Novaĵoj (Decembro 30)

(GMT+08:00) 2019-12-30 16:20:52     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 30a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina Komunikila Grupo publikigis dek enlandajn novaĵojn de 2019; la Sekureca Konsilio de la UN kondamnis teroristan atakon en Somalio. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Du aferoj estigis ĝeneralan maltrankvilon de la internacia komunumo en la fino de 2019: unue, pro la obstrukco de Usono, la apelacia instanco de la Monda Organizo pri Komerco paraliziĝis pro manko de juĝistoj, kio estis grava bato al la multflanka komerca sistemo; due, la klimata konferenco de la UN, longigita je du tagoj, finiĝis sen rezulto en Madrido. La du aferoj, kiuj ŝajne havas nenian ligitecon, spegulas komunan malfacilan demandon, tio estas, ke la tutmonda regado alfrontas senprecedencan defion.

En la lastaj jaroj, pro kontraŭfluo al tutmondiĝo kaj pliiĝanta premo de ekonomia malsupreniro, la internacia komunumo tre malfacile povis atingi ian konsenton en traktado de ĉefaj riskoj kaj defioj. La ĉefaj kaŭzoj estas, ke la tutmonda sistemo pri ekonomia regado ne povas akomodiĝi al sanĝiĝo de la monda strukturo kaj la postulo de emerĝantaj ekonomioj, kaj ke la tutmonda regada sistemo kaj reguloj forĝitaj sub la dominado de okcidentaj landoj post la Dua Mondmilito jam ne plu konformas al la tendenco de la epoko.

Por defendi siajn disvolvajn rajtojn kaj interesojn kaj ankaŭ la komunajn interesojn de la internacia komunumo, Ĉinio aktive partoprenis en reformo de la tutmonda regada sistemo kaj proponis kompleton da ideoj kaj solvoj por forĝi novan tutmondan regadan sistemon kaj akceli konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Ekzemple, Ĉinio subtenas la reformon de la UN kaj puŝas la mondan organizon pli bone adaptiĝi al novaj postuloj de tutmonda regado. Ĉinio rekomencis necesan reformon de la Monda Organizo pri Komerco sur egaleco kaj justo por akceli liberigon kaj faciligon de la monda komerco kaj garanti spacon de disvolvaj interesoj de evoluantaj landoj. Ĉinio klopodis antaŭenigi reformojn de kvotoj kaj regado en la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko por efektive reflekti ŝanĝiĝojn de la internacia strukturo. Krome, Ĉinio alvokis, ke la Grupo 20 kaj ĉefaj multflankaj institucioj faru pli grandajn konstribuojn por kreskigi la mondan ekonomion kaj plibonigi la tutmondan regadan sistemon.

Ĉinio okazigis kunvenon, militan paradon kaj amasparadon sur la placo Tian'anmen okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ĉina prezidanto faris gravan paroladon; La kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) malfermis novan perspektivon de la regado de Ĉinio; La KPĈ komencis la edukon "resti fidela al la komenca misio"; Ĉina ekonomio prezentis bonajn rezultojn de stabila kresko kaj altkvalita disvolviĝo; La Forumo pri Internacia Kunlaboro de la Iniciato Zono kaj Vojo kaj aliaj tri ĉefaj diplomatiaj agadoj celas konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro kaj rekomendi novan internacian ordon; Ĉinio festis la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo, kaj la ĉina registaro firme persistas en la principo "unu lando, du sistemoj"; Ekfunkciis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno kiel nova internacia aviad-centro; La ĉina virina volejbal-teamo gajnis la Mondan Ĉampionadon de 2019 per 11 sinsekvaj venkoj; La ĉina lunsonda satelito sendis al la tero la unuan foton, faritan proksime al la luna dorso; Ĉinio malfermis la eraon de komerca uzo de la kvina generacio de telekomunika teknologio.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe forte kondamnis la sabatan terorisman atakon en somalia ĉefurbo Mogadiŝo, kiu mortigis dekojn da homoj.

Membroj de la konsilio diris en deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestoj estas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Ili emfazis la bezonon de ĉiuj ŝtatoj bati per ĉiuj rimedoj minacojn per terorismaj atakoj.

Ili urĝis ĉiujn ŝtatojn aktive kunlabori kun la registaro de Somalio kaj ĉiuj aliaj koncernaj aŭtoritatoj por porti efektivigantojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de terorismaj agoj al justeco. La konsiliaj membroj ankaŭ ripetis sian decidon subteni pacon, stabilecon kaj disvolviĝon en Somalio, kaj aldonis, ke ilia persistemo ne povas malfortiĝi de iuj terorismaj atakoj.

Almenaŭ 79 homoj estis mortigitaj kaj 149 aliaj vunditaj sabate en suicida aŭtobomb-atako ĉe kontrolejo en la antaŭurbo de Mogadiŝo.

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe telefone konversaciis kun sia usona paralelulo Donald Trump por diskuti pri kunlaboro en batalo kontraŭ terorismo.

La retejo de Kremlo raportis, ke Putin dankis Trump pro tio, ke la usona sekret-servo liveris al Rusio informon, kiu helpis al la rusa flanko malsukcesigi serion da planitaj terorismaj atakoj.

Rusaj mediatoj dimanĉe raportis, ke laŭ informo liverita de la usona sekret-servo, la rusa Federacia Sekureca Servo arestis du rusajn civitanojn, kiuj planis efektivigi terorismajn atakojn en dense loĝataj lokoj en Sankt-Peterburgo dum Kristnasko, kaj la sekureca servo kaptis koncernajn materialajn atestojn el tiuj du suspektatoj.

La Pentagono diris dimanĉe, ke la usona armeo efektivigis la atakojn kontraŭ milita grupo subtenata de Irano en Irako kaj Sirio je du tagoj post raket-atako al iraka bazo, kiu mortigis usonan civilan entrepreniston.

Jonathan Hoffman, helpanto de usona ministro pri defendo, diris en deklaro, ke la usona armeo faris "precizajn defensivajn batojn" kontraŭ tri instalaĵoj de Kata'ib Hezbollah en Irako kaj du en Sirio.

Loka mediato raportis, ke almenaŭ 25 militaj batalistoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 55 aliaj vunditaj en la atakoj de la usona armeo en Irako.

La Pentagono atentigis, ke la milita operaco estis respondo al la raket-atakoj de Kata'ib Hezbollah kontraŭ iraka bazo proksima al Kirkuk vendrede, kiu mortigis usonan civilan entrepreniston kaj vundis kvar usonajn armeanojn kaj du membrojn de la iraka sekurectrupo.

Dimanĉe israela sekureca kabineto anoncis sian decidon dekalkuli monon el palestina impost-enspezo pro pago al familioj de palestinanoj, kiuj atakis israelanojn.

Israela kabineto deklaris, ke 1,49 miliardoj da ŝekeloj (43 milionojn da usonaj dolaroj) estos dekalkulataj el la mono, kiu estos transdonita al la Palestina Aŭtoritato.

Naftali Bennett, israela ministro pri defendo, diris, ke la mono estas egala al subvencio pagita de Palestina Aŭtoritato al familioj de atakintoj, kiuj efektivigis atakojn kontraŭ Israelo kaj estis mortigitaj aŭ vunditaj dum atako. Bennett diris, ke la dekalkulo celas fari premon al Palestino por ĉesigi atakojn al israelanoj.

Samtage Palestino forte kritikis israelan decidon por frostigi miliardojn da ŝekeloj da palestina impost-enspezo, kiu estis kolektitaj de Israelo nome de Palestino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin