Nova fabriko de elektr-aŭta entrepeno TESLA

(GMT+08:00) 2020-01-16 17:13:50     Redaktoro:Xiao


Elon Musk, ĉefa administranto de la usona kompanio TESLA atingis Ŝanhajon per sia privata aviadilo, kaj aperis en la ceremonio por transdonado de la veturiloj Model 3 kaj starto de projekto pri la ĉin-produkta veturilo Model Y en la 7 a de januaro.

En la ceremonio Musk donis al 10 klientoj la ŝlosilojn de la veturiloj Model 3 en la ĉina versio kaj identigajn medalojn kun iliaj nomoj. Dum la procezo la ĉefa administranto ne povas kaŝi sian ĝojon kaj eĉ ludis dancon sur la scenejo. La improvizita danco vekis aplaŭdojn de ĉeestantoj kaj varmigis etoson de la aktivado. Estis sama kiel la ĉeloko, ke la akcioj koncernaj al produktoj pri Tesla senprokraste kreskis en la sinsekvaj tagoj.

En la sama tago de la ceremonio, la oficiala konto de Tesla en socia mediato faris afiŝon, kie Musk staris estis nur dezerta tero, kiam li unuafoje aperis ĉi tie antaŭ unu jaro. Sed hodiaŭ la sama loko jam fariĝis unu el la superaj fabrikoj de Tesla, kiu povas produkti 3 000 aŭtojn de la tipo Model 3 en ĉiu semajno.

Oni mirindas, ke la rapideco de konstruo kaj eklaboro de la fabriko estas tiel tro granda, eĉ terura. La ĉefa administranto mem sentis dankemon kaj estimon al la atingoj. Li diris en sia dank-parolo, ke en 2019, kiu estis grava jaro por Tesla, la kompanio kaj la ŝanhaja registaro kune kreis la miraklon.

La sukceso de la fabriko de Tesla reflektis disvolviĝon de la multspecaj subtenoj de la ĉina registaro, inkluzive de novig-povo, merkato, politiko kaj aliaj.

En la unua eksterlanda fabriko de Tesla estas multaj robotoj kaj aŭtomatigaj produktoĉenoj. Inter ili multaj ŝlosilaj programoj estis plenumitaj de ĉinaj inĝenieroj kaj iliaj teamoj, kiuj atingis ekstremon ne nur en la produkta efiko sed ankaŭ en la produkta metiarto. Nun pli ol 30% da aparatoj de la versio Model 3 jam estis plenumita de ĉinaj liverantoj kaj laŭ kalendaro la nombro atingos 100% en la fino de 2020. Tio prezentas, ke la multspecaj teamoj kun spertaj kaj altteknikaj intelektuloj kaj tutecaj strukturoj de industria sistemo aldonas fortan motoron al disvolviĝo de internaj kaj ankaŭ eksteraj entreprenoj.

Post publikigo de la prezo de la veturilo Model 3, rapide kreskis la kvanto de abonado. Laŭ konigo de butikoj, nun en ĉiu tago realiĝis ĉirkaŭ 1000 negocoj en la tuta Ĉinio, kio estas preskaŭ la posemajna produkto de la fabriko. Ĉinio havas ĉirkaŭ 1 400 milionojn da loĝantoj kaj inter ili 400 milionoj realigis meznivelan enspezon, kio montras grandan perspektivon de la merkato. Nun Ĉinio turnas sian ekonomion al bonkvalita disvolvo kaj kontinue altigas sian rolon en industrioj kaj valoroĉenoj de la tuta mondo. La bonkvalitaj produktoj kiel la veturilo Model 3 estas postuloj de la ĉina popolo. Musk iam asertis, ke Tesla prenos rimedojn konvenajn al postuloj de la ĉinaj klientoj, kio favoras al la komuna kungajno kun reciproka profito.

La fruktoj de la fabriko en Ŝanhajo ankaŭ multe dependas de la bonigo de komerca medio. En la lastaj jaroj Ĉinio faris multajn klopodojn por vastigi sian malfermon kaj bonigi komercan medion. La projekto de Tesla en Ŝanhajo estas unua programo pri veturilo kun kapitaloj investitaj de sola fremdlanda entrepeno post ŝanĝiĝo de la investa politiko de Ĉinio. Antaŭe la procento de akcioj de la fremdaj entreprenoj, kiuj starigis fabrikojn en Ĉinio, estis strikte limigita. En 2018 Ĉinio publikigis la malferman horaron por nuligi la limigon, kio montris, ke la limigo devas esti ĉiuflanke nuligita post transira periodo de 5 jaroj kaj en la unua paŝo ĝi realiĝis en la fabrikoj pri specialaj kaj novenergiaj veturiloj. Nun la limigoj ankaŭ estos nuligitaj en aliaj kampoj, inkluzive de banko, valorpapero kaj asekuro. Sekve de la starigo de la negativa listo de la merkato de Ĉinio, la regularo pri investo pli kaj pli boniĝos. Nur en la antaŭaj 11 monatoj de 2019, alvenis al Ŝanhajo 6 168 novaj projektoj de eksterlandaj investoj, kiu pliiĝis je 29,3 procentoj kompare kun tio en la sama periodo de la lasta jaro.

Ekde la 1a de januaro 2020, la nova regularo pri optimumigo de komerca medio estis valida, kio sendube povas eligi kaj disvolvi produktivajn fortojn kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon. Akorde kun progresintaj internaciaj niveloj, la regularo specifas la principojn kaj direktojn por nutri stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan medion. Ĝi kondiĉas, ke la ŝtato donu egalan protekton al ĉiuj merkataj entoj kaj certigu, ke ili povu egale uzi ĉiujn faktorojn de produktado kaj ĝui subtenajn politikojn laŭ la leĝo. Laŭ la regularo, la registaro protektos la administran aŭtonomecon, proprietajn rajtojn kaj aliajn leĝajn rajtojn kaj interesojn de merkataj entoj kaj akcelos la starigon de unuigita nacia platformo por protekti la rajtojn kaj interesojn de entoj.

La pozitivaj ŝanĝiĝoj signifas oportunoj por entreprenoj, nun pli multaj grandaj kompanioj aktive partoprenis en la konstruado de siaj projektoj en Ĉinio. La usona kompanio pri motoroj Cummins iris al la urbo Hefei, la kemia projekto de germana kompanio The BASF estis semita en Zhanjiang, kaj svislanda kompanio INEOS investis projekton en Ningbo. Ili kredas, ke sekve de pli vasta malfermo de Ĉinio, ĉi tie nepre fariĝos unu el la plej gravaj scenejoj por realigi revojn de ĉiu investanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin