĝis 2007. Ĉi-jare post kiam ŝi enoficiĝis kiel pakistana ambasadoro al Ĉinio, ŝi rimarkis grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio en la kampoj de infrastruktura konstruado kaj scienctekniko, kaj trovis, ke ĉinoj estas pli memfidaj. Parolante pri ĉina-pakistanaj rilatoj, ŝi diris, ke la frateco inter Pakistano kaj Ĉinio povas elteni diversajn provojn.

Marde en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu okazis la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde, ke la gvidantoj atingis konsenton akceli intertraktadojn pri la liberkomerca regiono inter la tri landoj kaj pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj konstrui malferman kaj inkluzivan mondan ekonomion.

Gao diris, ke surbaze de altnivelaj atingoj kun komerca signifo en iuj kampoj de la intertraktado pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, la tri landoj klopodos por atingi modernan kaj ampleksan, altnivelan kaj reciprokprofitan interkonsenton pri la triflanka liberkomerca regiono, konstrui malferman kaj inkluzivan mondan ekonomion, oponi protektismon, protekti multflankan komercan sistemon kaj subteni kunlaboron sub multflanka kadro, inkluzive de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la Grupo 20.

Proparolanto de la ĉina armeo diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio, Rusio kaj Irano okazigos komunan mararmean ekzercadon de la 27a ĝis la 30a de decembro en la Omana Golfo.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, diris, ke la ĉina mararmeo sendos al la komuna ekzercado la misil-ekipitan destrojeron Xining. Li diris, ke la ekzercado celas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la mararmeoj de la tri landoj, kaj elmontris la bonvolon kaj kapablon de la tri flankoj kune protekti pacon kaj maran sekurecon de la mondo kaj aktive konstrui maran komunumon kun komuna estonteco.

Wu diris, ke la komuna ekzercado estas normala aranĝo de armea interŝanĝo de la tri landoj. Ĝi konformas al rilataj internaciaj leĝoj kaj praktikoj, kaj havas neniun rilaton kun regiona situacio. Wu ankaŭ anoncis, ke komuna milita trejnado inter Ĉinio kaj Tanzanio okazos en Daresalamo de la fino de decembro ĝis la mezo de januaro 2020.

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke pli ol 300 firmaoj petas partopreni en la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke ilia registrita ekspozicia spaco sumiĝis je pli ol 100 mil kvadrataj metroj.

La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la unua ekspozicio dediĉita al importado en la mondo kaj akiris fruktodonajn rezultojn en la pasintaj du ekspozicioj.

Gao diris, ke Ĉinio plu malfermos sian merkaton kaj bonvenigas pli altkvalitajn eksterlandajn produktojn kaj servojn eniri la ĉinan merkaton. Li aldonis, ke pluraj novigemaj demonstraj zonoj por faciligi importojn estos disvolvitaj. Krome, la ministerio ankaŭ plibonigos komercan faciligon kaj antaŭenigos la plenan efektivigon de la Interkonsento pri Komerca Faciligo de la Monda Organiza pri Komerco.

La kazaĥa Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke almenaŭ sep homoj estis mortigitaj, post kiam aviadilo de la kazaĥa flugkompanio Bek Air kun 100 homoj kraŝis vendrede matene proksime al la plej granda urbo Almato de la lando.

La Almata Flughaveno diris en deklaro, ke la aviadilo kraŝis ekster la flughaveno nelonge post ekflugo. Nun iras savado kaj medicinaj personoj laboras surloke.

La flughaveno diris, ke la aviadilo flugis de Almato al la ĉefurbo Nur-Sultano. Ĝi malaperis de la radaro je la 7a horo kaj 22 minutoj matene laŭ loka tempo. La aviadilo havis 95 pasaĝerojn kaj kvin deĵorantojn. Ĝi trarompis betonan barilon antaŭ kolizio kun duetaĝa konstruaĵo.

La niĝerlanda Ministerio de Internaj Aferoj publikigis deklaron ĵaŭde, ke neidentigitaj armitaj banditoj ataktis konvojon de membroj de la Niĝerlanda Sendependa Elekt-Komitato sub la eskorto de armeanoj marde en la okcidenta regiono de la lando. La atako kaŭzis morton de 14 soldatoj kaj malaperon de unu alia, kaj neniu membro de la komitato estis mortigita aŭ vundita. Ankaŭ multaj armitaj banditoj estis mortigitaj. Neniu organizo deklaris la respondecon pri la atako ĝis nun.

En la lastaj jaroj, ekstremismaj kaj teroristaj organizoj ligitaj kun Islama Ŝtato ofte lanĉis atakojn en la regiono proksima al la landlimo inter okcidenta Niĝerlando kaj Burkina-Faso, kaŭzante multajn mortojn. En la 10a de decembero, neidentigitaj armitaj banditoj atakis militistan tendaron en okcidenta Niĝerlando, lasante pli ol 70 soldatojn mortigitaj kaj pil ol 10 aliajn malaperintaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin