Fokusoj de la Semajno (Jan. 03)

(GMT+08:00) 2020-01-03 09:46:05     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin marde interŝanĝis novjarajn salutmesaĝojn.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al Putin kaj la rusa popolo. Xi diris, ke en la amika atmosfero de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, li kaj Putin kune deklaris la novan epokon de ĉina-rusaj rilatoj, malfermante la novan ĉapitron de la amikeco inter la du landoj, kaj ke ili ankaŭ subskribis kaj publikigis komunan deklaron de la du landoj pri fortigo de la tutmonda strategia stabileco, kio manifestis la firman decidon de la du landoj pri protekto de la tutmonda strategia stabileco. Li rimarkigis, ke la duflanka kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn en la kampoj de ekonomio kaj komerco, energio, interpopolaj interŝanĝoj, scienco kaj tekniko, kaj subnaciaj interŝanĝoj. Xi aldonis, ke en 2020, Ĉinio kaj Rusio malfermos la Jaron de Teknologia Novigado kaj kune festos la 75an datrevenon de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito kaj de la fondo de la UN.

Putin esprimis korajn novjarajn salutojn al Xi kaj deziris feliĉon kaj bonfarton al la ĉina popolo. Li diris, ke en 2019, pro la komuna klopodo de la du flankoj, grava progreso estis farita en la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko, kaj ke li kaj prezidanto Xi kelkfoje renkontiĝis kaj atingis serion da gravaj konsentoj, malfermante novan vizion de reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj.

La internacia komunumo laŭdis la novjaran paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping en mardo, dirante, ke la disvolviĝo de Ĉinio profitigas popolon, kaj levante la dikfingron al la promeso de Ĉinio pri monda paco kaj komuna disvolviĝo.

Kenneth Quinn, prezidanto de la Monda Fondaĵo de Nutraĵa Premio kaj eksa usona ambasadoro al Kamboĝo, diris, ke li estis impresita de la altkvalita disvolvado de Ĉinio kaj ĝiaj atingoj en malriĉec-mildigo, kiujn Xi menciis en la parolado. Quinn rimarkigis, ke la impresa statistiko pri la daŭra malaltiĝo de malriĉeco en Ĉinio estas la plej eksterordinara signo de la lastaj jardekoj de transformiĝo de la ĉina transforma ekonomio.

La novjara parolado de Xi estis "ampleksa kaj plena de fido", diris Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de la Kuhn-Fondaĵo. Li diris, ke li estis profunde impresita de la aserto de prezidanto Xi, ke Ĉinio vere estos "modere prospera socio en ĉiuj aspektoj", kaj li estis impresita ankaŭ de la rimarkoj de Xi, ke kiom ajn li estis okupita, li elspezis tempon por viziti homojn en la kamparo.

Varaprasad Sekhar Dolla, profesoro pri ĉinaj studoj el la Hinda Universitato Jawaharlal Nehru, diris, ke Xi emfazis, ke Ĉinio havas "amikojn en ĉiuj anguloj de la mondo" en la novjara parolado.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde faris novjaran paroladon de 2020. Li diris, ke la tuta mondo eniros la novan jaron 2020 meze de necerteco kaj nestabileco, kaj ke la tutmonda junularo estas la plej granda fonto de la monda espero.

Guterres diris en la parolado, ke la mondo alfrontas malsamajn defiojn, inkluzive de longtempa neegaleco kaj pliiĝanta malamo. Li akcentis, "Ni ne povas esti generacio, kiu trompas sin kaj febrigas la teron." Li diris, ke ankoraŭ estas espero. La juna generacio ĉe la frontlinio estas la ĉefa novaĵo de la klimata agado ĝis seksegaleco kaj batalo por homaj rajtoj. Li vokis subteni la junan generacion ludi sian rolon en modlado de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin