Fokusoj de la Semajno (Jan. 10)

(GMT+08:00) 2020-01-10 09:34:03     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio urĝas Usonon ne misuzi militan forton kaj vokas koncernajn partiojn sin deteni por malebligi spiralan eskaladon de la situacio en Mez-Oriento kaj la golfa regiono.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la situacion en la regiono, ĉar eskaladiĝis la streĉo en usona-iranaj rilatoj. Usono asertis, ke ĝi celis 52 iranajn lokojn, kiuj estos trafitaj, se Irano atakos ajnajn usonanojn aŭ usonajn aktivojn. Irano diris, ke ĉirkaŭ 35 usonaj celoj en la regiono estas atingeblaj. Li diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ne misuzi militan forton kaj vokas koncernajn partiojn sin deteni por eviti spiralan eskaladon de la situacio. Li aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj por rekomenci dialogon kaj konsiliĝon kiel eble plej frue por mildigi la situacion.

En la komenco de la nova jaro 2020, tri misiloj super Bagdado fajrigis fuzeon de pulvobarelo en Mez-Oriento.

Okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke la 3an de januaro, senpilota aviadilo de la usona armeo atakis la Bagdadan Internacian Flughavenon, mortigante Qasem Soleimani, la komandanton de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestron de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi.

La milita operaco konsternis homojn. Usono uzis misilojn por precize ekstermi fremdlandan armean gvidanton en alia lando. Tia intrigo estas malfacile elpensebla eĉ por scenaristo en Holivudo. Pli surprize estis, ke antaŭ la agado, Usono informis Israelon anstataŭ siajn intimajn aliancanojn en Eŭropo. La brita ĵurnalo Spegulo raportis, ke informiĝinte pri la aeratako, brita ĉefministro Boris Johnson severe riproĉis Usonon.

Estas konate por multaj homoj, ke de post la Dua Mondmilito, la mez-orienta regiono ĉiam estas kvazaŭ pulvobarelo de la mondo. Pro la enmiksiĝo de Usono kaj aliaj eksterregionaj grandaj landoj, naciaj kaj religiaj kontraŭdiroj obsedis landojn en la regiono, kaj lokanoj estis delokitaj pro senĉesaj militoj. Pro historiaj kialoj kaj geologiaj faktoroj, Britio, Francio kaj Germanio havas grandajn interesojn en Mez-Oriento kaj estas maltrankvilaj pri demandoj de rifuĝintoj, la irana nuklea demando kaj la siria demando. La aeratako de Usono forte ĉagrenis eŭropajn landojn.

Brita lordo Palmerston diris, "Ni ne havas eternajn amikojn, kaj ni ne havas ĉiamajn malamikojn. Niaj interesoj estas eternaj kaj ĉiamaj." Usono vere pli bone komprenas la rimarkojn ol siaj eŭropaj aliancanoj.

Laŭ la Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio, Shijian-20, la plej peza kaj plej progresinta satelito de Ĉinio, dimanĉe atingis sian fiksitan pozicion en geosinkrona orbito, markante la unuan sukcesan flugon de la satelita platformo Dongfanghong-5.

La satelito Shijian-20 estas la unua kontrola satelito por la satelita platformo Dongfanghong-5, la nova generacio de granda geosinkrona satelit-platformo de Ĉino. Li Feng, ĉefprojektisto de la satelito, diris, ke nun la satelito jam finis la orbitan transigon kaj kontrolis la ŝlosilajn teknologiojn de la satelita platformo Dongfanghong-5.

La satelito Shijian-20 efektivigis orbitajn eksperimentojn pri serio de ŝlosilaj teknologioj. Ĝi havas la plej grandajn sunajn flugilojn inter ĉiuj satelitoj de Ĉinio, kun la enverguro je 10 metroj pli larĝa ol tiu de la aviadilo Boeing 737. La sunaj flugiloj disfaldiĝis dufoje, kaj la grandigita areo de la sunaj flugiloj provizos la sateliton per abunda energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin