Novaĵoj (Januaro 30)

(GMT+08:00) 2020-01-30 20:17:26     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, 30a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis kunvenon por aranĝis laborojn kontraŭ epidemio; Ĝenerala direktoro de MOS agnoskis preventadon kaj regadon de Ĉinio pri epidemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe faris gravan instrukcion, emfazante, ke dum la grava batalo kontraŭ nova koronaria viruso, oni devas firme konservi tion en la memoro, ke interesoj de la popolo estas super ĉio, kaj la lando povas gajni la batalon kontraŭ la viruso nur per fortoj de la popolo. Tio ne nur estas enkorpigo de la regada ideo de la partio kaj registaro de Ĉinio kun popolo kiel la centro, sed ankaŭ reflektas la neceson kaj gravecon mobilizi sociajn fortojn por venki la epidemion.

Popolo estas la kreintoj de historio kaj veraj herooj. En ĉiuj stadioj de la historio, ĉu la revoluciaj jaroj, ĉu periodo de la reformo kaj malfermo, laboro por la popolo kaj per la popolo ĉiam estis la bona tradicio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ valora sperto akirita de Ĉinio en disvolvado kaj progreso. Ĝuste pro fortoj de la popolo Ĉinio venkis la viruson Sarso kaj gravajn naturajn katastrofojn, inkluzive de la fortega tertremo en Wenchuan. Nun fronte al la minaca viruso, Ĉinio refoje montras grandan forton de unuanimeco.

Merkrede ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis kunvenon kaj aranĝis laborojn por trakti la epidemion de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. La kunveno montris, ke kvankam preventa kaj rega laboro estas sufiĉe forta, tamen la epidemio ankoraŭ estas en la disvastiĝa stato, kaj en partaj regionoj la situacio eĉ pli serioziĝas. Aŭtoritatoj sur diversaj niveloj devas alpreni sciencajn kaj rigorajn rimedojn por reteni pluan disvastiĝon de la epidemio.

  La kunveno emfazis, ke oni devas plifortigi preventadon kaj regadon de la epidemio, tutforte savi malsanulojn kaj redukti mortokvanton, akurate publikigi informojn pri preventado kaj regado de la epidemio, rapidigi esploron kaj ellaboron de vakcinoj kaj garantii provizadon de viv-bezonaĵoj.

  La kunveno ankaŭ postulis bone aranĝi preventan kaj regadan laboron pri homoj, kiuj revenos post ferio de la Printempa Festo kaj konvene trakti demandon de homoj, kiuj restas en aliaj landoj pro vojaĝo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus, kiu ĵus revenis de Ĉinio al Ĝenevo, merkrede vespere konigis al raportistoj plej freŝan staton de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, esprimante agnoskon kaj aplaŭdon al Ĉinio pri ĝia preventado kaj regado de la epidemio.

En la gazetara konferenco, Tedros diris, ke nun la nombro de konfirmitaj kazoj de la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso superis 6 000, kaj tiuj aperis en 16 landoj. Laŭ la nuna situacio, la Monda Organizo pri Sano ĵaŭde okazigos kunvenon de komisiono pri urĝaj aferoj por decidi, ĉu la epidemio fariĝu urĝa evento de publika sano internacie atentata.

Li diris, ke li estis inspirata dum interparolo kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj konsentis parolon de Xi, ke Ĉinio prenis rimedojn, kiuj ne nur favoras al Ĉinio, sed ankaŭ utilas al aliaj regionoj de la mondo. Li aldonis, ke li aplaŭdis Ĉinion pro ĝia ampleksa klopodo en preventado kaj regado de la epidemio.

Rimedoj prenitaj de Ĉinio efektive reduktis cirkuladon de la nova koronaria viruso al aliaj landoj. Samtempe kun tio, li refoje akcentis gravan rolon de internacia kunlaboro en regado de la epidemio.

Ĵaŭde antaŭtagmeze, Lei Haichao, estro de pekina Komisiono pri Sano, anoncis, ke en Pekino sume aperis 114 konfirmitaj kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Samtage posttagmeze, unu paciento elhospitaliĝis.

Raportisto informiĝis el la gazetara konferenco, ke vizaĝe al la nuna epidemia situacio, Pekino starigis laborgrupon de kvartaloj, kiu laboras por regi la epidemion de kvartaloj, hoteloj kaj konstruejoj kaj intensigos klopodojn por malebligi pluan disvastiĝon de la viruso pro la grandaj fluoj de pasaĝeroj, kiuj revenos al Pekino post ferio de la Printempa Festo.

Ĉambro de Reprezentantoj de Usono marde posttagmeze aprobis la Akton pri Politiko kaj Subteno al Tibeto. Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la ago de Usono severe malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj sendis eraran signon al la forto de tibeta sendependiĝo. Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon.

Hua akcentis, ke en la pasintaj 60 jaroj, Tibeto akiris grandan disvolvadon en multaj kampoj. Nun la tibeta ekonomio sane disvolviĝis, socio estas stabila, kaj la popola vivo senĉese pliboniĝas. Diversaj etnaj grupoj de Tibeto subtenas la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio kaj laboras kune kun tutlandaj popolanoj por la celo de konstruado de modere prospera socio. Ŝi diris, ke la tibeta demando ne estas demando de etnaj grupoj kaj religia demando, nek demando de homaj rajtoj, sed estas grava principa demando, kiu koncernas al suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio. Ĉinio urĝas Usonon objektive rigardi atingon de tibeta ekonomia kaj socia disvolvado kaj tuj korekti la eraron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin