Sun, kiu kondukas grupon de la centra registaro por gvidi regadon de la epidemio en la provinco Hubei, diris, ke trafa kuracado devas esti farita laŭ la severeco de kondiĉoj de pacientoj. Ŝi ankaŭ substrekis la distribuadon de protektaj materialoj al medicinaj laborantoj por certigi la sekurecon de la frontliniaj batalantoj.
Dum sabata inspektado de Wuhan, la grupo vizitis la hospitalon Leishenshan, provizora hospitalo uzata por severaj kaj krizaj pacientoj, kaj du profesiajn lernejojn, kiuj estas transformitaj en kvarantenajn lokojn.
Sub la gvidado de la grupo, pli ol 11 000 medicinaj laborantoj el la tuta lando aliĝis al la batalo kontraŭ la viruso en Wuhan; tri difinitaj hospitaloj estis renovigitaj por akcepti pacientojn en severa stato, kaj publikaj instalaĵoj estis transformitaj en tri provizorajn hospitalojn por pacientoj kun mildaj simptomoj. .