Novaĵoj (Januaro 31)

(GMT+08:00) 2020-01-31 19:10:26     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 31a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Deklaro de MOS ne estis negativa voĉo al Ĉinio; Ĉinio havas plenan konfidon kaj kapablon gajni batalon kontraŭ epidemio. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano D-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus ĵaŭde vespere deklaris pneŭmonian krizon kaŭzitan de la nova koronari-viruso kiel publikan san-krizon de internacia zorgo. Samtempe li asertis, ke tiu decido ne donis al Ĉinio negativan voĉon. Ĝuste male, la MOS havas kontinuan konfidon pri kapablo de Ĉinio por regado de la epidemio kaj ne proponas eĉ oponas preni malpermeson de vojaĝo aŭ komerco al Ĉinio.

Tio estas la plej freŝa agnosko de MOS pri la situacio de la epidemio kaj regula laboro de la organizo. Nun la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronari-viruso rapide disvolviĝas, kaj en aliaj 18 landoj ekster Ĉinio jam aperis 98 krizoj. Tiu agnosko utilas al kunlaboro de la internaciaj resursoj, livero de necesa helpo al kapablo-nesufiĉaj landoj kaj evito de la disvolvo de la epidemio en la tuta mondo. Kiel respondeca potenco, Ĉinio komprenas pri tio.

Rimarkinde, ke la MOS donis sep proponojn al la internacia komunumo, inkluzive de tio, ke oni ne havas kaŭzojn preni intervenon al internacia vojaĝo kaj komerco, la internacia komunumo nepre subtenos la sano-nesufiĉajn landojn, koncernaj flankoj devas rapidigi esploron de vakcinoj. Tio estas singarda taksado surbaze de alta aprobo al la ĉina laboro pri prevento kaj regado de la epidemio, kio favoras al malakrigo de la neracia etoso de la internacia komunumo, evitos ekstremajn rimedojn de koncernaj landoj kaj regionoj celitajn Ĉinio.

Hodiaŭ dum integriĝo de la tuta mondo, la granda evento pri publika sano ofte transigas landlimon. Fronte al la risko de disvastiĝo de la viruso, la internacia komunumo devas fortigi kunlaboron kaj kune batali kontraŭ la malsano. Ĉinio plu prenos la sintenon de publikigo, travidebleco kaj respondeco, kaj daŭre kunlaboros kun MOS kaj aliaj landoj. Ĉinio havas konfidon kiel eble plej frue gajni la batalon, protekti sian popolon kaj protekti la popolon de la tuta mondo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang jaŭde faris rimarkojn dum vizito al la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj. Li alvokis rapidigi esploron kaj faradon de vakcino kaj medikamentoj kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de la nova koronari-viruso.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj ankaŭ estro de la gvida grupo de la Centra Komitato pri prevento kaj regado de la nova koronari-viruso, inspektis sciencan esploradon de vakcino kaj medikamentoj kaj aŭskultis opiniojn de spertuloj pri epidemia preventado kaj regado.

Li diris, ke la institucioj pri regado de malsanoj devas kiel eble plej rapide trovi la fonton kaj trans-mekanismon de la viruso, esplori la vakcinon, kaj liveri teknikan subtenon por plibonigo de diagnozo kaj kuracado.

Vizaĝe al la malglata kaj kompleksa situacio, li esperas, ke la spertuloj fortigos esploron kaj takson pri la tendenco de la epidemio kaj trovi novajn kondiĉojn de la malsano por subteni celitan regadon de la pneŭmonito.

Li postulis la sciencan kontribuon kaj uzadon de rimedoj por prevento kaj regado, li ankaŭ petis travideblan raporton pri la epidemiaj informoj.

Li montris, ke la ŝlosilo por gajni la batalon kontraŭ la epidemio estas bonigi la kuracan efikon kaj redukti la mortokvanton. Vakcinoj kaj efikaj drogoj estas potencaj kuraciloj por la epidemio. La spertuloj devas fari komunan esploradon kaj klopodi por akceli esploradon de facilaj testiloj, vakcinoj kaj efikaj drogoj por batali kontraŭ la viruso. Venko de la batalo dependas de sciencaj rimedoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying vendrede respondis demandon pri tio, ke la Monda Organizo pri Sano (MSO) deklaris pneŭmonian krizon kaŭzitan de la nova koronari-viruso kiel publikan san-krizon de internacia zorgo.

Hua diris, ke ekde la ekapero de la nova koronari-virusa epidemio, la ĉina registaro prenis la plej ampleksajn kaj rigorajn rimedojn por preventado kaj regado, orientite de alta respondeco al sano de la popolo. Multaj rimedoj el ili jam superis la postulojn de la Internacia Regularo pri Sano. Ĉinio havas plenan konfidon kaj kapablon gajni batalon kontraŭ la epidemio.

Samtempe surbazite de la sinteno de malfermo, travidebleco kaj respondeco, la ĉina flanko ĝustatempe raportis al la koncernaj flankoj informojn pri epidemio kaj decidis sekvencon de virusa geno. La MSO kaj multaj landoj donis al tio plenan aprobon kaj altan takson.

Hua montris, ke Ĉinio havas striktan komunikadon kaj bonan kunlaboron kun la MSO. Ĝiaj spertuloj ĵus faris enketon kaj la ĝenerala direktoro D-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus ankaŭ finis sian viziton al Ĉinio. Ili interŝanĝis opiniojn pri preventado kaj regado de la epidemio kun la ĉina flanko, plene aprobis la laboron de Ĉinio, kaj alte taksis la grandan kontribuon de Ĉinio al la mondo rilate al batalo kontraŭ la nova koronari-viruso. Ĉinio klopodos kun la MSO kaj ĉiuj landoj por protekto de la monda kaj regiona sekureco pri publika sano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying vendrede diris, ke konsidere de efektivaj malfaciloj de ĉinaj civitanoj de la provinco Hubei, precipe de la urbo Wuhan, kiuj nun estas en aliaj landoj, la ĉina regiataro decidis kiel eble plej frue sendi pasaĝer-aviadilojn por revenigi ilin al Wuhan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin