Ĉinaj entreprenoj estas memfidaj venki defion kaj disvolviĝi plu

(GMT+08:00) 2020-02-10 18:53:19     Redaktoro:Ĝoja

Ĉinaj entreprenoj nun rekomencas sian normalan funkciadon dum la batalo kontraŭ epidemio de la nova kron-viruso. Mekanismo de la Ŝtata Konsilio pri komunaj prevento kaj regado de la epidemio publikigis avizon lastatempe, emfazante sciencajn preventon kaj regadon de la epidemio kaj ordan rekomencon de produktado de entreprenoj, kio celas efektivigi decidojn de la lastatempa kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ankaŭ kontentigi objektivan postulon de la ekonomia disvolvado. Fronte al la epidemio, ĉinaj entreprenoj klopodas serĉi novajn punktojn kaj malfermi novan spacon por ekonomia kresko per la subteno de multaj faktoroj malgraŭ malfaciloj.

Oni povas rimarki, ke ĉinaj entreprenoj rekomencas produktadon, montrante grandan memriparan kapablon. Samtempe la ĉina registaro uzas sian sufiĉan spacon de makropolitika reguligo por plenforte subteni entreprenojn. La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ emfazis, ke klopodoj devas esti faritaj surbaze de la prevento kaj regado de la epidemio por plenforte subteni kaj organizi la rekomencon de produktado de diversaj entreprenoj, kaj faris dispozicion pri ĉi-rilata laboro. Tial la centra registaro kaj lokaj registaroj adoptis serion da politikoj kaj rimedoj por helpi entreprenojn.

Registaroj de Pekino, Ŝanhajo, Zhejiang kaj Jiangsu adoptis trafajn politikojn laŭ siaj kondiĉoj kaj lanĉis serion da rimedoj por helpi entreprenojn, ekzemple redukto de lupago de laborejoj kaj prokrasto de impostpago. Ampleksaj politikoj kaj rimedoj lanĉitaj de Ŝanhajo en la 8a de februaro, povas redukti la koston de pli ol 30 miliardoj da juanoj por lokaj entreprenoj.

Restas la maro de la ĉina ekonomio. Per sia memripara kapablo kaj pro la forta subteno de la registaro kaj firma apogo de la ekonomia fundamento, ĉinaj entreprenoj certe povas venki la nunan malfacilon, realigi novan disvolviĝon kaj plu injekti impulson por la ekonomia kresko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin