Novaĵoj (Februaro 3)

(GMT+08:00) 2020-02-03 17:08:52     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 3a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: armeaj medicinistoj estis taskitaj al kuracado de pacientoj en la hospitalo Huoshenshan; la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio gratulis la Komunistan Partion de Vjetnamio okaze de ĝia 90a datreveno. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Aprobite de prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping, 1 400 medicinistoj el la armeaj trupoj estis taskitaj al kuracado de pacientoj en la hospitalo Huoshenshan en Wuhan ekde lundo.

La hospitalo Huoshenshan, kun 1 000 litoj, estas provizora hospitalo dediĉita al kuracado de pacientoj infektitaj per nova koronaria viruso. La medicina personaro konsistas el 950 homoj el hospitaloj sub la Komuna Loĝistik-Subtena Trupo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), kaj 450 el medicinaj universitatoj de la terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo de la PLA. Ili estis senditaj al Wuhan pli frue.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis pli grandajn klopodojn por akceli la fabrikadon kaj certigi la liveradon de ŝlosilaj medicinaj produktoj por bremsi la epidemion kaŭzitan de la nova koronaria viruso.

Li, ankaŭ estro de la gvida grupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, faris la rimarkojn sabate dum inspektado en nacia kunordiga centro pri ŝlosilaj medicinaj provizaĵoj por prevento kaj regado de la epidemio.

Li emfazis la gravecon de pli rapida fabrikado kaj pliigo de la liverado de ŝlosilaj medicinaj produktoj kiel protektaj vestaĵoj kaj maskoj kaj la bezonon plene ekspluati la potencian produktkapablon kaj vetkuri kun tempo por pliigi produktadon surbaze de certigo de kvalito. Li emfazis, ke kuracistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, havas prioritatan akiri tiujn provizaĵojn, kaj petis la nacian kunordigan mekanismon asigni pli da medicinaj resursoj al ŝlosilaj regionoj forte trafitaj de la viruso.

Dum videa konversacio kun fabrikaj kompanioj pri medicinaj provizaĵoj, Li demandis pri ilia produktado kaj esprimis salutojn al la laborantoj, kiuj laboras dum la ferioj. Li ankaŭ emfazis la gravecon certigi la liveradon de ĉiutagaj necesaĵoj por la publiko.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj lunde diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 2 829 novaj konfirmitaj kazoj infektitaj per nova koronaria viruso kaj 57 mortoj dimanĉe el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

Laŭ la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, inter la mortintoj, 56 estas en Hubei-provinco kaj unu en Chongqing, sudokcidenta Ĉinio.

Lastatempe la ĉina Ministerio de Financo lanĉis plurajn rimedojn por subteni la financan sektoron pli bone servi al prevento kaj regado de la nova koronaria viruso.

Nun la prevento kaj regado de la nova koronaria viruso estas en ŝlosila fazo, tial subteni entreprenojn pri fabrikado de medicinaj produktoj altigi la produktkapablon estas grava garantio por gajni la batalon kontraŭ la epidemio.

Laŭ avizo, lastatempe publikigita de la ministerio, pri fortigo de financa servo por subteno al prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, la centra registaro liveros subtenon de interez-redukto al prunto de ĉefaj entreprenoj rilataj al batalo kontraŭ la epidemio.

Vicministro pri financo Zou Jiayi diris, ke la centra registaro donos subtenon de interez-redukto al prunto de entreprenoj pri sanprotekto kaj prevento de epidemio, fabrikado kaj provo de vakcinoj, medikamentoj kaj medicinaj aparatoj, gvidos financajn instituciojn optimumigi financan servon kaj intensigi liveradon de monprunto por kontentigi bezonojn de tiuj entreprenoj.

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano alvokis klopodojn por plifortigi preventon kaj regadon de la epidemio en publikaj ejoj kaj transportaj veturiloj.

Wang Bin, oficialulo de la komisiono, diris, ke por bridi disvastiĝon de la nova koronaria viruso, la komisiono publikigis gvidliniojn pri regado de la epidemio en publikaj ejoj kaj publikaj transportaj instalaĵoj kaj ankaŭ por malsamaj homgrupoj.

Wang diris, ke baldaŭ finiĝos la pliigitaj ferioj de la ĉina lunkalendara novjaro, multaj homoj revenos al la laboro. Ŝi emfazis plifortigi rimedojn de seninfektigo, ventolado kaj aranĝado de disaj sidlokoj por publika transportado inkluzive de busoj, trajnoj, aviadiloj kaj pramoj. Ŝi diris, ke ankaŭ taksioj devas esti malinfektitaj ĉiutage antaŭ veturigo de klientoj.

Ŝi ankaŭ emfazis intensigi seninfektigon, sanitaran kaj korp-temperaturan monitoradon en publikaj ejoj inkluzive de hoteloj, aĉetcentroj, superbazaroj kaj oficejaj konstruaĵoj, kaj akcentis, ke homoj laborantaj en ĉi tiuj lokoj devas porti maskojn.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sendis mesaĝon al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, esprimante gratulon okaze de la 90a datreveno de ĝia fondiĝo. La mesaĝo diris, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Vjetnamio, la vjetnama popolo sukcese realigis reunuigon de la patrujo kaj liberiĝon de la nacio, kaj antaŭenpuŝis la konstruadon de socialismo, kaj la Komunista Partio de Ĉinio kredas, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Vjetnamio estrata de ĝenerala sekretario Nguyen Phu Trọng, la partio kaj popolo de Vjetnamio certe povas plibonigi la socialisman sistemon, antaŭenpuŝi la reformon en ĉiuj kampoj kaj saluti la 13an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Vjetnamio per brilaj sukcesoj.

La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al la disvolvado de la partnereco kun la Komunista Partio de Vjetnamio kaj volas labori kune kun la Komunista Partio de Vjetnamio por fortigi la strategian komunikadon, plibonigi la reciprokan politikan konfidon, profundigi interŝanĝon de spertoj por bone regi la landon kaj partion, antaŭenpuŝi la disvolvadon de socialismo kaj kontribui al la progreso de la homaro.

Jemena registara armeo diris dimanĉe, ke ili paffaligis senpilotan aviadilon de la grupo Houthi tiutage en la havenurbo Hodeidah.

La registara armeo publikigis deklaron, dirante, ke la senpilota aviadilo de la grupo Houthi provis ataki la bazon de la registara armeo en la regiono Durayhmi, troviĝanta en la sudo de la urbo Hodeidah, kaj la aerdefenda trupo de la registara armero sukcese paffaligis ĝin, kaŭzante neniun morton. La grupo Houthi ankoraŭ ne deklaris respondecon pri la atako ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin