Novaĵoj (Januaro 15)

(GMT+08:00) 2020-01-15 15:51:18     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi kunvenis kun gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj enimentaj senpartiuloj antaŭ la ĉina novjaro; Irano esprimis bonvenon al ĉiaj konstruemaj rimedoj savantaj la nuklean interkonsenton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde kunvenis kun gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj eminentaj senpartiuloj antaŭ la Printempa Festo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis al ili festajn salutojn en la kunveno en la Granda Popola Halo en Pekino.

Membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ Wang Yang kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon. Wang estas ankaŭ prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, dum Han estas vicĉefministro de la Ŝtata Konsilio.

Xi faris paroladon en la kunveno, akcentante, ke 2019 estis tre eksterordinara jaro en la disvolva kurso de la KPĈ kaj la lando. Li diris, ke la jaro 2020 estas decida por atingi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la batalo kontraŭ malriĉeco. Ĝi estas ankaŭ la fina jaro de la 13a Kvinjara Plano. Li alvokis ĉiuflankajn klopodojn por subteni stabilan kreskon, antaŭenpuŝi reformon, fari strukturan ĝustigon, plibonigi vivtenon de la popolo, antaŭgardi riskojn kaj certigi stabilecon.

La birmlingva versio de la filmo Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping estas elsendata de la televido Ĉiela Reto (Sky Net), la plej influhava birma televido, ekde la 14a de januaro, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.

Post la debuto de la filmo, la birmaj spektantoj esprimis sian ŝaton, dirante, ke la filmo estas unika, kaj la birma popolo povas profunde kaj facile kompreni la ĉinan historion kaj kulturon per tiu filmo, kaj ili volas labori kun ĉinoj por amasigi saĝecon por birma-ĉina komunumo kun komuna estonteco.

La filmo produktita de Ĉina Komunikila Grupo elektis maksimojn kaj historiajn rakontojn en ĉinaj klasikaĵoj, kiuj estis cititaj de Xi en liaj paroladoj, artikoloj kaj konversacioj kaj temas pri moralo, familia tradicio, fileco kaj honesta administrado. Ĝi vivece montras profundan komprenon de Xi pri ĉina tradicia kulturo kaj la saĝecon kaj konceptojn pri ŝtata regado.

Zdenek Hrib, urbestro de la ĉeĥa ĉefurbo Prago, senbaze kritikis Ĉinion kiel "nefidindan partneron" en sia artikolo dimanĉe publikigita en la germana ĵurnalo Welt am Sonntag, kaj prognozis, ke Prago kaj Taibei estos amikaj urboj ekde lundo, la 13a de januaro. La konduto de Hrib malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj serioze subfosis la amikecon inter Ĉinio kaj Ĉeĥio. La Oficejo pri Eksteraj Aferoj de la Ŝanhaja Municipa Registaro marde publikigis deklaron, esprimante fortan proteston kaj severan kondamnon kontraŭ la konduto de Hrib, kaj anoncante nuligon de rilatoj de amikaj urboj kun Prago.

En la fino de 2018, kiam Hrib estis elektita kiel urbestro de Prago, li komencis defii la ĉina-ĉeĥan amikecon per sia dubo pri la principo de unu Ĉinio. En la pasinta pli ol unu jaro li kelkfoje parolis per iuj eŭropaj mediatoj, instigante la pragan parlamenton adopti rilatan leĝprojekton por unuflanke fini interkonsenton pri amikaj urboj kun Pekino, kaj publike subtenis "tibetan sendependecon" kaj renkontiĝis kun aktivuloj pri "tibeta sendependeco" spite al la opono de la ĉeĥa registaro kaj protesto de la ĉina registaro.

Sed la politika spekulado estigis malkontenton de la ĉeĥa registaro. La lasta serioze kondamnis liajn kontraŭĉinajn agojn. La ĉinlingva retejo de la Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke proparoplanto de ĉeĥa prezidento publike kritikis lin, ke li intence subfosis la rilatojn kun Ĉinio kaj sisteme damaĝis interesojn de Ĉeĥio, kaj asertis, ke diplomatia potenco apartenas al la centra registaro, kaj la konduto de praga urbestro ne povas reprezenti la oficialan sintenon de Ĉeĥio. Iuj ĉeĥaj retanoj opiniis, ke la artikolo de Hrib damaĝos la naciajn interesojn de Ĉeĥio, kaj ke la respondeco de li kiel urbestro estas administri la urbon kaj altiri ĉinajn turistojn.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Sayyed Abbas Al Mousavi diris marde, ke Irano bonvenigas ĉiajn konstruemajn rimedojn, kiuj celas savi la Komunan Ampleksan Agadplanon, konatan ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento.

Mousavi diris en deklaro, ke Irano pretas akcepti ĉiujn bonintencajn kaj konstruemajn rimedojn por savi la nuklean interkonsenton. Li aldonis, ke Irano serioze reagos, se estus ia ajn malobservo, malbona intenco aŭ ne-konstruema rimedo de Britio, Francio kaj Germanio, tri partoprenantaj partioj de la interkonsento.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio, Germanio kaj Britio publikigis komunan deklaron marde en Parizo, vokante Iranon observi siajn promesojn sub la nuklea interkonsento. La deklaro diris, ke subteni ne-disvastigan sistemon kaj certigi, ke Irano neniam posedu nukleajn armilojn, konformas al la fundamentaj interesoj de komuna sekureco de la tri landoj kaj aliaj eŭropaj partneroj, kaj ke se Irano agos laŭ sia arbitro, la tri landoj prenos rimedojn kadre de la nuklea interkonsento, precipe turnos sin al disput-kvietiga mekanismo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde postulis, ke la libia nacia armeo haltigu batalon. Tiutage la germana registaro diris en deklaro, ke internacia konferenco pri Libio okazos en Berlino en la 19a de tiu ĉi monato.

Erdogan diris tiutage en parlamenta kunveno, ke se la libia nacia armeo daŭrigos ofensivon al la ĉefurbo Tripolo kaj trupoj de la libia registaro de nacia akordo, Turkio senhezite donos meritan lecionon al Khalifa Haftar, gvidanto de la libia nacia armeo.

La deklaro de la germana registaro diris, ke internacia konferenco pri Libio okazos en Berlino en la 19a de tiu ĉi monato, kaj reprezentantoj el 11 landoj, inkluzive de Rusio kaj Turkio, kaj UN, la Eŭropa Unio, la Afrika Unio, la Araba Ligo kaj aliaj internaciaj organizoj serĉos rimedojn por pace kvietigi la libian konflikton. Ĉefministro de la libia registaro de nacia akordo Faizi Saraj kaj gvidanto de la libia nacia armeo Haftar estos invititaj al la konferenco.

La deklaro diris ankaŭ, ke la konferenco celas subteni la laboron de Ghassan Salame, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres, por konservi la libian suverenecon kaj komenci la procezon de interna repacigo de la lando sub la helpo de iuj landoj kaj internaciaj organizoj.

Marde, Israelo lanĉis aeratakon al la aerbazo T-4 en la siria centra provinco Homs, tamen tio kaŭzis neniun gravan damaĝon.

La siria armeo publikigis deklaron, dirante, ke la israelaj ĉasaviadiloj ĵetis plurajn misilojn al la bazo. Ili plejparte estis interkaptitaj de la siria aerdefenda trupo , kaj nur 4 misiloj trafis la bazon.

Siria anonima oficiro diris, ke la 4 misiloj detruis kelkajn veturilojn en la bazo, tamen neniu ĉasaviadilo en la bazo estis trafita. Ankoraŭ estis neniu raporto pri perdoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin