Ĝis la fino de ĵaŭdo, Ĉinio ricevis materialojn kaj alian helpon pri la batalo kontraŭ la epidemio el Belorusio, Pakistano, la Korea Demokratia Popola Respubliko, Sud-Koreio, Japanio, Tajlando, Malajzio, Indonezio, Maldivoj, Birmo, Germanio, Britio, Francio, Italio, Aŭstrio, Hungario, Kazaĥio, Latvio, Estonio, Turkio, Irano, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Egiptio, Ekvatora Gvineo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Trinidado kaj Tobago, kaj Ganao, kaj el la Infana Fondaĵo de la UN, kiuj esprimis sian komprenon kaj subtenon en realaj agoj.
Inter ili, neregistaraj grupoj en Usono donacis medicinan ekzamenan ekipaĵon, kaj iliaj ekvivalentoj el Sud-Koreio, Rusio kaj Malajzio multfoje liveris hazmatajn kostumojn kaj okulvitrojn kaj medicinajn maskojn.