Novaĵoj (Januaro 27)

(GMT+08:00) 2020-01-27 18:01:55     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Ĝoja kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de januaro, lunde. Hodiaŭ ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni informiĝos pri tio, ke Li Keqiang prezidis kunvenon de gvida teamo kontraŭ epidemio; Nun estas ŝlosila tempo por preventi kaj kontroli pneŭmonion de la nova koronaria viruso. Nun Bonvole aŭskultu novaĵojn!

Dimanĉe Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉefministro de ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj estro de la gvida teamo de la Centra Komitato de la KPĈ pri laboroj kontraŭ pneŭmonio de la nova koronaria viruso, prezidis kunvenon de la gvida teamo por pluapaŝe aranĝi preventadon kaj kontroladon.

La kunveno montras, ke diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas profunde koni la severan situacion de la epidemio, meti sekurecon de vivo, sanon de la popolo sur la unuan lokon, alpreni rimedojn pli senhezitajn, pli fortajn, pli ordajn, pli sciencajn kaj pli zorgemajn por efike bremsi plivastiĝon de la epidemio; oni devas pluapaŝe fari preventadon kaj kontroladon en la urbo Wuhan kaj en la provinco Hubei, kunaranĝi landajn resursojn kaj antaŭ ĉio garantii varojn kaj homfortojn de kuracistoj kaj flegistoj, kiujn la urbo Wuhan kaj la provinco Hubei urĝe bezonas, garantii provizadon de necesaĵoj por vivo de loĝantoj kaj praktiki verdajn kanalojn por transportado de varoj; Wuhan kaj Hubei devas rapidigi konstrudon de hospitaloj por amasigi kaj kuraci pacientojn, ĝustatempe kuraci malsanulojn, kiuj febriĝis, kaj preventi sekundarajn problemojn; oni devas fortigi alternon kaj protektadon de kuracistoj kaj flegistoj, malstreĉigi premon al iliaj korpoj kaj animoj; kaj oni devas bone regi en-kaj-el-iradon de homoj ĉe limoj inter urboj kaj la kamparo kaj inter provincoj.

La kunveno postulas, ke diversaj lokoj fondu gvidajn teamojn kontraŭ la epidemio kaj ĉefaj respondeculoj de diverslokaj partiaj komitatoj kaj registaroj. servu kiel estroj La kunveno postulas ankaŭ plilongigi feriadon de Printempa Festo, rearanĝi daton de printempa semestro de lernejoj kaj infanĝardenoj kaj subteni laboradon surretan por malpliigi kontakton de homoj.

La kunveno montras doni energion por studi kaj esplori resanigitajn kazojn, perfektigi kuracajn rimedojn kaj fortigi trejnadon de kuracistoj kaj flegistoj.

La kunveno substrekas ĝustatempe, publike kaj travideble publikigi staton de la epidemio, aktive respondi zorgojn de la socio kaj fortigi komunikon kaj kunlaboron kun Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj.

Dimanĉe la novaĵ-oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon pri komuna preventado kaj kontrolado kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Estro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano Ma Xiaowei diris, ke nun plirapide propagiĝas pneŭmonio kaj estonte probable pliiĝos la nombro de kazoj. Samtempe li substrekis, ke sekve de reagoj de Wuhan kaj aliaj ĉinaj lokoj por trakti neatenditajn eventojn pri publika sano plifortiĝos preventado kaj kontrolado kaj estonte la reagoj sinsekve efikos.

Laŭ konigo, komence de eksplodo de la epidemio estis malseriozaj kazoj, latenta periodo daŭras ĉirkaŭ dek tagojn, la plej mallonga periodo estas 1 tago kaj la plej longa periodo estas 14 tagoj, kaj laŭ la nuna observado ankaŭ en latenta periodo la viruso estas infekta. Nun plirapide propagiĝas la epidemio kaj probable pliiĝos la nombro de kazoj.

Nun multaj grupoj de kuracistoj kaj flegistoj atingis la urbon Wuhan por helpo, kaj estas pretaj ankaŭ ok pli-ol-mil-personaj kuracaj grupoj.

En la gazetara konferenco ĉina vicministro pri industrio kaj informa teknologio Wang Jiangping diris, ke nun estas la feriado de Printempa Festo, tial estas tre elstara la kontraŭdiro inter provizo kaj postulo de varoj por preventado, kaj en la sekva paŝo la ministerio klopode garantios provizon de varoj, kiujn la urbo Wuhan bezonas.

Laŭ informo de ĉina Nacia Komisiono pri Sano, ĝis la 24-a horo de la 26-a de januaro, aperis 2744 konfirmitaj kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en ĉinaj 30 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, inkluzive de 461 seriozaj kazoj, 80 kazoj de mortintoj kaj 51 kazoj resaniĝintaj kaj elhospitaliĝintaj. Nun 5794 estas suspektitaj kazoj.

Nun 32799 intime tuŝitoj estis trovitaj kaj 30453 homoj ricevas medicinan observadon. La 26-an de januaro 583 homoj sin liberigis el la medicina observado.

Laŭ raportoj aperis 8 konfirmitaj kazoj en Honkongo, 5 en Makao kaj 4 en Tajvano.

Cetere, aperis 7 konfirmitaj kazoj en Tajlando, 3 en Japanio, 3 en Sud-Koreio, 3 en Usono, 2 en Vjetnamio, 4 en Singapuro, 3 en Malajzio, 1 en Nepalo, 3 en Francio kaj 4 en Aŭstralio.

La ĉina Ŝtata Konsilantaro anoncis plilongigon de la feriado de Printempa Festo ĝis la 2-a de februaro, la 9-a tago de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro por fortigi preventadon kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso kaj redukti kontakton de homoj, bremsi disvastiĝon de viruso kaj plibone garantii sekurecon de la vivo kaj sanon de la popolamasoj.


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, dimanĉe diris, ke li survojas al Ĉinio por koni la epidemion de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruo kaj diskuti kun la ĉina oficiala flanko kaj ĉinaj koncernaj fakuloj pri kontraŭrimedoj.

Li diris, ke la Monda Organizo pri Sano klopodas por doni helpon al la ĉina popolo, kiu estas en la malfacila tempo, kaj tenas intimajn kontaktojn kun aliaj influataj landoj. Samtempe la organizo raportas al ĉiuj landoj pri la plej freŝa stato kaj donas direktadon por traktado.

Hodiaŭ estas la tria tago de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro kaj ĉinoj intense batalas kontraŭ la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Precipe kiam la epidemio renkontiĝas kun transportado dum Printempa Festo, kiu estas titolita "la plej grandskala migrado de la homaro en la tero", fariĝas rara la urĝeco, komplikeco kaj tikleco de reagado al la grava evento pri publika sano. Estas sendube, ke la ĉina kapablo trakti krizon de publika sekureco kaj la ĉina rega kapablo alfrontas "grandan ekzamenon".

En la lastaj 70 jaroj de la fondo de Ĉina Popola Respubliko Ĉinio senĉese perfektigis sistemon de regado de la ŝtato kaj altigis sian regadan kapablon en praktikado.

Se alfrontante transregionan rapidan plivastiĝon de la epidemio Ĉinio povas mobilizi kaj ordigi tutlandajn fortojn, efike kunlabori kun la internacia komunumo kaj establi kompleton da moderna kunreganta modelo transfaka, transregiona kaj translanda por trakti neatenditan eventon pri publika sano, kio ne nur havos gravan signifon por kontrolado de la epidemio sed ankaŭ pluapaŝe akcelos ŝtatan regan sistemon kaj modernigos regan kapablon, kaj pli bone turnos la avantaĝon de la sistemo en efikon de regado.

Alfrontante la rapidan plivastiĝon de la epidemio Ĉinio kontinue "reagas": kunvenis la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj decidis fondon de gvida teamo de la Centra Komitato de la KPĈ por trakti la epidemion; diversaj membroinstancoj de komuna preventado kaj kontrolado rapide laboris, faris kunaranĝojn, fortigis preventadon, savis pacientojn, faris scienc-esploron kaj publikigis informojn; la ĉina Ŝtata Konsilantaro anoncis plilongigon de la feriado de Printempa Festo; ĉiutage kunvenas ĉina Nacia Komisiono pri Sano por raporti pri stato de la epidemio; pli kaj pli da kuracistoj, flegistoj kaj varoj atingis la provincon Hubei; la urbo Wuhan urĝe konstruas provizoran hospitalon…Ĉinoj senfende ligas decidojn kaj agojn. Per altefika kaj preciza plenumo de politikoj Ĉinio faris kontraŭepidemian reton, kiu kovras kaj kvartalojn kaj la kamparon kaj maksimume garantias la sekurecon kaj sanon de la popolamasoj.

Samtempe la ĉina registaro persiste travideble publikigas informojn, ĝustatempe kaj precize raportas pri stato de la epidemio, kio ludis gravan rolon por stabiligi la socion kaj fortigi fidon de la popolamasoj. Sabate la registaroj en Pekino, Kantono, Hangzhou kaj Nankino publike esprimis "ne fermi urbon" kaj ĝustatempe kaj efike bremsis senbazajn onidirojn. Cetere, Ĉinio ĝustatempe raportis al la Monda Organizo pri Sano pri stato de la epidemio kaj dividis teknikajn informojn. Ĝenerala direktoro de la organizo Tedros Adhanom Ghebreyesus esprimis dankon al la ĉina registaro kaj opiniis, ke tio enkorpigas la gvidan rolon de Ĉinio sur la kampo de tutgloba sano.

Pri la agado de Ĉinio la internacia medicina gazeto The Lancet komentis, la fakoj montras, ke la ĉinaj kontraŭrimedoj atingas internacian normon.

Nun daŭras la "granda ekzameno" kaj la situacio ankoraŭ estas severa. "La epidemio signifas ordonon kaj preventado kaj kontrolado estas devo", Ĉinio devas laŭ stato reordigi kontraŭrimedojn kaj perfektigi laborojn, prezenti kontentan rezulton per reala agado al la ekzameno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin