Novaĵoj (Januaro 13)

(GMT+08:00) 2020-01-13 15:52:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ faras dispoziciojn por batalo kontraŭ korupto en 2020; Ĉinio urĝas landojn sekvi principon pri unu Ĉinio post tajvana elekto de gvidanto.

La 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) komencis sian kvaran plenan sesion lunde matene en Pekino. La kunveno faros dispoziciojn pri batalo kontraŭ korupto en 2020.

2020 estas la lasta jaro de la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj de la 13a Kvinjara Plano. La Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ okazigis kunvenon en la lasta monato, emfazante, ke Ĉinio subtenos kaj plibonigos la kontrolan sistemon de la partio kaj ŝtato kaj fortigos limigon kaj kontroladon de potenco.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe respondis demandon, kial ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj elektas Afrikon kiel cellokon de sia unua vizito je ĉiujara komenco en sinsekvaj 30 jaroj, kiam li kaj zimbabva ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia komerco Sibusiso Moyo kune renkontiĝis kun raportistoj.

Wang diris, ke la vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko en ĉiujara komenco estas unue bazita sur aparta sento de Ĉinio al afrikaj landoj, kun kiuj Ĉinio havas tradician amikecon kaj dividas kun ili feliĉon kaj malfeliĉon.

La dua kialo estas bazita sur bezono por profundigo de kunlaboro kaj komuna disvolvado. Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando, dum Afriko estas kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj, kaj ambaŭ havas gigantan potencialon de kunlaboro.

La tria kialo estas bazita sur grava misio por plifortigo de internacia kunlaboro kaj protekto de komunaj interesoj. Ĉinio kaj Afriko devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon por defendi justan rajton de la du popoloj pri opono kontraŭ eksteraj intervenoj, strebo por egaleco kaj justeco kaj aspiro al pli bona vivo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al omana nova gvidanto, Sultano Haitham bin Tariq al-Said, pro forpaso de Sultano Qaboos bin Said.

Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, Xi profunde funebris pri la forpaso de Sultano Qaboos kaj esprimis sinceran kondolencon al lia familio kaj la omana popolo.

Xi diris, ke Sultano Qaboos estis malnova amiko de la ĉina popolo kaj faris gravan kontribuon al disvolvado de la ĉina-omana strategia partnereco, akcelado de pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj kaj plifortigo de amikeco inter la du popoloj.

En la sama tago, Xi sendis gratulan mesaĝon al Haitham bin Tariq al-Said pro lia sukcedo kiel nova sultano de Omano.

En la mesaĝo, Xi diris, ke post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Omano, la dulandaj rilatoj akiris grandan progreson, kaj la du flankoj fariĝis strategiaj partneroj kun reciproka fido. Xi aldonis, ke Ĉinio alte taksas disvolvadon de la ĉina-omanaj rilatoj kaj volas labori kun Sultano Haitham por altigi la rilatojn al nova nivelo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris dimanĉe, ke Ĉinio oponas ĉiajn oficialajn rilatojn inter Tajvano kaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj urĝas diversajn landojn sekvi la principon pri unu Ĉinio.

Geng faris la rimarkojn, post kiam altrangaj oficialuloj de iuj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, inkluzive de Usono, Britio kaj Japanio, gratulis Tsai Ing-wen pro la rezulto de la tajvana elekto de gvidanto.

Geng diris, ke la elekto en Tajvano estas loka afero de Ĉinio, kaj emfazis, ke Ĉinio bedaŭras kaj firme oponas la malobservon de tiuj landoj pri la principo de unu Ĉinio kaj postulis seriozan traktadon. Li diris, ke tajvana demando koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas tiujn landojn serioze sekvi la principon de unu Ĉinio, sin deteni de iuj ajn oficialaj rilatoj aŭ interŝanĝoj kun Tajvano, trakti tajvan-rilatajn demandojn konvene kaj singarde, kaj eviti sendon de ajnaj eraraj signaloj al la fortoj de "tajvana sendependeco".

Laŭ la retejo de la ukraina prezidento, sabate vespere irana prezidento Hassan Rouhani telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo Volodymyr Zelensky. Rouhani petis pardonon pro la neintenca paffaligo de la pasaĝeraviadilo de la ukraina flugkompanio kaj promesis puni ĉiujn respondecajn pri la tragedio.

En la nomo de la irana popolo, Rouhani unue petis pardonon. Li konfesis, ke la ukraina aviadilo kraŝis pro erara agado de la irana armeo, kaj ke la ukraina specialista grupo akiros ĉiajn necesajn subtenojn por trakti sekvojn per efika kunlaboro en leĝa kaj teknika kampoj. Rouhani aldonis, ke li ordonos transdoni al Ukrainio kadavrojn de ukrainaj viktimoj kiel eble plej rapide.

Gvidantoj de Francio, Germanio kaj Britio dimanĉe publikigis komunan deklaron, reasertante sian devontigon al konservado de la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento. Ili diris, ke la interkonsento ludas ŝlosilan rolon por malebligi nuklean disvastigon.

La franca prezidentejo tiutage publikigis la komunan deklaron de franca prezidento Emmanuel Macron, germana ĉefministro Angela Merkel kaj brita ĉefministro Boris Johnson. La deklaro diris, ke konservi la sistemon de nuklea ne-disvastigo kaj certigi, ke Irano ne posedu nukleajn armilojn, konformas al la komunaj interesoj de la tri landoj, kaj la irana nuklea interkonsento ludas ŝlosilan rolon tiurilate. Gvidantoj de la tri landoj esprimis bedaŭron kaj maltrankvilon, post kiam Usono decidis sin retiri el la irana nuklea interkonsento kaj rekomencis sankciojn kontraŭ Irano. La deklaro diris, ke malgraŭ la pliiĝanta malfacila situacio, la tri landoj faris senlacajn klopodojn por konservado de la irana nuklea interkonsento.

La deklaro emfazis, ke la tri landoj sin dediĉos plu por konservi la iranan nuklean interkonsenton kaj urĝi Iranon forlasi ĉiujn rimedojn nekonformajn al la nuklea interkonsento. Ili opiniis, ke iranaj demandoj, inkluzive de tiu pri misilo, devas esti solvitaj per diplomatiaj klopodoj, por konservi stabilecon en la regiono.

La retejo de rusa prezidento dimanĉe publikigis komunikaĵon, dirante, ke tiutage rusa prezidento Vladimir Putin kaj franca prezidento Emmanuel Macron telefone diskutis pri situacio en Libio kaj Irano kaj aliaj internaciaj demandoj.

La komunikaĵo diris, ke la du prezidentoj diris en la interparolado, ke ili volas kunhelpi solvadon de la libia krizo per politikaj kaj diplomatiaj vojoj kaj plenforte klopodos por sukcesigi internacian konferencon pri Libio, kiu okazos en Berlino en la proksima estonteco. Ili akcentis, ke la du partioj de la libia konflikto devas observi la batalhalton ekde la 12a de januaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin