Hontindaj agoj de Usono malhelpas internacian kunlaboron pri prevento de epidemioj

(GMT+08:00) 2020-02-05 18:32:20     Redaktoro:Pluveta

Nun Ĉinio vetkuras kun tempo por kontraŭbatali la epidemion de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kaj la internacia komunumo daŭre liveras helpojn al Ĉinio. Sed Usono, la plej granda evoluinta lando kun progresinta sanprotekta sistemo, liveris al Ĉinio neniun esencan helpon ĝis nun. Ĝi la unua retiris membrojn de sia konsulejo en Wuhan kaj parton de membroj de sia ambasadorejo en Ĉinio kaj deklaris malpermesi la eniron de ĉinaj civitanoj, kreante kaj disvastigante panikon.

La usonaj rimedoj reflektas troan reagon de Usono al la epidemio en Ĉinio, agas kontraŭ la proponoj de la Monda Organizo pri Sano kaj malhelpas urĝe bezonatan internacian kunlaboron pri prevento de epidemioj.

Antaŭ nelonge la Monda Organizo pri Sano listigis pneŭmonion kaŭzitan de la nova koronaria viruso kiel publik-sanan krizon de internacia zorgo. Tio ne signifas malfidon al Ĉinio, sed celas mobilizi internaciajn resursojn por trakti la epidemion kaj liveri necesajn helpojn al landoj kun malforta medicina kapablo. Ĝenenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus laŭdis Ĉinion, dirante, ke la klopdoj faritaj de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio starigis novan modelon de kontraŭepidemia laboro por diveraj landoj. Tedros faris sep proponojn, kaj unu el ili estas, ke oni ne havas kialon adopti ne necesajn vojaĝajn kaj komercajn restriktojn.

Sed Usono kun kompleta sistemo de publika sano kaj progresinta medicina sistemo fojfoje adoptis troajn kontraŭrimedojn. Ĝi eĉ inkluzivis Ĉinion kaj landojn suferantajn de milito en saman kategorion kaj altigis averton pri risko de vizito al Ĉinio ĝis la plej alta nivelo malgraŭ la proponoj de la Monda Organizo pri Sano, dissemante panikon en la mondo. La usonaj agoj ludis negativan rolon al klopodoj por tutmonda kunlaboro pri prevento de epidemioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin