Novaĵoj (Januaro 23)

(GMT+08:00) 2020-01-23 14:22:38     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, 23a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefaj gvidantoj de Eŭropo interŝanĝis saluton de la ĉina novjaro; la situacio pri pneŭmonio en Ĉinio kaŭzita de nova koronariviruso.

Okaze de la ĉina novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron interŝanĝis salutojn en telefona konversacio merkrede.

Macron deziris al Xi kaj la ĉina popolo feliĉan Printempan Feston, kaj Xi sendis saman deziron al Macron kaj la franca popolo.

Xi montris, ke la jaro 2019 atestis altnivelan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. La du ŝtatestroj faris viziton al unu la alia lando, kio malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj, kaj multaj atingoj inter la vizitoj jam efektiviĝis. En la nova jaro Ĉinio klopodos kun Francio certigi disvolviĝon de la rilatoj en alta nivelo. La du flankoj plu ludos la gvidan rolon de altranga interŝanĝo, daŭrigi regulan komunikon, kaj dividi opiniojn pri reciproke atentitaj demandoj kaj gravaj zorgoj.

Li diris, ke la du landoj devas akceli realigon de la atingitaj konsentoj pri pragmata kunlaboro, antaŭenigi la kunlaborojn pri civila nuklea energio, scienco kaj teknologio, industrio kaj aerspaco, kaj fari bonan preparon por la Ĉina-Franca Jaro de Kulturo kaj Turismo 2021. La ĉina merkato estas malferma al la tuta mondo, kaj certe estas malferma al Eŭropo kaj Francio. La du landoj devas profundigi komunikon kaj akordiĝon pri reformado de Monda Komerca Organizo kaj teni la reformon al ĝusta direkto.

Xi rimarkis, ke en 2020 Ĉinio kaj la Eŭropa Unio festos la 45an datrevenon de starigo de iliaj diplomatiaj rilatoj kaj okazigos serion da gravaj interŝanĝoj. Li esperas, ke la du flankoj povos kiel eble plej frue atingi altnivelan konsenton pri investo, kune klopodi por subteno de multflankeco kaj libera komerco, plibonigi tutmondan regadon, konstrui malferman mondan ekonomion kaj trakti klimatan ŝanĝon kaj aliajn tutmondajn defiojn, kaj antaŭenigi la rilatojn inter la du flankoj en la nova jaro.

Macron diris, ke 2020 estas grava jaro por rilatoj inter Francio kaj Ĉinio kaj ankaŭ la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj en tiu jam estos multaj agendoj. Li volas denove vizitos Ĉinion. Li alvokis pluan kunlaboron de la du flankoj en la kampoj de komerco, investo kaj mediprotekto. Francio volas fortigi akordiĝon kaj kunlaboro kun Ĉinio en demandoj de klimata ŝanĝiĝo, biodiverseco kaj reformo de Monda Komerca Organizo. Macron reasertis, ke pri la afero 5G, Francio ne adoptos diskriminaciajn rimedojn kontraŭ iu specifa nacio aŭ kompanio kaj restigos komunikon kun la ĉina flanko. Li esprimis ankaŭ sian esperon, ke interkonsento pri la investa interkonsento de Eŭropo kaj Ĉinio estos atingita kiel eble plej frue.

Pri eksplodo de pneŭmonio en Ĉinio kaŭzita de nova koronariviruso, Macron diris, ke Francio subtenas Ĉinion aktive trakti ĝin kaj pretas kunlaboron pri sano kun la ĉina flanko. Xi diris, ke ekde la eksplodo, Ĉinio prenis striktajn rimedojn en preventado, kontrolado kaj kuracado, publikigis koncernajn informojn al la publiko, kaj raportis informojn pri tio al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj. Ĉinio volas klopodi kun la internacia komunumo por efika respondo al la pneŭmonio, kaj konservo de la tutmonda sekureco pri sano.

La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri nukleaj demandoj en Irano.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj germana ĉefministro Angela Merkel merkrede interŝanĝis salutojn de la ĉina novjaro per telefono.

Merkel gratulis al Xi kaj la ĉina popolo por la nova jaro kaj deziris bonŝanĉon kaj feliĉon al la popolo. Ankaŭ Xi sendis novjaran saluton al Merkel kaj la germana popolo.

Xi diris, ke en tiu ĉi jaro estos multaj gravaj aferoj pri la politika tagordo inter Ĉinio kaj Germanio, kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Necese, ke la du flankoj konservos striktan komunikon kaj kune antaŭenigi la ĉin-germanajn kaj ĉin-eŭropajn rilatojn en la nova jaro.

Xi montris, ke dum malkvieta situacio de la mondo, Ĉinio kaj Germanio prenos sur sin gravajn respondecojn, kaj la kunlaboro inter la du landoj jam superis duflankan kategorion. Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Germanio, kaj esperas, ke la du landoj fariĝos partneroj de kunlaboro, kiuj povas fidi unu la alian kaj transpasi ideologiajn diferencojn. La ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj koncernaj landoj ne influos interesojn de aliaj partneroj, inkluzive de la eŭropa flanko kaj la germana flanko, kaj la ĉina merkato kreskos plu. Ĉinio pretas pluajn planojn por duflankaj kunlaboroj kun Germanio en la kampo de ekonomio, komerco, scienco kaj teknologio kaj interhomaj interŝanĝoj sub la spirito de kunlaboro kaj kungajno, kaj esperas, ke Germanio plue konstruu pli justan medion por ĉinaj entreprenoj kaj investantoj. Ĉinio kaj Germanio devas fortigi komunikon pri solvo de klimata ŝanĝiĝo, reformo de la Monda Organio pri Komerco kaj aliaj aferoj de tutmonda regado.

Xi asertis, ke 2020 estas grava jaro por rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉinio ĉiam rigardas kaj disvolvas siajn rilatojn kun EU el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj subtenas integriĝon de Eŭropo. Ĉinio pretas klopodojn kun landoj de la Eŭropa Unio por konstruado de malferma monda ekonomio, subteno al multflankeco kaj libera komerco, kaj protekto de paco kaj stabileco de la mondo. Ĉinio volas klopodi kun Germanio por krei kondiĉojn kaj fari atingojn de la serio da gravaj interŝanĝoj.

Merkel diris, ke Germanio donas grandan gravecon al disvolvado de la kunlabora partnereco kun Ĉinio. La du landoj havas multajn komunajn interesojn, kaj devas subteni fruktodonan interparolon kaj interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj antaŭenigi profito-reciprokan kunlaboron. La germana flanko admiras, ke la ĉina merkato restas malferma al Germanio. La germana flanko ankaŭ restos malferma al Ĉinio kaj traktos juste al ĉiuj entreprenoj de ĉiuj landoj, inkluzive de Ĉinio. En 2020 Eŭropo kaj Ĉinio havas serion da gravaj tagordoj, inter ili Germanio volas fari striktan komunikon kaj konsultiĝon kun Ĉinio por certigi iliajn sukcesojn, precipe en la demandoj pri Eŭrop-Ĉina Interkonsento pri Komerco, solvo de klimata ŝanĝiĝo kaj triapartia merkato. La kunlaboro inter landoj de la centra-orienta Eŭropo kaj Ĉinio estas grava parto de Eŭropa-Ĉina kunlaboro.

Ili ankaŭ temis pri la atenton pri situacio de la pneŭmonio de nova koronariviruso en Ĉinio. Germanio dankas la klopodojn de Ĉinio pro ĝusttempa respondo, klara publikiĝo kaj aktiva internacia kunlaboro. Kaj Germanio volas liveri subtenon kaj helpon al Ĉinio. Pri tio Xi esprimis dankon kaj asertis, ke Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de la germana flanko kaj la Monda Organizo pri Sano.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede faris videan mesaĝon por saluti la Printempan Feston de la novjaro Gengzi.

Guterres diris, ke en 2020 alvenos la 75a datreveno de la fondiĝo de UN kaj la jaro estas komenco de la 10-jara Ago por celo de kontinuigebla disvolvo. La celo estas komuna bondeziro al popoloj kaj tiu ĉi stelo. Okaze de malkvieta kaj nesolidara situacio, ĉiuj nepre kaj kune klopodos por serĉi rezolucion kontraŭ tutmonda defio kaj kontribui al pli bela estonteco de ĉiuj homoj.

En la fino Li speciale dankis al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro ilia subteno al UN kaj multflankeco.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus merkrede vespere diris en Ĝenevo, ke Ĉinio akurate kundividis informojn pri epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso kaj prenis rimedojn, kio montras tiel altan travideblecon.

Merkrede la Monda Organizo pri Sano okazigis urĝan kunvenon por diskuti, ĉu la epidemio jam fariĝas urĝa evento de publika sano en la internacia komunumo. Li diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke laŭ la nuna situacio, la organizo bezonas aldonitajn informojn por decidi, ĉu la epidemio fariĝas internacia evento de publika sano. Li aldonis, ke laborgrupo de la organizo laboras en Ĉinio kun lokaj fakuloj kaj oficistoj por fari enketon.

Li dankis ĉinajn departementojn pri sano pro ilia kunlaboro kun la organizo en preventado kaj regado de la epidemio, opiniante, ke la rimedoj estas tre gravaj.

Baldaŭ alvenos la Printempa Festo 2020, la ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro. Ĉina Komunikila Grupo merkrede plenumis la kvinan provludon de la amuza vespero celebranta la feston.

Konsidere de la nuna situacio de pneŭmonio, la televida prezentado de la amuza vespero de la du subkunvenejoj en Zhengzhou, ĉefurbo de la centra provinco Henan, kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao nerekte estos elsendita, sed per registraĵo.

Ĉijare la amuza vespero estos disvastigita en platformoj de preskaŭ 600 amaskomunikiloj tra la mondo por ke tutmondaj ĉinoj spektu la kulturan festenon. En la 24a de januaro, amuza vespero de la Printempa Festo 2020 akompanos vin ĝui la jarfinan spektaklon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin