Fokusoj de la Semajno (Feb. 07)

(GMT+08:00) 2020-02-06 17:54:01     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Lastatempe la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por studi pluan laboron pri prevento kaj regado de epidemio de la nova koronaria viruso. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon, emfazante, ke la ŝlosilo estas zorge kaj firme efektivigi laboron. Tio estas la plej nova instrukcio de ĉina plej alta gvidanto pri prevento kaj regado de la epidemio kaj ankaŭ la gvidlinio pri ĉi-rilata laboro.

La plej grava estas efektivigo. Fokusiĝo al la efektivigo estas bona tradicio de la reganta partio de Ĉinio kaj ankaŭ grava garantio de la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio. Efektivigo de la disaranĝoj de la Centra Komitato de la KPĈ estas aparte grava meze de klopodoj por batalo kontraŭ la epidemio. La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ jam dufoje kunvenis en la pasintaj pli ol dek tagoj por fari gravajn decidojn kaj aranĝojn, kio plene montris, ke la partio ĉiam metas vivsekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon. Efektivigo de tiuj decidoj kaj disaranĝoj rekte rilatas al efiko de la prevento kaj regado de la epidemio.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres sabate alvokis tuj ĉesigi malamikaĵojn en nordokcidenta Sirio.

Deklaro publikigita de lia proparolanto diris, ke la ĝenerala sekretario estas profunde maltrakvila pri milita operaco en la regiono. Guterres emfazis, ke atakoj kontraŭ civiluloj kaj civila infrastrukturo, ekzemple sanprotektaj instalaĵoj, estas neakcepteblaj. La deklaro diris, ke militaj operacoj de ĉiuj partioj, inkluzive de agadoj kontraŭ kaj de difinitaj terorismaj grupoj, devas respekti la regulojn kaj devojn de internacia humanitara leĝo, inkluzive de protekto de civiluloj kaj civilaj objektoj.

Merkrede en gazetara konferenco, Mark Lowcock, estro pri humanitara laboro de la UN, diris al la Sekureca Konsilio, ke la batalo en Idlib estis pli intensa ol iu ajn, kiun oni vidis en la lasta jaro.

Prezidanto de la Eŭropa Parlamento David Sassoli diris lunde, ke la Eŭropa Parlamento forte subtenas la malfermon de aliĝa intertraktado de Albanio kun la Eŭropa Unio (EU).

En komuna gazetara konferenco kun ĉefministro Edi Rama, Sassoli, kiu faras du-tagan oficialan viziton al Albanio, diris al raportistoj, ke la membriĝa procezo devas esti rekomencita malgraŭ la malrapidiĝo en la fino de la lasta jaro.

Sassoli emfazis, "Ni komprenas la seniluziiĝon de albanaj civitanoj pro la 'ne-decido' de la membrolandoj de la EU, sed ni rimarkis, ke la albana socio ankoraŭ vidas esperon ĉe la EU. Estis malrapidiĝo en la fino de la lasta jaro, sed la membriĝa procezo. devas esti rekomencita. Ni estas konvinkitaj, ke tio estis nur prokrasto."

Sassoli deklaris, ke Albanio kaj Nord-Makedonio meritas malfermi intertraktadon kun la EU. Li aldonis, ke ambaŭ landoj akiris grandan progreson konforme al la atendoj de la EU.

Sassoli diris ankaŭ, ke la membriĝa procezo de Albanio estas vere grava kaj strategia kaj tiel necesa kiel la aliaj membriĝaj procezoj de okcident-balkanaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin