Novaĵoj (Februaro 10)

(GMT+08:00) 2020-02-10 16:53:35     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 10a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto sendis gratulon al 33a pintkunveno de la Afrika Unio; ĉina kaj germana ĉefministroj telefone konversaciis pri nova krona viruso. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis mesaĝon al la 33a Pintkunveno de la Afrika Unio en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo, esprimante gratulon al la afrikaj landoj kaj la popoloj.

Xi asertis, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko estas en la plej bona periodo. La Pekina Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Forumo pri Kunlaboro gvidas levadon de nova tajdo de la amikeco inter la du flankoj kaj ĝiaj atingoj aldonas novan energion al praktika kunlaboro en diversaj kampoj. Fronte al la internacia situacio kun granda ŝanĝiĝo senprecedenca dum cent jaroj, la du flankoj konstruos pli striktan komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj Afriko, kio konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj. La ĉina flanko persistos plu en la politika ideo de sincereco, realaj rezultoj, amikeco kaj bonintenco kaj ĝusta koncepto pri justo kaj profito, amplekse efektivigos rezultojn de la pekina pintkunveno, pli rapide antaŭenigos komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kontribuos pli multe al disvolvado kaj prospero de Afriko, kaj pli bone profitigos la popolojn de Ĉinio kaj Afriko.

La Plenuma Konsilio de la Afrika Unio publikigis bultenon post malfermo de sia 36a kunveno vendrede, kiu subtenas la klopodon de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio de la nova krona viruso, kaj kredas kapablon de Ĉinio en respondo al defio de la epidemio.

La bulteno diris, ke surbaze de la spirito de forta strategia kunlabora partnereco inter membraj landoj de la AU kaj la Ĉina Popola Respubliko kaj de la komuna konscio de ĉiuj flankoj pri fratecaj rilatoj kaj kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio, en la ekzamena tempo de la 36a kunveno de la Plenuma Konsilio de la AU, ministroj pri eksterlandaj aferoj el ĉiuj membrolandoj unuanime esprimis subtenon al la klopodoj de Ĉinio kaj la ĉina popolo por bridado de disvastigo de la epidemio kaj respondo al sekvaj demandoj post epidemio kaj socia influo.

La ministroj havas plenan fidon pri kapablo de la ĉina registaro en respondo al defio alportita de la epidemio. Ili opinias, ke Ĉinio prenis necesajn rimedojn laŭ internaciaj normoj kaj proceduroj kaj respondis zorgojn de ĉiuj landoj kaj koncernaj internaciaj organizoj, precipe la Monda Organizo pri Sano kaj la Afrika Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj. Ili kredas, ke por komunaj interesoj, la ĉina registaro klopodos kun ĉiuj landoj por respondi defiojn de humanismo, socio kaj ekonomio, alportitajn de la nova krona viruso.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe vespere faris telefonan konversacion kun sia germana pararelulo Angela Merkel pri ĉinaj rimedoj por prevento kaj regado de la nova krona viruso.

Li montris, ke la ĉina registaro nun laŭleĝe faras sciencan, efikan kaj ordan preventon kaj regadon de la epidemio, klopodas por kuraci pacientojn, kaj certigas provizadon de ŝlosilaj medicinaj materialoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj. La ĉina registaro ĉiam donas plej altan prioritaton al sekureco kaj sano de la popolo. La laboro de prevento kaj regado estas malferma, travidebla kaj alte respondeca. Nun la registaro dividas informon kun la ĉina popolo kaj la internacia komunumo en oportuna maniero.

Li esperis, ke la internacia komunumo, inkluzive de Germanio, restos racia, subtenos klopodojn de Ĉinio en prevento kaj regado, konservos normalajn duflankajn interŝanĝojn, kaj fortigos internacian kunlaboron pri sekureco de publika sano. Li aldonis, ke la germana flanko povos liveri necesajn oportunojn por ke la ĉina flanko povu aĉeti kuracaĵojn el Germanio tra komerca kanalo.

Merkel diris, ke Germanio alte atentas la disvolviĝon de la epidemio. Decidaj rimedoj de la ĉina registaro estis forte subtenataj de la ĉina popolo. Estas rimarkinde, ke Germanio prenis prudentan sintenon pri batalo kontraŭ la epidemio kaj antaŭenigis kunordigon en la Eŭropa Unio. La germana flanko neniam prenis iun ajn rimedon de supra limigo. Ŝi dankis la ĉinan flankon pro ĝia subteno kaj helpo al la germanaj civitanoj en Ĉinio. Germanio fortigos kunlaboron kun Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio, plu liveros medicinan helpon al Ĉinio kaj faros ĉion eblan por helpi al Ĉinio gajni la batalon kontraŭ la epidemio. Ŝi ankaŭ esprimis siajn respekton kaj benon al la medicinaj laborantoj de Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe emfazis la rolon de scienca esploro por gajni la batalon kontraŭ la nova krona viruso.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la gvida grupo de la Centra Komitato pri prevento kaj regado de la epidemio, faris la rimarkojn dum inspektado en la Instituto de Patologia Biologio de la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj.

Post aŭskulto de raportoj pri nova progreso de la esploro pri prevento kaj regado de la epidemio, Li esprimis agnoskon al la sindediĉo kaj diligenta laboro de la esploristoj. Li rimarkigis, ke necesas tutlanda agado kaj scienca subteno por kontraŭbatali la viruson. Li vokis mobilizi la plej bonajn scienc-esplorajn resursojn por trakti la plej urĝajn defiojn en prevento kaj regado de la epidemio.

Li petis esploristojn komunikiĝi kun la publiko pri siaj aŭtoritataj scioj, ekzemple pri transmisio de la viruso kaj aliaj demandoj de publika zorgo por faciligi sciencan preventon kaj regadon. Li emfazis la gravan rolon de efikaj drogoj en kuracado de pacientoj kaj redukto de mortokvanto. Li urĝis esploristojn vetkuri kun tempo por kunigi saĝecon kaj studi kuracadon de resanigitaj kazoj en ĉiuflanka esploro pri efikaj drogoj. Li ankaŭ emfazis respekti sciencon kaj sciencajn regulojn en esploro pri drogoj kaj vakcinoj por certigi sekurecon kaj efikecon.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj lunde diris, ke ili ricevis raportojn pri 3 062 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova krona viruso kaj 97 novaj mortoj dimanĉe el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 91 estis en Hubei-provinco, du en Anhui, kaj unu en Heilongjiang, Jianxi, Hainan kaj Gansu respektive.

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke entute 3 281 pacientoj infektitaj per la nova krona viruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de dimanĉo. Tiutage 632 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, inkluzive de 356 en Hubei-provinco.

Ĝis la fino de dimanĉo, entute 908 homoj mortis pro la malsano kaj 40 171 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la viruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin