Granda Kanjono en Anjihai
En Xinjiang de Ĉinio,
Pitoreskaj pejzaĝoj ofte aperas kiel mirakloj.
La urbeto Anjihai estas tre konata tra la mondo,
dank' al la kanjono Anjihai.
La rivero fontas el la Montaro Tianshan
torentante de krutaj deklivoj,
tranĉformis la klifon dum longa tempo.
La kanjono longas je preskaŭ 30 kilometroj,
la plej larĝa loko en la fondo kalkuliĝas al 300 aŭ 400 metroj
sed la plej mallarĝa loko nur estas du aŭ tri metroj.
Rigardante de la aero,
la Granda Kanjono Anjihai havas riĉajn kolorojn.
Ĉe la du flankoj de la kanjono,
ruĝaj sabloŝtonoj kaj grizaj argilecaj rokoj alterne
prezentas mirindan pejzaĝon.
La rivero kun koloraj sabloŝtonoj
pentras abstraktajn bildojn en la tero.
Ĝi estas la plej pitoreska sed nekonata
inter la kanjonoj de Xinjiang.
Ĉar ĝi estas tre ŝirmita.
La homoj ofte surprizite haltigas
la paŝojn antaŭ ĝi.