(Mia Asocio, Mia Urbo) KarEJO - Karioka Esperantista Junulara Organizo

(GMT+08:00) 2020-03-06 13:46:58     Redaktoro:Selena

Tamiris Queiroz, Matheus Gamito, Matheus Arantes el Brazilo prezentis la filmeton. Bonvole spektu!

Jen konigo pri la video:

Rio-de-Ĵanejro, laŭvorte 'Rivero de Januaro', estas la ĉefurbo de la brazila samnoma ŝtato Rio-de-Ĵanejro, la dua plej granda urbo de Brazilo kaj la tria plej granda metropola areo kaj aglomeraĵo en Sudameriko. La urbo estis la ĉefurbo de Brazilo dum proksimume du jarcentoj, de 1763 ĝis 1822 dum la portugala kolonia epoko kaj de 1822 ĝis 1960 kiel sendependa lando, kaj ankaŭ la unua ĉefurbo de la Portugala Imperio (1808–1821).

Rio-de-Ĵanejro estas fama pro siaj naturaj pejzaĝoj, sia karnavala festo, pro pluraj muzikstiloj kaj pro turismaj strandoj, kiel tiuj de Copacabana, Ipanema kaj Leblon. Alia fama allogaĵo estas la statuo Kristo la Savinto (Cristo Redentor) sur la monto Korkovado (Corcovado), kiu estas elektita kiel unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo; la monto Sukerpano (Pão de Açúcar) kaj ties kablo-tramo; la Sambódromo, granda paradvojo uzata dum karnavalo; kaj la stadiono Maracanã, unu el la plej grandaj en la mondo. En la 2-a de oktobro 2009, Rio-de-Ĵanejro estis elektita kiel gastiganta urbo por la olimpiaj ludoj en 2016, estante la unua urbo kun tiu tasko en Sudameriko kaj la dua en Latinameriko, 48 jaroj post Meksikurbo (Olimpiko 1968).

La urbo ankaŭ havas la plej grandan kaj duan plej grandan urbajn arbarojn en la mondo: nome la Tiĵuka Arbaro aŭ Floresta da Tijuca kaj la arbaro de la Ŝtata Parko Pedra Branca ("Blanka Ŝtono"), preskaŭ ligita al la Tiĵuka Arbaro. La internacia flughaveno Maestro Antônio Carlos Jobim aŭ simple Galeão ligas Rio-de-Ĵanejron kun pluraj brazilaj urboj kaj funkciigas plurajn internaciajn flugojn.

Malgraŭ sia ĉarmo kaj beleco Rio-de-Ĵanejro havas la reputacion esti unu el la plej violentaj urboj en la mondo, kaj tiutemaj filmoj, kiel 'Cidade de Deus' , 'Tropa de Elite' kaj 'Última Parada 174', montras plurajn sociajn problemojn. Plimulte da perfortaj krimoj koncentriĝas en faveloj kaj malriĉaj urbopartoj, tamen ankaŭ atingas mezriĉajn kaj riĉajn regionojn.

En la urboj ekzistas pluraj kluboj de Esperanto. La plej famaj estas:

KKE - Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Ĝi laboras kiel UEA de Brazilo, kun granda sidejo kaj libroservo en esperanto.

EKOR - Esperantista Klubo de la Okcidenta Regiono. Ĝi estas klubo de kvartaloj de Okcidenta Regiono de la urbo.

AERĴ - Asocio de Esperanto de Rio-de-Ĵanejro

Ili multe agas en la urbo, sed ankaŭ zorgas la tutan ŝtaton pere de siaj renkontiĝoj.

KarEJO - Karioka Esperantista Junulara Organizo

KarEJO, Karioka Esperantista Junulara Organizo, estas la juna departamento de la Asocio de Esperanto de Rio-de-Ĵaneiro (AERĴ) kaj de la Brazila Esperantista Junulara Organizo(BEJO). Ĝi agas kiel organizo, kiu ordigas la esperantistan junan movadon en la ŝtato Rio-de-Ĵaneiro.

Historio

KarEJO naskiĝis en marto, 2015 kaj ekde tiam, siaj membroj partoprenis en diversaj ŝtataj renkontiĝoj kaj naciaj kongresoj.

Celoj

Ĝi havas tri celojn:

1. Partoprenigi la junulojn en e-aranĝoj

2. E-paroligi la junulojn.

3. Fari la junulojn havi oportunojn por koni siajn urbojn kaj kulturaĵojn.

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin