Novaĵoj (Februaro 6)

(GMT+08:00) 2020-02-06 16:54:06     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, 6a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi emfazis laŭleĝajn preventon kaj regadon de epidemio; centra dokumento 1 de Ĉinio prioritatigas malriĉec-redukton kaj plibonigon de kamparaj malfortaj ĉenoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis pli grandajn klopodojn de leĝdono, leĝplenumo, juĝado kaj leĝ-observo por plifortigi la kapablon efektivigi laŭleĝajn preventon kaj regadon de infektado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la deklaron, kiam li prezidis la trian kunvenon de la Komisiono pri Ĉiuflanka Laŭleĝa Regado de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi estas la estro de la komisiono.

En la kunveno estis adoptitaj dokumentoj inkluzive de la gvidlinioj de la komisiono pri praktikado de laŭleĝaj prevento kaj regado de infektado de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso.

Dum parolado en la kunveno, Xi diris, ke la prevento kaj regado de infektado estas en ŝlosila momento, kaj emfazis la plej grandan gravecon efektivigi la laboron laŭleĝe, science kaj orde. Li parolis pri la neceso plibonigi leĝdonon koncernan al prevento kaj regado de epidemio, plifortigi konstruadon de subtenaj institucioj kaj kompletigi punajn procedojn. Li diris, ke leĝoj kaj regularoj pri prevento kaj regado de epidemio kaj krizokaza reago devas esti rigore plenumataj; taksado de riskoj devas esti plibonigita kaj decidoj devas esti faritaj prudente kaj konforme al la leĝo. Li alvokis severan baton al kontraŭleĝaj agoj kaj krimoj, inkluzive de rezistado kontraŭ klopodoj por prevento kaj regado de epidemio, sturmo al medicinaj laborantoj, fabrikado kaj vendado de falsaj produktoj, dissemado de famoj, kiuj subfosas preventon kaj regadon de epidemio. Li akcentis, ke donacoj kaj ricevado de donacoj devas esti efektivigitaj laŭ la leĝo, kaj ĉiuj donacitaj mono kaj varoj devas esti uzataj por prevento kaj regado de epidemio en akurata maniero.

La demando de agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj restas la ĉefa prioritato de Ĉinio por la 17a sinsekva jaro, ĉar ĉi-jara "centra dokumento 1", publikigita merkrede, refoje emfazis redukton de malriĉeco kaj plibonigon de kamparaj malfortaj ĉenoj.

Kiel la unua politika deklaro publikigita ĉiujare de la centraj aŭtoritatoj de Ĉinio, la dokumento estas rigardata kiel indikilo de politikaj prioritatoj. Ĉi-jare ĝi urĝas klopodojn por du ĉefaj taskoj: gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj plifortigi malfortajn ĉenojn rilatajn al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj, ĉar la lando strebas por finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj flankoj ĉi-jare.

La dokumento diris, ke la lando klopodos por gajni la batalon kontraŭ malriĉeco, plibonigi infrastrukturon kaj publikajn servojn en kamparaj regionoj, certigi provizadon de gravaj agrikulturaj produktoj, akceli pliigon de enspezoj de kamparanoj, plifortigi bazan regadon en kamparaj regionoj kaj plibonigi kamparajn malfortajn ĉenojn. Ĝi rimarkigis, ke klopodoj devas esti faritaj por konservi sociajn harmonion kaj stabilecon en kamparaj regionoj kaj sentigi al kamparanoj pli da kontento, feliĉo kaj sekureco. Ĝi ankaŭ postulis klopodojn antaŭenigi altkvalitan agrikulturan disvolviĝon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la ĉina registaro kaj ĉina popolo nun klopodas batali kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kaj ke amikon montras malfeliĉo, kiam la kamboĝa popolo staras kune kun la ĉina popolo en ĉi tiu speciala momento. Li diris, ke kamboĝa ĉefministro esprimis fortan subtenon al Ĉinio en multaj okazoj kaj eĉ faris specialan vojaĝon al Ĉinio merkrede, kio reflektas nerompeblan amikecon kaj reciprokan fidon inter la du flankoj kaj montras la esencon konstrui komunumon kun komuna estonteco de la du landoj.

Hun Sen diris, ke kiam Ĉinio estas en malfacila tempo, la kamboĝa popolo firme staras kun la ĉina popolo por travivi kaj venki komunajn malfacilaĵojn, kaj la du landoj estas vere "firmaj amikoj".

Hun Sen diris, ke li decidis fari specialan viziton al Ĉinio kun la celo montri la subtenon de Kamboĝo al Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. La ĉefministro esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia zorgo al kamboĝaj civitanoj en Ĉinio, kaj diris, ke ĉi tiu vojaĝo plifortigos ilian fidon.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj ĵaŭde diris, ke ili ricevis raportojn pri 3 694 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova koronaria viruso kaj 73 novajn mortojn merkrede el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 70 estis en Hubei-provinco, 1 en Tianjin, 1 en Heilongjiang kaj 1 en Guizhou.

La komisiono diris, ke pliaj 5 328 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj merkrede, kaj ankaŭ tiutage, 640 pacientoj grave malsaniĝis, kaj 261 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. Ĝi aldonis, ke la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 28 018 ĝis la fino de merkredo, kaj entute 563 homoj mortis pro la malsano.

La komisiono diris ankaŭ, ke 3 859 pacientoj restis en severaj kondiĉoj, kaj 24 702 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso. Entute 1 153 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. Krome, 282 813 proksimaj kontaktantoj estis spuritaj, kaj inter ili 21 365 estis liberigitaj de medicina observado merkrede, kun 186 354 aliaj restantaj sub medicina observado.

Yao Fei, ministro-ranga konsilisto de la Ĉina Ambasadorejo en Hispanio, diris marde en gazetara konferenco, ke la vera malamiko estas ne la ĉina popolo, sed la nova koronaria viruso.

La konferenco estis okazigita por disvastigi mesaĝon de trankvilo pri la viruso, kiu ĝis nun mortigis 400 homojn post sia origino en la ĉina centra urbo Wuhan.Yao diris, ke timoj pri la epidemio kaŭzis kreskon de diskriminacio kontraŭ iuj homoj de ĉina deveno en Hispanio kaj aliaj lokoj en Eŭropo. Li diris, ke la malamiko estas la viruso, sed ne la ĉina popolo, kaj ke Ĉinio kaj ĝiaj civitanoj laboras senlace por bridi disvastiĝon de la epidemio, kiu infektis pli ol 20 000 homojn. Li diris ankaŭ, "Ni havas rezolutecon, fidon kaj kapablon gajni la batalon kontraŭ la viruso, kaj dankas Hispanion kaj aliajn landojn pro ilia grava, granda kaj valora subteno al Ĉinio, kio estas alte taksita de ni."

La urbo Wuhan lunde vespere komencis konstrui tri moveblajn kajut-hospitalojn en stadiono kaj du kongresejoj de la urbo por kuraci infektitojn je la nova koronaria viruso. La videa platformo Yangshipin de Ĉina Komunikila Grupo rekte elsendas procezon de la konstruado. Ĝis merkreda vespero pli ol 100 milionoj da retanoj rigardis la elsendon kaj partoprenis en diskuto pri la konstruado. Tiu fenomeno estis nomata "nuba kontrolado".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin