Novaĵoj (Februaro 4)

(GMT+08:00) 2020-02-04 18:42:57     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 4a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio venkos epidemion per instituciaj avantaĝoj; la Monda Organizo pri Sano kaj pluraj landoj laŭdas efikajn rimedojn de Ĉinio en batalo kontraŭ epidemio. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde kunvenis por aŭskulti raportojn de la gvida grupo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj koncernaj departementoj pri prevento kaj regado de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso kaj studi pluan laboron. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Xi emfazis, ke la plej ĉefa demando estas serioze efektivigi la laboron.

La kunveno diris, ke la epidemio estas grava provo de la regada sistemo kaj kapablo de Ĉinio. Nun la plej grava tasko en la batalo kontraŭ la epidemio estas plenforte kuraci pacientojn, garantii provizadon de medicinaj materialoj, altigi procenton de resaniĝo kaj malaltigi procentojn de infektiĝo kaj morto. Krome, la kunveno postulis, ke diversaj regionoj certigu provizadon de legomoj, viando, ovoj, lakto, nuktraĵoj kaj aliaj ĉiutagaj necesaĵoj, efektivigu sistemon de respondeco de urbestroj kaj fortigu distribuadon kaj provizadon de materialoj.

Instituciaj avantaĝoj estas la plej grandaj avantaĝoj por lando. La ŝtata sistemo kaj regada sistemo de Ĉinio kiel socialisma lando, formitaj en la pasintaj 70 jaroj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, montris instituciajn avantaĝojn en multaj kampoj, inkluzive de subtenado de la gvidado de la KPĈ, fokusiĝo al gravaj aferoj, kaj regado kun la popolo kiel la centro. Tiuj avantaĝoj liveras fundamentan garantion por la disvolvado kaj progreso de Ĉinio kaj ankaŭ firman apogon al prevento kaj regado de la epidemio.

La situacio estas tre severa, kaj restas multaj demandoj por solvado kaj kunordigo en prevento kaj regado de la epidemio. La ĉina registaro havas klaran konscion kaj ĝustan juĝon pri la situacio kaj prenis kontraurimedojn al demandoj en la batalo kontraŭ la epidemio. La tasko estas malfacila, tamen pro la instituciaj avantaĝoj kaj forta subteno de la popolo, Ĉinio certe povas gajni la batalon kontraŭ la epidemio kaj garantii la vivsekurecon kaj sanon de la popolo.

La Plenuma Estraro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) okazigis sian 146an Sesion lunde en la stabejo de la organizo en Ĝenevo. Ĝenerala direktoro de la organizo Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en la kunveno, ke la organizo havas striktan komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj forte subtenas la klopodojn de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo en la batalo kontraŭ la epidemio.

Li diris, ke la taktiko de Ĉinio estas ne nur forta, sed ankaŭ efika, tio estas koncentriĝi al la centra regiono de la epidemio; krom Ĉinio, nur 23 aliaj landoj raportis 146 konfirmitajn kazojn; la nombro estas tre malgranda kompare kun aliaj epidemioj, kaj oni ne devas esti panikaj. Tedros diris ankaŭ, ke ĉiuj landoj devas havi racian kaj sciencan tutecan konsideron surbaze de faktoj; antaŭgardo estas necesa, tamen oni ne devas efektivigi troajn reagojn.

En la kunveno, pluraj landoj alte taksis la klopodojn de Ĉinio por prevento kaj regado de epidemio kaj ĝian kontribuon al la publika sano de la mondo. Nome de afrikaj landoj, tanzania oficialulo esprimis simpation al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj dankis la ĉinan registaron pro ĝiaj fortaj rimedoj kontraŭ la epidemio. La oficialulo emfazis, ke ĝuste pro la grandaj klopodoj kaj oferoj de Ĉinio, estas neniu konfirmita kazo en Afriko, kaj ke la afrikaj landoj fortigos sian antaŭgardon kaj esperas ricevi subtenon de la Monda Organizo pri Sano kaj Ĉinio.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj marde diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 3 235 novaj konfirmitaj kazoj infektitaj per nova koronaria viruso kaj 64 mortoj lunde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado, kaj ĉiuj mortintoj estas en la provinco Hubei.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke lunde 157 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj entute 632 pacientoj infektitaj per nova koronaria viruso elhospitaliĝis gis lundo.

Ĝis lundo, 425 homoj mortis pro la malsano kaj 20 438 konfirmitaj kazoj infektitaj de la viruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Usono devas havi objektivan, justan, trankvilan kaj racian sintenon pri la klopodoj de Ĉinio por prevento kaj regado de epidemio, sin deteni de troaj reagoj kaj labori kun Ĉinio por kontraŭbatali novan koronarian viruson. Hua diris, ke la ĉina flanko rimarkis, ke Usono kelkfoje esprimis sian volon liveri helpon al Ĉinio.

Estis raporto, ke usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe dum intervjuo kun raportistoj, ke Usono fundamente fermis kanalojn el Ĉinio, por malebligi la eniron de miloj kaj dekmiloj da homoj eble infektitaj per la viruso, kaj ke Usono liveras grandegan helpon al Ĉinio.

Responde al ĉi-rilata demando de raportisto, Hua diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio prenis rezolutajn kaj efikajn rimedojn por bridi disvastiĝon de la viruso, kaj montriĝas efiko en la laboro; kvankam multaj homoj estis infektitaj per la viruso, tamen la mortkvanto de 2,1% estas pli malgranda ol tiuj de Ebola kaj Sars. Ŝi aldonis, ke Ĉinio estas memfida kaj kapabla pri fina venko en la batalo kontraŭ la epidemio.

Ĉina sendito al la UN diris lunde, ke la ĉina registaro atribuas grandan gravecon al la sekureco de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN Zhang Jun faris la rimarkojn en la malfermo de Tutmonda Programo pri Sekureco de Gravaj Sportaj Okazaĵoj, kaj Akcelado de Sporto kaj Ĝiaj Valoroj kiel Ilo al Prevento de Perforta Ekstremismo, lanĉitaj de la UN.

Zhang diris, ke la ĉina registaro komencis jam en 2015 rilatajn preparojn pri sekureco laŭ la peto de la Internacia Olimpika Komitato, kaj la konstruataj olimpikaj konkursejoj estas inkluzivitaj en la sekurecan sistemon.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas minacis lunde, ke Palestino rompos sekurecan kunlaboron kun Israelo kaj Usono, se Usono obstine efektivigos la Novan Mez-orientan Pacan Planon.

Abbas diris en la kabineta kunveno, ke la sekureca kunlaboro estas la unika kontakto inter Palestino kaj Usono, kaj ke li montros sian starpunkton pri la Nova Mez-orienta Paca Plano de Usono dum la Sekureca Konsilio de la UN en la venonta semajno.

Palestina ministro pri nacia ekonomio Khaled Osaily publikigis deklaron, dirante, ke Palestino malpermesos importadon de partoj de israelaj agrikulturaj produktoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj por respondi al la israela malpermeso al importado de palestinaj agrikulturaj produktoj. Tiu ĉi decido validiĝos en 48 horoj.

En la 28a de januaro, usona prezidento Donald Trump publikigis la Novan Mez-orientan Pacan Planon. La plano agnoskas Jerusalemon kiel nedivideblan ĉefurbon de Israelo kaj israelan suverenecon super la judaj setlejoj en Cisjordanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin