Novaĵoj (Januaro 28)

(GMT+08:00) 2020-01-28 18:43:51     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jim kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano; Ĝenerala sekretario de UN esprimis fortan subtenon al Ĉinio kontraŭ epidemio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Marde, Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus en Pekino.

Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke post la eksplodo de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruo, Ĉinio ekzamenis kaj distingis la patogenan organismon en rekorda mallonga tempo kaj dividis la informojn de la tuta gena sinsekvo de la viruso kun la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj, kaj prezidanto Xi Jinping kaj la ĉina registaro donis altan atenton al preventado kaj kontrolado, kaj rapide alprenis serion da fortaj rimedoj por bremsi la epidemion. Estas monde rara kaj admirinda forto de ĉina sistemo kaj efiko de ĉinaj rimedoj. La Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo alte aprezas kaj plene konfirmas la rimedojn faritajn de la ĉina registaro, kaj dankas la ĉinan flankon pro la kontribuo kontraŭ la disvastiĝo de la epidemio. La Monda Organizo pri Sano esperas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj volas doni ĉiujn necesajn helpojn laŭ la bezono de la ĉina flanko.

Wang diris, ke la Monda Organizo pri Sano sin tenas je la justa starpunkto kaj aprobas la rimedojn faritajn de Ĉinio, tion Ĉinio laŭdas. La vizito de Tedros Adhanom Ghebreyesus en tiu ĉi tempo ne nur esprimas la subtenon al Ĉinio, sed ankaŭ donas movforton por fortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj la organizo. Wang Yi konvinkiĝis, ke pere de la vizito Tedros Adhanom Ghebreyesus persone sentos la firman decidemon kaj volon de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ la epidemio.

Laŭ informo el la ĉina konstanta delegacio en UN, lunde laŭ la loka tempo ĉina konstanta delegito al UN ambasadoro Zhang Jun intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de UN Antonio Guteres, konigis ĉinajn laborojn kontraŭ la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso.

Zhang Jun substrekis, ke la ĉina registaro alte atentas preventadon kaj kontroladon kontraŭ la epidemio, prezidanto Xi Jinping donis ĉiuflankan aranĝon kaj gravan instrukcion. La ĉina flanko ĉiam metas interesojn de la popolo en centron, rapide alprenis fortajn rimedojn, fondis landan sistemon, kunlaboris kun la internacia komunumo laŭ la spirito de publiko, travidebleco kaj scienca kunlaboro per alt-respondeca sinteno kaj plenforte bone faris laborojn por savi malsanulojn kaj preventi plivastiĝon de la epidemio. Nun la preventado kaj kontrolado troviĝas en la ŝlosila periodo, kaj la ĉina flanko tute havas kapablon kaj fidon por gajni la batalon kontraŭ la epidemio.

Antonio Guteres diris, ke en tiu ĉi ŝlosila tempo UN firme staras kune kun la ĉinaj registaro kaj popolo. UN laŭdas Ĉinion pro ĝia klopodo, plenas je fido pri la ĉina kapablo kaj volas doni al Ĉinio ĉiun eblan subtenon kaj helpon.

Ĝis la 11-a horo de la 28-a de januaro, marde, 30 kuracaj grupoj, sume 4130 homoj atingis la provincon Hubei kaj nun laboras kontraŭ la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Marde ankaŭ 13 kuracaj grupoj atingos Hubei kaj ĝis vespero de mardo antaŭkalkule proksimume 6 mil kuracistoj kaj flegistoj el la tuta Ĉinio subtenos Hubei kontraŭ la epidemio.

Laŭ informo de ĉina Nacia Komisiono pri Sano, ĝis la 24-a horo de la 27-a de januaro, aperis 4515 konfirmitaj kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en ĉinaj 30 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, inkluzive de 976 seriozaj kazoj, 106 kazoj de mortintoj kaj 60 kazoj resaniĝintaj kaj elhospitaliĝintaj. Nun 6973 estas suspektitaj kazoj.

Estas trovitaj 47833 homoj, kiuj intime kontaktis konfirmitajn kazojn, kaj 44132 homoj ricevas medicinan observadon. La 26-an de januaro 914 homoj sin liberigis el la medicina observado.

Laŭ raportoj aperis 8 konfirmitaj kazoj en Honkongo, 7 en Makao kaj 5 en Tajvano.

Lunde germana, srilanka kaj kamboĝa fakoj pri sano diris, ke la tri landoj respektive konfirmis siajn unuajn kazojn infektitajn de la nova koronaria viruso. Tiutage ankaŭ Kanado informis la duan kazon.

Lunde vespere prisana fako de germana Bavario publikigis deklaron anoncante, ke iu viro de Bavario estas konfirmite infektita de la viruso kaj jam izolita.

Lunde vespere fakulo de la srilanka Ministerio pri Sano atestis, ke estas konfirmita la unua kazo infektita de la viruso, la malsanulino venis el la ĉina provinco Wuhan kaj vojaĝis en Srilanko, nun ŝi akceptas kuracadon en ŝtata hospitalo pri infektaj malsanoj en Kolombo.

Lunde kamboĝa ministro pri sano diris, ke tiutage oni konfirmis la unuan kazo infektita de la viruso en Kamboĝo. La paciento estas ĉino, kune kun tri familianoj atingis Kamboĝon de la urbo Wuhan la 23-an de januaro kaj aperis simtomoj kaj lunde estas konfirmita. Nun li akceptas kuracadon en izolita ĉambro en hospitalo kaj la 3 familianoj estas observataj. Kaj la kamboĝa registaro serĉas homojn, kiuj eble intime kontaktis la pacienton.

Lunde La Toronta Publika Sano de Kanado deklaris, ke Kanado trovis la duan kazon de la viruso. La infektito estas edzino de la unua konfirmita paciento. Ili atingis la ĉinan urbon Wuhan kaj revenis al Kanado la 23-an de januaro per aviadilo. La edzo nun akceptas kuracadon kaj la stato estas stabila, kaj la edzino estas ilozita.

Afgana Talibano deklaris lunde, ke ĝia armita forto paffaligis usonan avadilon en la sudorienta provinco Ghazni.

Proparolanto de afgana Talibano Zabiullah Mujahid diris en socia komunikilo, ke la kraŝo kaŭzis morton de kvanto da usonaj solidatoj, inkluzive de altranga membro de la Centra Inform-Agentejo (CIA), kaj ke la ruino de la aviadilo kaj kadavroj restas en la loko de kraŝo.

Antaŭe, oficialuloj de la provinco Ghazni konfirmis, ke aviadilo akcidente kraŝis en la distrikto Deh Yak, tamen ili ne alportis detalojn pri tio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin