Novaĵoj (Februaro 5)

(GMT+08:00) 2020-02-05 17:02:25     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 5a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio efektivigas rimedojn por altigi enhospitaliĝan kaj postvivan procentojn en batalo kontraŭ viruso; ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano vokis ĉiujn landojn ne limigi vojaĝon kaj komercon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinaj aŭtoritatoj marde adoptis pliajn rimedojn por altigi enhospitaliĝan kaj postvivan procentojn de pacientoj kaj redukti infektiĝon kaj mortokvanton en la ĉina centra provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan meze de klopodoj por bridado de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso.

Pli da rimedoj estos efektivigataj por certigi la provizadon de medicinaj resursoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, laŭ kunveno de la gvida grupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri prevento kaj regado de la nova koronaria viruso.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj ankaŭ estro de la menciita gvida grupo, prezidis la kunvenon.

Laŭ la kunveno, inter rimedoj por disponigo de pli da litoj al pacientoj, iuj hoteloj, publikejoj kaj trejnaj centroj estos uzataj kiel ejoj por efektivigi centralizitan kuracadon de suspektataj infektitoj kaj pacientoj montrantaj mildajn simptomojn aŭ medicinan observadon de proksimaj kontaktantoj.

Nombro da moveblaj hospitaloj kaj pliaj 2 000 medicinistoj kaj flegistoj estos organizitaj por subteni Hubei.

La aŭtoritatoj diris, ke por koncentri superan forton al kuracado de pacientoj, teamoj de altkvalitaj medicinaj personoj estos organizitaj por transpreni la administradon de intense zorgaj hospitaloj aŭ malsanulejoj.

Aŭtoritatoj postulis klopodojn por plialtigi la kapablon de ekzamenado kaj diagnozo, mallongigi la provan periodon kaj sendi testajn personojn kaj materialojn el tutlandaj morb-regadaj sistemoj por subteni Wuhan, dirante, ke kvalifikitaj tria-partiaj institucioj rajtos efektivigi nukleacidajn provojn.

Rilate plibonigon de la gvidlinio pri diagnozo kaj kuracado de la nova koronaria viruso, la kunveno emfazis, ke rimedoj, kiuj estas efikaj en klinika uzo, devas esti inkluzivitaj en la gvidlinion pri kuracado, kaj vokis integri tradician ĉinan medicinon kaj okcidentan medicinon en kuracado de pacientoj por plialtigi efikecon.

Ĉina vicĉefministro Liu He marde alvokis klopodojn por certigi transportadon de krizokazaj provizaĵoj kaj konsternajn revenajn vojaĝojn dum la vojaĝa premperiodo post ferioj de la Printempa Festo.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum telekonferenco pri antivirusaj provizaĵoj kaj transportado dum vojaĝa premperiodo.

Liu emfazis unuigitan kunordigon kaj ekspedon, kaj alvokis klopodojn por instigi entreprenojn kaj lokajn registarojn al la laboroj pri prevento kaj regado de la epidemio.

La vicĉefministro postulis plenfortajn klopodojn por certigi provizaĵojn por la ĉiutaga vivo de homoj kaj organizi ŝlosilajn kompaniojn rekomenci laboron kaj produktadon laŭorde.

Iuj landoj deklaris vojaĝajn kaj komercajn restriktojn pro disvastiĝo de la nova koronaria viruso en Ĉinio, ekzemple malpermesi eniron de fremdlandanoj, kiuj vizitis Ĉinion en la pasintaj 14 tagoj, rifuzi eniron de ĉinaj civitanoj kun vizo donita de Hubei-provinco, ĉesi doni vizon kaj nuligi flugojn. Tiuj rimedoj tute ne konformas al la propono de la Monda Organizo pri Sano (MOS).

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lunde en kunveno de la Plenuma Estraro de la organizo, ke ĉiuj landoj devas havi racian kaj sciencan tutecan konsideron surbaze de faktoj; antaŭgardo estas necesa, tamen oni ne devas efektivigi troajn reagojn. Li akcentis, ke la Monda Organizo pri Sano ankoraŭ persistas pri sia antaŭa propono ne limigi vojaĝon kaj komercon.

Ambasadoro Li Song, vicreprezentanto de Ĉinio al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris en la kunveno, ke la internacia komunumo devas juste, objektive, trankvile kaj racie rigardi la novan malsanon, sed ne troe kaj negative interpreti la epidemion aŭ krei panikon kaj eĉ pliigi timon, ĉar tio povas serioze malhelpi internacian kunlaboron en prevento kaj regado de epidemioj.

Vicdirektoro de la Biologia Centro de la Ministerio de Scienco kaj Tekniko Sun Yanrong diris marde en gazetara konferenco okazigita de la Nacia Komisiono pri Sano, ke certa progreso estis farita en esploro pri la nova koronaria viruso, precipe pri antivirusaj medikamentoj, kaj aro da enmerkatigitaj antivirusaj medikamentoj estis elektitaj por eksperimentoj.

Sun diris, ke de post eksplodo de la epidemio, la Ministerio de Scienco kaj Tekniko komencis 16 urĝajn programojn ĉefe pri spurado de viruso, kaj esploro de medikamentoj, vakcinoj kaj testaj reakciantoj.

Entute 892 pacientoj infektitaj per la nova koronaria viruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis mardo.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj anoncis merkrede, ke ĝis mardo entute 892 pacientoj infektitaj per la nova koronaria viruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke 262 homoj marde eliris el hospitaloj post resaniĝo (125 en Hubei)

Ĝis mardo, entute 490 homoj mortis pro la malsano kaj 24 324 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la nova koronaria viruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris marde, ke la monda organizo sin dediĉas al sia pozicio de du-ŝtata solvo pri la israela-palestina konflikto

Guterres diris en kunveno de la Komitato pri Plenumo de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, ke la UN plu klopodas subteni palestinanojn kaj israelanojn solvi la konflikton surbaze de rezolucioj de la UN, internacia leĝo kaj duflankaj interkonsentoj kaj realigi la vizion de du ŝtatoj - Israelo kaj Palestino kunekzistantaj en paco kaj sekureco ene de agnoskitaj landlimoj, surbaze de la linioj antaŭ 1967.

Li diris, ke dum multaj jaroj la pozicio de la UN pri la du-ŝtata solvo estis difinita de koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo, de kiuj estas limigita la Sekretariejo de la UN.

Guterres diris, ke solvi la israela-palestinan konflikton restas ŝlosilo al daŭripova paco en Mez-Oriento, ĉar ĝia influo superpaŝas Israelon kaj la okupatan palestinan teritorion, kaj daŭre radikaliĝas tra la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin