Novaĵoj (Januaro 08)

(GMT+08:00) 2020-01-09 00:28:38     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio enorbitigis novan sateliton por eksperimento de komunika teknologio; Irano pafis misilojn al usonaj militbazoj en Irako. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) marde okazigis kunvenon por aŭskulti serion da laborraportoj.

Ili aŭskultis raportojn de partiaj gvidgrupoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Supera Popola Kortumo kaj la Supera Popola Prokurorejo, kaj ankaŭ tiun de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke kiel grava parto de aro da institucioj por partia gvidado, la raport-mekanismo devas esti subtenata kaj plibonigita. La deklaro diris, ke la partiaj gvidgrupoj firme subtenis la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ, plenumis siajn devojn kaj kontribuis al akcelado de daŭra kaj sana ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj socia stabileco en la pasinta jaro.

La kunveno agnoskis la agadon de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, dirante, ke la sekretariejo faris grandajn klopodojn por efektivigi la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ.

La partiaj gvidgrupoj estis petitaj efektivigi partian gvidadon en ĉiuj kampoj de sia laboro. Ili estis ankaŭ instigitaj plenumi siajn taskojn kaj certigi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la kompletan finplenumon de la 13a Kvinjara Plano.

Ĉinio sendis novan sateliton por eksperimento de komunika teknologio al la kosmo de Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en Sichuan-provinco je la 11a horo kaj 20 minutoj marde posttagmeze laŭ Pekina Tempo.

La satelito eniris la difinitan orbiton. Ĝi estos uzata en komunikado, radio, televido kaj transmisio de datumoj kaj ankaŭ por testi teknologion de alta trameto. La satelito estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-3B. Tio estis la 324-a misio por la raket-serio Changzheng.

Oficialaj donitaĵoj montris, ke la deviza rezervo de Ĉinio kalkuliĝis al 3 107,9 miliardoj da usonaj dolaroj en la fino de 2019.

Laŭ la Ŝtata Administracio de Fremdvaluta Interŝanĝo, la sumo kreskis je 12,3 miliardoj da usonaj dolaroj, aŭ 0,4% ekde la fino de novembro.

Wang Chunying, proparolanto de la Ŝtata Administracio de Fremdvaluta Interŝanĝo, diris, ke la cifero ankaŭ prezentas la kreskon de 1,1% ekde 2019, kaj ke la provizado kaj postulado de la ĉina fremdvaluta merkato estis ĝenerale ekvilibraj en decembro. Wang aldonis, ke skalo de la deviza rezervo estas influata de multaj faktoroj inkluzive de interŝanĝa kurzo kaj ŝanĝiĝo de havaĵaj prezoj.

En la komenco de la nova jaro 2020, tri misiloj super Bagdado fajrigis fuzeon de pulvobarelo en Mez-Oriento.

Okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke la 3an de januaro, senpilota aviadilo de la usona armeo atakis la Bagdadan Internacian Flughavenon, mortigante Qasem Soleimani, la komandanton de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestron de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi.

La milita operaco estis konsterna. Usono publike precize ekstermi fremdlandan armean gvidanton per misiloj en alia lando. Tia intrigo estas malfacile elpensebla eĉ por scenaristo en Holivudo. Pli surprize estis, ke antaŭ la operaco, Usono informis Israelon anstataŭ siajn intimajn aliancanojn en Eŭropo. La brita ĵurnalo Spegulo raportis, ke informiĝinte pri la aeratako, brita ĉefministro Boris Johnson severe riproĉis Usonon.

Estas konate por multaj homoj, ke de post la Dua Mondmilito, la mez-orienta regiono ĉiam estas kvazaŭ pulvobarelo de la mondo. Pro la enmiksiĝo de Usono kaj aliaj eksterregionaj grandaj landoj, naciaj kaj religiaj kontraŭdiroj obsedis landojn en la regiono, kaj lokanoj estis delokitaj pro senĉesaj militoj. Pro historiaj kialoj kaj geologiaj faktoroj, Britio, Francio kaj Germanio havas grandajn interesojn en Mez-Oriento kaj estas maltrankvilaj pri demandoj de rifuĝintoj, la irana nuklea demando kaj la siria demando. La aeratako de Usono forte ĉagrenis eŭropajn landojn.

Merkrede laŭ raporto de irana amaskomunikilo, por repagi usonan armeon, kiu mortigis iranan generalon Qasem Soleimani, frumatene de tiu tago, la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio pafis dekojn da misiloj al du usonaj militbazoj en Irako.

La irana Islama Respublika Novaĵ-Agentejo citis deklaron de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, dirante, ke merkrede frumatene, la trupo pafis dekojn da misiloj al Al-Asad Aerbazo en la iraka provinco Anbar, dum la agado por martiro Soleimani. La deklaro postulas, ke la usona armeo kiel eble plej rapide retiru sin el la mezorienta regiono por eviti pli da vundiĝoj kaj mortoj de usonaj armeanoj. Ĝi avertis, ke iu ajn mezorienta lando, kiu atakus Iranon, suferos rebaton de Irano.

La usona Ministerio de Defendo marde vespere publikigis deklaron, dirante, ke Irano pafis almenaŭ 12 misilojn al usonaj militbazoj en Irako, kaj ke la usona flanko taksas kaj konsideras kiel reagi.

La ministerio diris en deklaro, ke vespere je la 5a horo kaj 30 minutoj laŭ orient-usona tempo, Irano pafis almenaŭ 12 misilojn al irakaj militbazoj, kie garnizonas trupoj de Usono kaj la internacia koalicio. Estis evidente, ke tiuj misiloj estis pafitaj el Irano kaj celis almenaŭ du militbazojn.

La deklaro diris, ke la usona flanko anticipis eblajn atakojn de Irano kontraŭ personoj kaj instalaĵoj de la usona armeo en Mez-Oriento, kaj tiuj militbazoj estis en alta alarmpreteco. La deklaro diris ankaŭ, ke la usona flanko taksas kaj konsideras kiel reagi kaj prenos ĉiajn necesajn rimedojn por certigi la sekurecon de usonaj personoj kaj partneroj kaj regionaj aliancanoj.

La irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke ĉiuj pasaĝeroj kaj deĵorantoj en la ukraina pasaĝeraviadilo Boeing 737, kiu kraŝis proksime al la Teherana Internacia Flughaveno de Imam Khomeini merkrede matene, estas konfirmitaj mortintoj.

Ali Kashani, la proparolanto de la flughaveno, diris al Ia novaĵ-agentejo, ke la flugo PS-752 portis 167 pasaĝerojn kaj naŭ deĵorantojn, kiam ĝi kraŝis en la distrikto Parand, suda Teherano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin