Laŭ la reĝimo de Pekino pri kuracado de sarso en 2003, Wuhan konstruis du provizorajn hospitalojn: Leishenshan kaj Huoshenshan, kiuj povas disponigi 1 600 litojn kaj 1 000 litojn respektive.
La unua grupo da pacientoj estis transigitaj al la hospitalo Huoshenshan en la 4a de februaro post 10-taga konstruado.
Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj diris sabate, ke ili vendrede ricevis raportojn pri 3 399 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la nova koronaria viruso kaj 86 mortoj.