Novaĵoj (Januaro 22)

(GMT+08:00) 2020-01-23 09:18:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 22a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: raporto de IMF prezentis aprobon kaj fidon de internacia komunumo al ĉina ekonomio; Ĉinio aktive traktas epidemion de pneŭmonio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang marde diris, ke la Internacia Mona Fonduso altigis sian anticipon de ĉina ekonomia kresko en la freŝa Perspektivo de Monda Ekonomio, kio montris aprobon de la internacia komunumo pri konduto de la ĉina ekonomio kaj fidon al ĝia perspektivo.

Geng asertis, ke ne ŝanĝiĝis la baza situacio de longtempa kresko de la ĉina ekonomio kaj ne haltiĝis ĝia kresko de endogena kapablo, forta fleksebleco kaj granda potencialo, malgraŭ pliiĝo de riskoj kaj defioj en kaj ekster la lando. Ĉinio akcelas validiĝon de ĉiuj politikoj kaj rimedoj orientite de reformo de proviza strukturo, por ke la ekonomio kresku en mezalta rapideco kaj disvolviĝas en mezalta nivelo.

Ĉina vicĉefministro Han Zheng marde en Davoso alvokis internacian komunumon konstrui inkluzivan kaj malferman mondan ekonomion kaj subteni multflankeon de la ekonomia tutmondiĝo.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris parolon titolitan "Labori Kune por Malferma Monda Ekonomio kaj Daŭrigebla Tutmonda Disvolviĝo" en la 50a jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Han rimarkis, ke ekonomia tutmondiĝo estas tendenco de historio, esenca kondiĉo por kresko de produktiveco, kaj natura rezulto de la antaŭeniĝo en scienco kaj teknologio. Li aldonis, ke ĝi ankaŭ estas forta motoro de ekonomia kresko tra la mondo.

Han diris, por solvi malfacilaĵojn kaj problemojn de ekonomia tutmondiĝo, la fundamento kuŝas en konstruado de inkluziva kaj malferma monda ekonomio kune, kaj la ŝlosilo estas subteni multflankecon.

Han alvokis, ke ĉiuj landoj devas pruvi pli grandan kuraĝon, solvi krizon per egala konsultiĝo, kune batali kontraŭ malfacilaĵoj, kaj dividi avantaĝojn de ekonomia tutmondiĝo kaj tutmonda kresko. Li asertis, ke Ĉinio ĉiam konservas stabilecon, akcelas disvolviĝon, kontribas al paco kaj prospero de la mondo, kaj laboras kun ĉiuj landoj por malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde en Pekino renkontiĝis kun Lana Nusseibeh kaj Joanna Wronecka, kunprezidantoj de la Interregistaraj Traktadoj pri Reformo de la Sekureca Konsilio de la 74a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNSK).

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo sub la Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato, diris, ke la UNSK prenas sur sin ĉefajn respondecojn por konservi pacon kaj sekurecon de la mondo. La celo de la reformo de la UNSK estas akceli ĝian aŭtoritaton kaj efikecon, pliigi reprezentojn kaj rajton de evoluantaj landoj, mezgrandaj kaj malgrandaj landoj, kaj reflekti internaciajn tendencojn de demokratio kaj plurpolusiĝo.

Yang diris, ke Ĉinio aktive subtenos la kunprezidantojn por certigi, ke la reformado efektiviĝos konforme al la Ĉarto de UN kaj komuna interesoj de la membrolandoj.

Nusseibeh kaj Wronecka, kiuj estas konstantaj reprezentantoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Pollando respektive al UN, diris, ke ili donas grandan gravecon al ĉina pozicio kaj rolo en la reformo de la UNSK, kaj volas konservi la momenton de komunikado kaj konsultado inter diversaj flankoj.

Lastatempe en pluraj lokoj de Ĉinio, aperis kazoj de pneŭmonio, kaŭzitaj de la nova koronaria viruso. La ĉina centra registaro, registaroj sur ĉiuj niveloj kaj kocnernaj departementoj aktive traktis por protekti sekurecon kaj sanon de la popolo kaj certigi normalan ordon.

Ekde la 21a de januaro, ĉina Nacia Komisiono pri Sano publikigis ciferon de diagnozoj tra la tuta lando, plifortigis sciencan esploron por kiel eble plej frue determini originon de ĝia infekteco kaj komunika kanalo. Ĉinio ankaŭ fortigas interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la internacia komunumo kaj aktive kundividas informojn kun la Monda Organizo pri Sano, kaj la regionoj Hongkongo, Makao kaj Tajvano por kune esplori rimedojn por preventado kaj regado de la epidemio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke laŭ invito de Monda Organizo pri Sano, Ĉinio ĉeestos kunvenon de komisiono pri urĝaj aferoj de Internacia Higiena Regularo. En la kunveno, reprezentantoj el diversaj landoj kaj la Monda Organizo pri Sano kaj ĉirilataj fakuloj kundividos informojn pri kazoj de pneŭmonio, kaŭzitaj de la nova koronaria viruso kaj faros sciencan juĝon pri tio.

En tiutaga regula gazetara konferenco, Geng diris, ke post apero de la kazoj de pneŭmonio, la ĉina registaro donis grandan gravecon al preventado kaj regado de la epidemio kaj faris kompletan aranĝon. Ĉinio raportis kazojn de pneŭmonio al koncernaj landoj de la Monda Organizo pri Sano, kaj la regionoj Hongkongo, Makao kaj Tajvano kiel eble plej frue per sinteno de publiko, travideblo kaj respondeco kaj komunikis ordon de geno de la nova koronaria viruso.

Ĉinio plu profundigos kunlaboron kun la internacia komunumo kaj kune laboros por trakti la epidemion kaj protekti regionan kaj tutmondan sekurecon de sano.

Ankaŭ la registaroj de Hubei, Guangdong, Pekino kaj Ŝanhajo faris aranĝon, komencis raporton pri la epidemio kaj aranĝis apartan kanalon por febra kliniko.

Kvankam la epidemio estis alte atentata, tamen homoj alfrontas ĝin kun racia sinteno. Koncernaj scioj pri preventado kaj sciencaj proponoj sur la sociaj komunikiloj furore disvastiĝas; amikoj diskutis pri preventaj rimedoj por redukti riskon. Fakuloj proponis, ke homoj ne venos al la urbo Wuhan, kie aperis la unua kazo, kaj wuhan-anoj ne iros al aliaj lokoj, ĉar grandaj fluoj de pasaĝeroj donos grandan premon al preventado de la epidemio. Homoj, kiuj planas reveni al siaj hejmlokoj kaj vojaĝi al Wuhan, aprobis la proponon. Cetere postuloj pri redono kaj ŝanĝo de biletoj de pluraj kompanioj pri transporto kaj turismo estis reguligitaj; Iuj medicinaj kaj maskaj kompanioj rapide produktis preventajn ilojn por garantii provizadon en la merkato.

Laŭ plej freŝa informo de Li Bin, vicestro de ĉina Nacia Komisiono pri Sano, en gazetara konferenco en merkredo, ke ĝis la 24a horo marde, en Ĉinio estis raportitaj entute 440 kazoj de pneŭmonio, kaŭzitaj de la nova koronaria viruso. El ili pliiĝis 149 novaj kaj 9 mortaj.

Nun la komisiono ricevis raporton de eksterlandoj pri la epidemio, inkluzive de unu kazo en Japanio, tri en Tajlando, kaj unu en Sud-Koreio. Nun 2197 intimaj tuŝitoj estis trovitaj, inter ili 765 homoj estis liberigitaj de medicina observado kaj restaj 1394 ricevas medicinan observadon.

Li aldonis, ke tiuj kazoj havas rilatojn ĉefe kun Wuhan, kaj la epidemio disvastiĝas inter homoj, pro tio iuj medicinaj laborantoj estis infektitaj. Fakuloj opinias, ke spira kanalo estas ĉefa disvastiga vojo kaj ekzistas ebleco de variacio de viruso kaj risko de plua disvastiĝo de la epidemio.

Li konigis, ke ĉinaj registaroj sur ĉiuj niveloj kaj koncernaj departementoj plu prenas la urbon Wuhan kiel prioritaton por efektivigi preventajn kaj regadajn rimedojn, plifortigos monitoradon de la epidemio, akurate publikigos koncernajn informojn kaj plifortigos internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin