Glaciaj Floroj
En vintro de la provinco Heilongjiang de nordorienta Ĉinio,
ne estas rara la temperaturo de 30 gradoj sub la nulo.
Spite al intensa malvarmeco,
"floroj" ankoraŭ disfloras.
En ĝusta loko kun ĝustaj kondiĉoj,
la glaciaj floroj disfloras sur arboj.
Ĉiujare la rivero Kurbin havas
"floran sezonon" longa je kvar monatoj.
De decembro ĝis la venonta marto,
la homoj povas apreci
Pitoreskan pejzaĝon de glaciaj floroj.
La glaciaj floroj estas oficiale konataj kiel "nebulprujno".
En ekstrema malvarma vetero,
ĉirkaŭaj hidrostacioj kontinue ellasas varman akvon,
kiu produktas vaporon.
Kiam vi pasumas
tra la arbaro kun nebulprujno,
aŭdiĝas sono de kresko kaj falo
de glacia kristalo.
Nebulprujno absorbas sonondojn
kaj kreas aparte trankvilan kaj fabelan mondon.