Novaĵoj (Februaro 7)

(GMT+08:00) 2020-02-07 16:56:40     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 7a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi telefone interparolis kun Trump pri eksplodo de nova koronaria viruso; Ĉinio petas entreprenojn rekomenci sian funkciadon orde. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump vendrede matene, urĝante la usonan flankon reagi racie al eksplodo de la nova koronaria viruso. Li emfazis, ke la ĉinaj klopodoj por la prevento kaj regado iom post iom donas pozitivajn rezultojn, kaj Ĉinio havas plenan memfidon kaj kapablon triumfi super la epidemio. Xi diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono taksos la epidemion trankvile, kaj adoptos kaj ĝustigos siajn respondajn rimedojn en racia maniero, kaj ke la du flankoj subtenos komunikadon, plifortigos kunordigon kaj laboros kune por bridi la epidemion. La du gvidantoj parolis ankaŭ pri la unuafaza ekonomia kaj komerca interkonsento, kiun iliaj landoj subskribis lastatempe, kaj konsentis antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud ĵaŭde telefone konversaciis pri klopodoj por batalo kontraŭ la epidemio kaŭzita de nova koronaria viruso.

Xi profunde dankis reĝon Salman kaj la saud-arabian flankon pro tio, ke ili plurfoje esprimis firman subtenon al Ĉinio en la grava momento, kiam Ĉinio batalas kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kio plene pruvis sincerecan amikecon kaj altan nivelon de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Xi aldonis, ke la ĉina flanko pretas kunlabori kun Saud-Arabio por subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo .

Xi diris, ke la tuta lando jam prenis agojn kaj fariĝis nacio de unuanimeco por trakti la epidemion de post la eksplodo. Ĉinio jam adoptis la plej ĝisfundajn kaj striktajn rimedojn por prevento kaj regado kaj komencis popolan militon kontraŭ la epidemio. Nun tiuj klopodoj donas pozitivajn fruktojn.

Estas rimarkinde, ke Ĉinio havas fortan mobilizan kapablon kaj riĉan sperton pri reago al eventoj pri publika sano. Ĉinio estas memfida kaj kapabla gajni la batalon kontraŭ la epidemio. Xi diris, ke la fortaj rimedoj de Ĉinio ne nur respondecas pri la sano de la ĉina popolo, sed ankaŭ faras grandan kontribuon al la publika sekureco de la mondo. Li esperas, ke aliaj landoj povos ekscii kaj sekvi la gvidan rekomendon pri vojaĝo kaj sano, publikigitan de la Monda Organizo pri Sano.

Xi diris ankaŭ, ke la ĉina flanko plue kunlaboros kun ĉiuj landoj, inkluzive de Saud-Arabio, por komuna traktado kontraŭ la epidemio kaj konservado de sekureco pri publika sano en la regiono kaj la tuta mondo, en spirito de malfermo kaj travidebleco.

Salman esprimis firman subtenon al la plua batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio kaj simpation al la amika popolo de Ĉinio. La saud-arabia flanko alte taksas rimedojn de la ĉina registaro kaj opinias, ke Ĉinio certe gajnos la batalon. Saud-Arabio alte taksas la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj firme staros kun Ĉinio sub ĉiu cirkonstanco. Dum la malfacila tempo de Ĉinio, Saud-Arabio ne ŝparos sian klopodon por doni subtenon kaj helpon al Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj vendrede diris, ke ili ricevis raportojn pri 3 143 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova koronaria viruso kaj 73 novaj mortoj ĵaŭde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 69 estis en Hubei-provinco, 1 en Jilin, 1 en Henan, 1 en Guangdong kaj 1 en Hainan. La komisiono diris, ke 4 833 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj ĵaŭde, kaj en la sama tago, 962 pacientoj serioze malsaniĝis, kaj 387 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

La komisiono diris, ke la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 31 161 ĝis la fino de ĵaŭdo, kaj entute 636 homoj mortis pro la malsano. Ĝi aldonis, ke 4 821 pacientoj restis en severaj kondiĉoj, kaj 26 359 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso. Entute 1 540 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

La komisiono diris ankaŭ, ke 314 028 proksimaj kontaktantoj estis spuritaj, kaj inter ili 26 762 estis liberigitaj de medicina observado ĵaŭde, kun 186 045 aliaj restantaj sub medicina observado.

Ĉinaj aŭtoritatoj ĵaŭde petis entreprenojn ekster la provinco Hubei rekomenci sian funkciadon orde dum la batalo kontraŭ la nova koronaria viruso.

Ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĵaŭde prezidis altnivelan kunvenon, kiu emfazis, ke ĉi tio donos pli bonan garantion por la laboro de prevento kaj regado de la viruso kaj helpos konservi normalan ekonomian kaj socian ordon,

La kunveno de la gvida grupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, estrata de Li, emfazis ankaŭ subteni komunajn antiepidemiajn klopodojn en Hubei, precipe en ĝia ĉefurbo Wuhan, kiu estis plej grave trafita de la epidemio.

Laŭ la kunveno, diversaj rimedoj devas esti adoptitaj por aldoni hospitalajn litojn kaj medicinajn personojn al Hubei.

Entreprenoj ekster Hubei estas instigitaj krei manierojn por malaltigi densecon de homoj sur laborlokoj aŭ permesi al la dungitoj labori alterne por plenplena produktado. La manko de maŝinoj, personoj aŭ mono devas esti traktita per kunordigo por meti la tutan industrian ĉenon en normalan funkciadon.

Multaj landoj kaj internaciaj organizoj liveris materialojn kaj aliajn specojn de subteno al Ĉinio por kontraŭbatali kaj regi epidemion de la nova koronaria viruso.

Ĝis la fino de ĵaŭdo, Ĉinio ricevis materialojn kaj alian helpon pri la batalo kontraŭ la epidemio el Belorusio, Pakistano, la Korea Demokratia Popola Respubliko, Sud-Koreio, Japanio, Tajlando, Malajzio, Indonezio, Maldivoj, Birmo, Germanio, Britio, Francio, Italio, Aŭstrio, Hungario, Kazaĥio, Latvio, Estonio, Turkio, Irano, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Egiptio, Ekvatora Gvineo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Trinidado kaj Tobago, kaj Ganao, kaj el la Infana Fondaĵo de la UN, kiuj esprimis sian komprenon kaj subtenon en realaj agoj.

Inter ili, neregistaraj grupoj en Usono donacis medicinan ekzamenan ekipaĵon, kaj iliaj ekvivalentoj el Sud-Koreio, Rusio kaj Malajzio multfoje liveris hazartajn kostumojn kaj okulvitrojn kaj medicinajn maskojn.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris ĵaude en gazetara konferenco en Ĝenevo, ke li dankas popolamasojn en la ĉina urbo Wuhan pro iliaj klopodoj en la batalo kontraŭ la nova koronaria viruso, dirante, ke ilia solidareco fine venkos la viruson. Responde al demando de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, Tedros diris, ke la popolo en Wuhan kaj eĉ en Hubei faris grandajn klopodojn, kaj la Monda Organizo pri Sano dankas ilin pro ilia kunlaboro; tio, kion ili faris, estas por protekti ne nur ilian landon, sed ankaŭ aliajn lokojn de la mondo. Li aldonis, ke li viztis Ĉinion kaj volis iri al Wuhan, kaj nun li promesas al la popolo en Wuhan, ke li vizitos ilin, kaj atendas fruan alvenon de la tago.

Tedros anoncis en la gazetara konferenco, ke la Monda Organizo pri Sano okzigos kunvenon de tutmondaj specialistoj en la 11a kaj 12a de februaro en Ĝenevo por kunordigi internaciajn fortojn de scienca esploro, difini gravajn punktojn de antivirusa esploro kaj frue trovi planojn pri diagnozo kaj kuracado kaj efikan vakcinon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin