Novaĵoj (Januaro 02)

(GMT+08:00) 2020-01-02 17:05:09     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 2a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj ekvadora ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj; internacia komunumo laŭdas novjaran paroladon de Xi pri monda paco kaj komuna disvolviĝo. Sekve estos la programeroj Observu, Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulajn mesaĝojn ĵaŭde kun sia ekvadora paralelulo Lenin Moreno, okaze de la 40a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Ekvadoro havas profundan tradician amikecon, kaj dum la pasintaj kvar jardekoj sane kaj stabile disvolviĝis duflankaj rilatoj sur la principoj de egaleco, reciproka profito, kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. Xi memoris, ke dum lia ŝtata vizito al Ekvadoro en novembro de 2016, la du landoj establis ampleksan strategian partnerecon, puŝante duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj sur rapidan vojon, kaj ankaŭ la sukcesa vizito de Moreno al Ĉinio en decembro de 2018 aldonis novan impulson al ĉina-ekvadoraj rilatoj. Xi diris, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Ekvadoro, kaj li volas labori kun Moreno por preni la 40an datrevenon kiel novan deirpunkton por pli granda disvolviĝo de la ĉina-ekvadora ampleksa strategia partnereco.

Moreno diris en sia mesaĝo, ke de post kiam Ekvadoro kaj Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn antaŭ 40 jaroj, amikeco, progreso kaj disvolvado estis la ĉefa elemento de iliaj rilatoj, kaj surbaze de tio, la du landoj konstruis ampleksan strategian partnerecon. Li aldonis, ke lia ŝtata vizito en decembro 2018 al Ĉinio plifortigis la ampleksan strategian partnerecon de la du landoj.

La internacia komunumo laŭdis la novjaran paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping en mardo, dirante, ke la disvolviĝo de Ĉinio profitigas popolon, kaj levante la dikfingron al la promeso de Ĉinio pri monda paco kaj komuna disvolviĝo.

Kenneth Quinn, prezidanto de la Monda Fondaĵo de Nutraĵa Premio kaj eksa usona ambasadoro al Kamboĝo, diris, ke li estis impresita de la altkvalita disvolvado de Ĉinio kaj ĝiaj atingoj en malriĉec-mildigo, kiujn Xi menciis en la parolado.

Quinn rimarkigis, ke la impresa statistiko pri la daŭra malaltiĝo de malriĉeco en Ĉinio estas la plej eksterordinara signo de la lastaj jardekoj de transformiĝo de la ĉina transforma ekonomio.

Londona urbestro Sadiq Khan diris, ke la promeso de Xi antaŭenpuŝi komunan disvolviĝon profitigos la partnerecon de lia urbo kun Ĉinio.

La novjara parolado de Xi estis "ampleksa kaj plena de fido", diris Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de la Kuhn-Fondaĵo. Li diris, ke li estis profunde impresita de la aserto de prezidanto Xi, ke Ĉinio vere estos "modere prospera socio en ĉiuj aspektoj", kaj li estis impresita ankaŭ de la rimarkoj de Xi, ke kiom ajn li estis okupita, li elspezis tempon por viziti homojn en la kamparo.

Artikolo de prezidanto Xi Jinping pri subteno kaj plibonigo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenigo de modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio estis publikigita merkrede en ĉi-jare unua numero de la gazeto Qiushi.

En la artikolo, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis, ke la decido adoptita en la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato en oktobro plene respondis al la ĉefa politika demando pri tio, kion Ĉinio devas subteni, firmigi, plibonigi kaj disvolvi en la kampoj de la ŝtata sistemo kaj la nacia regada sistemo.

La artikolo emfazis la gravecon montri firman fidon pri la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj diris, ke instituciaj avantaĝoj estas la plej grandaj avantaĝoj de lando kaj la konkurenco de diversaj sistemoj estas la plej fundamenta inter landoj.

Merkrede Usona Komerca Novaĵo publikigis artikolon titolitan "Ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kritikis falsajn raportojn de iuj okcidentaj amaskomunikiloj". La artikolo diras, ke en la 1a de januaro 2020, Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo donis salutvortojn kaj bondezirojn por la nova jaro al tutmondaj aǔskultantoj. En la salutvortoj, li unue prezentis kunlaborojn kun pli ol 150 internaciaj amaskomunikiloj tra la mondo, kaj poste li kritikis falsajn raportojn pri aferoj de Ĉinio fare de iuj okcidentaj amaskomunikiloj.

La artikolo citas vortojn de Shen, "Mi bedaŭras, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj senfakte raportis pri aferoj de Ĉinio, kaj kelkaj raportoj eĉ similas al noveloj, kiuj serioze malobeis realecan principon de novaĵa raporto." La artikolo diras ankaŭ, ke Shen diris, ke fakto estas vivo de novaĵo. Se oni laŭ imago farus raporton, do tio estus serioza damaĝo por la amaskomunikilo. Tio meritas alarmon por ni ĉiuj raportistoj.

La artikolo montras ke Shen citis frazon "senscio estas sekvo de antaŭjuĝo" de William Hazlitt, brita verkisto en la 18a jarcento, por esprimi la urĝecon de serĉado de fakto kaj forigo de antaŭjuĝo. La ĵuro de Shen aperis ankaŭ en la artikolo, ke Ĉina Komunikila Grupo persistos en justa starpunkto disvastigi veron de aferoj al la internacia socio.

La artikolo faras komenton kaj diras, ke nur estas 2 jaroj post la establiĝo de Ĉina Komunikila Grupo, tamen en la pasintaj 2 jaroj, en la nuna interreta epoko, Ĉina Komunikila Grupo persistis en novigo kaj fariĝis unika ŝtata eksperimentejo por sona kaj videa produktaĵoj kun superalta difino, malfermis la unuan novmediatan platformon, nomatan Yangshipin, bazitan sur la 5a generacio de telekomunika teknologio en Ĉinio, kaj publikigis pli ol 200 programojn por uzantoj.

Antaŭ la alveno de la nova jaro 2020, gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn, fokusiĝante al enlandaj kaj eksterlandaj demandoj kaj vokante al civitanoj unuiĝi por trakti defiojn kaj kunlabori por akceli disvolvadon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris, "Ĉe la soljlo de la 20aj jaroj de la 21a jarcento, la epoko malkvieta kun kontraŭdiroj, kaj ankaŭ plena de vigleco, ni devas kaj ankaŭ povas plenforte peni por glata disvolvado de Rusio kaj plibonigo de la vivo." Li emfazis, ke unuiĝo estas la fundamento por atingo de iu ajn malfacila celo.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke tuttergloba varmiĝo estas reala minaco por la mondo, kaj li klopodos por certigi, ke Germanio faru sian kontribuon sur la niveloj de ekologio, ekonomio kaj socio.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke reformo de la emerita sistemo renkontis grandan reziston de la socio, tamen ĝi ankoraŭ devas esti efektivigita por realigi juston kaj disvolviĝon de la socio.

Merkrede laŭ raporto de siria novaĵ-agentejo, en siria norda provinco Rakka okazis aŭta eskplodo, kiu mortigis 3 homojn kaj vundis 4 aliajn. La atako okazis ĉe la landlima vilaĝo de la provinco Rakka, kaj lokaj loĝdomoj kaj instalaĵoj suferis detruojn.

Siria novaĵ-agentejo diris, ke de oktobro de 2019, kiam la landlima vilaĝo estis okupita de la turka trupo kaj siria opozicia frakcio, ĝis nun jam okazis 4 aŭtaj kaj motorciklaj atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin