Novaĵoj (Januaro 29)

(GMT+08:00) 2020-01-29 18:46:38     Redaktoro:Pluveta
Saluton, karaj amikoj. Estas la 29a de januaro, merkrede. En hodiaŭaj novaĵoj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio gajnos sukceson en batalo kontraŭ epidemio de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso; Britio permesis ĉinan firmaon Huawei partopreni en konstruado de 5-a Generacio. Nun bonvole legu novaĵojn!

Marde en la Popola Granda Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano.

Xi diris, ke la ĉina registaro donis altan atenton al preventado kaj kontrolado, kaj rapide alprenis serion da fortaj rimedoj por bremsi la epidemion, kaj la ĉina popolo forte kaj serioze batalas kontraŭ la epidemio. La popola sano kaj sekureco ĉiam estas la plej grava afero. Mi kredas, ke ni gajnos sukceson en la batalo kontraŭ la epidemio.

Tedros diris, ke post la eksplodo de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, Ĉinio ekzamenis kaj distingis la patogenan organismon en rekorda mallonga tempo kaj dividis la informojn de la tuta gena sinsekvo de la viruso kun la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj. Vizaĝe al la epidemio, la ĉina registaro elmontris firman politikan determinon kaj rapide alprenis serion da fortaj rimedoj por bremsi la epidemion. Mi kredas, ke la ĉinaj rimedoj povos efike regi kaj venki la epidemion.

Post eksplodo de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso la rapida reago de la ĉina registaro profunde impresis la mondon. Ĉinoj konkursas kun la tempo por venki la epidemion.

Estas menciinde, ke post la eksplodo de la epidemio ĉina prezidanto Xi Jinping propre gvidis kaj aranĝis la konstraŭepidemian laboron kaj petis la ĉinan ĉefministron Li Keqiang viziti Wuhan por transdoni la zorgon kaj kuraĝigon de la Centra Komitato kaj la tutlanda popolo al la lokanoj. Tio prezentis, ke la vivo kaj sano de la popolanoj estas supera al ĉio alia.

Pro la rapida decido de altranguloj de Ĉinio kaj la unueca aranĝo la tuta socio de Ĉinio komencis grandskalan publiksanan protektadon.

Nun la situacio de la kontraŭepidemia laboro ankoraŭ estas serioza. La penado de ĉinoj protektas ne nur la ĉinojn, sed ankaŭ la tutmondajn popolanojn. Per la sistema supereco, forta sciencteknika garantio kaj profunda humana emocio Ĉinio havas fidon kaj kapablo por venki la epidemion.

Lastatempe en Pekino rekonstruiĝas la hospitalo Xiaotangshan, kiu estis konstruita en 2003 por batalo kontraŭ la epidemio Sars. Ĝi refunkiiĝos baldaŭ por trakti la nunan epidemion de peneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso. Raportistoj propre vizitis la konstruejon kaj trovis, ke ekde la 28a de januaro jam komenciĝis la rekonstruado de la hospitalo. La rekonstruada laboro daŭras 24-hore por plej frue refunkciiĝi.

Nuntempe jam plenumiĝis la tuta desegno de la unua kaj dua periodoj de konstruado de hospitalo Leishenshan en Wuhan, Hubei-provinco. Laŭ informo pri la plej nova desegno, la tuta hospitalo Leishenshan areas je 60 000 kvadrataj metroj. La aero de kvaranteno okupas 51 000 kvadratajn metrojn kun 1 600 hospitallitoj, la vivregiono de kuracistoj okupas 9 000 kvadratajn metrojn, kie povas vivi pli ol 2 000 kuracistoj.

Ĝis tagmezo de la 29a de januaro, la bazaj konstruaĵoj de hospitalo Leishenshan jam estas plenumitaj. La instalado de muroj de dormoĉambroj numero 1, 2, 7 de kuracistoj jam plenumiĝis.

En la video, niaj kolegoj gvidos vin vidi la konstruadon de la hospitalo. Samtempe, ni povos kune vidi la ĉinan konstruadan rapidecon.

La 28an de januaro laŭ la loka tempo la brita registaro deklaris kunkondiĉan permeson, ke ĉina firmao Huawei daŭre partoprenos en konstruado de brita 5-Generacio. Pri tio la firmao Huawei tuj faris deklaron.

Laŭinforme estas malpermesite, ke Huawei liveru instalaĵojn de sentemaj partoj en konstruado de la brita 5-a Generacio. Cetere la instalaĵoj de Huawei devas esti ekster la milita bazo kaj nuklea regiono de Britio.

Pri la politiko de la brita registaro Zhang Jiangang, vicdirektoro de Huawei diris, ke la politikoj de la brita registaro glatigos la aranĝon de la 5a Generacio en Britio. Li samtempe garantiis bonan teknikan servon al la britaj konsumantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin