Novaĵoj (Januaro 09)

(GMT+08:00) 2020-01-09 17:51:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazis resti fidela al la komenca misio de la partio; Trump diris, ke neniu usonano mortis en atakoj de Irano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede alvokis daŭrajn klopodojn por certigi, ke la tuta Partio restu fidela al sia origina aspiro kaj firme konservu sian mision en la memoro.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en kunveno resumanta kampanjon sub la temo "resti fidela al nia komenca misio". Xi diris, ke por gajni daŭran subtenon de la popolo, la Partio ĉiam devas memori siajn originajn aspiron kaj mision. Li diris, "Ni devas firme forigi ĉion, kio malfortigas la progresintan naturon de la Partio kaj subfosas la purecon de la Partio, kaj liberigi nin de iu ajn tumoro, kiu detruas la sanon de la Partio. Ni devas rezolute gardi nin kontraŭ ĉiuj danĝeroj, kiuj agas kontraŭ la origina aspiro kaj la misio aŭ skuas la fundamenton de la Partio."

Membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Zhao Leji kaj Han Zheng, kaj ĉina vicprezidanto Wang Qishan ĉeestis la kunvenon.

Wang Huning, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la gvida grupo de la kampanjo, prezidis la kunvenon.

Xi emfazis, ke la kampanjo, surbaze de la sperto de antaŭaj enpartiaj kampanjoj, faris esplorojn kaj estigis novan sperton en organizado de tiaj kampanjoj ene de la Partio en la nova epoko. Li rimarkigis, ke la KPĈ gvidas la ĉinan popolon entrepreni grandan batalon kun multaj novaj historiaj karakterizaĵoj. Li ordonis al la Partio profundigi memreformon kaj resti fidela al sia komenca misio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry kunprezidis diplomatian strategian dialogon merkrede en Kairo, Egiptio.

Wang diris, ke sub strategia gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj rapide disvolviĝis. Kiel du grandaj evoluantaj landoj kaj du reprezentantoj de la emerĝantaj merkatoj, Ĉinio kaj Egiptio devas intensigi kunlaboron por trakti komunajn defiojn. Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Egiptio por esplorserĉi manierojn al komuna konstruado de ĉina-egipta komunumo kun komuna estonteco. Wang urĝis la du landojn plu antaŭenpuŝi la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj akceli kunlaboron en diversaj kampoj kiel industria produktkapablo, komerco kaj ekonomio, kulturo, kaj sekureco.

Shoukry diris, ke Egiptio pretas labori kun Ĉinio por efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, intensigi la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj aferoj.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri regionaj tiklaj demandoj kiel tiuj pri Libio kaj Sirio, kaj kiel la irana nuklea demando.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Egiptio konsentis akceli duflankajn rilatojn per intensigo de kunlaboro en ĉiuj kampoj.

Wang faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry en Kairo, Egiptio. Post strategia dialogo, la du ministroj atingis aron da konsentoj. Wang diris, ke ili konsentis akceli la duflankajn rilatojn kun la celo konstrui komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko, kaj ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Egiptio, kaj ĝia investo en Egiptio kreskis je pli ol 60% en 2019. Li diris, ke la du flankoj profundigos politikan reciprokan fidon kaj intensigos reciprokprofitan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Krome, la du flankoj konsentis ankaŭ plu antaŭenpuŝi la konstruadon de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke ili konsentis ankaŭ establi interregistan kunlaboran komitaton por kunordigi kaj akceli duflankan kunlaboron en diversaj kampoj.

La registaro de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono diris en sia raporto pri laboro de 2020, ke en la pasinta jaro la aŭtonoma regiono fokusiĝis al redukto de malriĉeco kaj asignis 37,567 miliardojn da juanoj por la malriĉec-redukta agado. Dum la pasinta jaro la regiono rekonstruis kadukajn leĝejojn kaj plibonigis akvoprovizajn instalaĵojn. La regiona registaro loĝigis 9 355 restajn malriĉajn familiojn en novaj domoj, finante la historion de malriĉuloj loĝantaj en kadukaj domoj. Krome, la regiono akcelis akvoprovizan projekton en la kamparo, liverante al 346 000 malriĉuloj sekuran trinkakvon.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke la atako de Irano al irakaj militbazoj ne kaŭzis morton aŭ vundiĝon de usonanoj. Usono efektivigos novajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ Irano kaj samtempe volas kunlabori kun Irano pri komunaj interesoj.

Antaŭtagmeze de la sama tago, dum televida parolado en la Blanka Domo, Trump diris, ke nun ŝajne Irano jam ĉesis. Tio estas bona afero por diversaj flankoj kaj eĉ por la tuta mondo. Usono ne volas uzi militan forton, tamen la militaj kaj ekonomiaj fortoj de Usono estas la plej bonaj deadmonaj rimedoj.

La libia registaro subtenata de la UN merkrede bonvenigis la alvokon de Turkio kaj Rusio pri militpaŭzo.

La registaro subtenata de la UN diris en deklaro, "La Prezidenta Konsilio de la Registaro de Nacia Akordo bonvenigas ĉian seriozan alvokon rekomenci la politikan procezon kaj fini la militon, konforme al la libia politika interkonsento kaj la venonta berlina konferenco sponsorita de la UN."

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin merkrede publikigis komunan deklaron pri la interna milito de Libio, krizo en Irano kaj la situacio en Sirio post siaj sinsekvaj renkontiĝoj en Istanbulo. La du gvidantoj alvokis ĉiujn partiojn en Libio realigi tujan militpaŭzon kaj ĉesigi ĉiujn malamikaĵojn. Ili diris, ke la militpaŭzo devas esti daŭripova kaj subtenata de necesaj rimedoj por stabiligi la lokan situacion kaj normaligi ĉiutagan vivon en Tripolo kaj aliaj urboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin