Trump avertis Iranon pri sekvoj de repago

(GMT+08:00) 2020-01-05 14:35:39     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump sabate avertis Iranon, ke se ĝi atakos usonajn personojn aŭ instalaĵojn, Usono efektivigos tujajn kaj furiozajn batojn kontraŭ 52 ĝiaj celoj.

Trump diris per la socia komunikilo Twitter, ke Usono malakceptas ian ajn minacon; se Irano atakos iun ajn usonan personon aŭ instalaĵon, Usono efektivigos tujajn kaj furiozajn batojn kontraŭ ĝiaj gravaj celoj.

Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke Usono elektis 52 iranajn celojn, ĉar ili reprezentas 52 personojn de la usona ambasadorejo en Tehrano, kiuj estis retenitaj de Irano dum la ostaĝa krizo. Trump diris, ke kelkaj el tiuj celoj estas tre gravaj por Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin