Ĉinio petas entreprenojn rekomenci funkciadon orde

(GMT+08:00) 2020-02-07 12:16:31     Redaktoro:Xiao

Ĉinaj aŭtoritatoj ĵaŭde petis entreprenojn ekster la provinco Hubei rekomenci sian funkciadon orde dum la batalo kontraŭ la nova koronaria viruso.

Ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĵaŭde prezidis altnivelan kunvenon, kiu emfazis, ke ĉi tio donos pli bonan garantion por la laboro de prevento kaj regado de la viruso kaj helpos konservi normalan ekonomian kaj socian ordon,

La kunveno de la gvida grupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, estrata de Li, emfazis ankaŭ subteni komunajn antiepidemiajn klopodojn en Hubei, precipe en ĝia ĉefurbo Wuhan, kiu estis plej grave trafita de la epidemio..

Laŭ la kunveno, diversaj rimedoj devas esti adoptitaj por aldoni hospitalajn litojn kaj medicinajn personojn al Hubei.

Entreprenoj ekster Hubei estas instigitaj krei manierojn por malatigi densecon de homoj sur laborlokoj aŭ permesi al la dungitoj labori alterne por plenplena produktado. La manko de maŝinoj, personoj aŭ mono devas esti traktita per kunordigo por meti la tutan industrian ĉenon en normalan funkciadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin