Novaĵoj (Februaro 11)

(GMT+08:00) 2020-02-11 18:21:24     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi promesis gajni popolan militon kontraŭ nova kronviruso; Proparolanto: Ĉinio prenis rimedojn en batalo kontraŭ epidemio por tuta mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde emfazis rezolute gajni la popolan militon kontraŭ pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso.

Surhavanta maskon, Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis loĝkomunumon, hospitalon kaj distriktan centron pri regado kaj prevento de malsanoj en Pekino.

La inspektado okazis, kiam multaj homoj ekster la epidemia centro de la provinco Hubei rekomencis laboron post pliigitaj ferioj. Xi diris, ke la situacio nun restas tre serioza, tamen li estas memfida pri tio, ke Ĉinio certe akiros plenan venkon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Li unue iris al la komunumo Anhuali en la distrikto Chaoyang por informiĝi pri prevento kaj regado de la epidemio je la baza nivelo kaj emfazis la rolon de la komunumo en efika bridado de disvastiĝo de la epidemio.

En pekina Ditan-hospitalo, difinita institucio por traktado de pneŭmonio kaŭzita de nova kronviruso, Xi kontrolis la kuracadon de enhospitaligitaj pacientoj en la monitorada centro kaj parolis kun medicinaj laborantoj per videokonekto.

Xi alvokis la medicinan personaron plibonigi planon de diagnozo kaj kuracado, savi pacientojn je ĉia kosto, kaj atentigis ilin bone protekti sin mem.

En la hospitalo, Xi parolis al frontliniaj medicinaj laborantoj en tri hospitaloj en Wuhan, kiuj akceptas infektitajn pacientojn per telemedicina sistemo, instigante ilin firme daŭrigi la batalon por defendi la ĉefurbon de Hubei-provinco.

Xi esprimis profundajn kondolencojn pro tiuj, kiuj mortis pro pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso kaj simpation al iliaj familioj kaj emfazis, ke la tuta Partio, armitaj trupoj kaj la popolo de ĉiuj etnaj grupoj en Ĉinio devas stari kune kun homoj de Hubei kaj Wuhan.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj marde diris, ke ili ricevis raportojn pri 2 478 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 108 novaj mortoj lunde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 103 estis en Hubei-provinco, unu en Pekino, Tianjin, Heilongjiang, Anhui kaj Henan respektive. La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 42 638 ĝis la fino de lundo, kaj 1 016 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 7 333 pacientoj restis en severa kondiĉo, kaj 21 675 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj entute 3 999 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang lunde diris, ke la nova kronviruso estas defio al ĉiuj homoj, kaj la internacia komunumo devas kune trakti ĝin. Per fortaj rimedoj, Ĉinio agas ne nur por sia propra popolo, sed ankaŭ por homoj en la tuta mondo.

Geng diris en interreta gazetara konferenco, "En ĉi tiu batalo kontraŭ nevidebla malamiko, ni laboras tagnokte por akceli la tutmondan pretecon, batalante sur la frontlinioj por bridi la viruson kaj starigante novan normon por reago al epidemio. Kiel ni diras, ampleksaj rimedoj prenitaj de Ĉinio daŭras kun kreskantaj efikoj. La nombro de resanigitaj pacientoj multe superis tiun de la mortaj kazoj, kaj la pliiĝo de suspektataj kazoj malrapidiĝis

Li diris, ke kun la ganda forto de la sistemo de Ĉinio, la firma konvinko de la tuta nacio, pasinta sperto pri traktado de la infekta malsano Sarso, kaj la kompreno kaj subteno de la internacia komunumo, Ĉinio havas la fidon kaj kapablon gajni la batalon kontraŭ la epidemio kaj kune konservi regionan kaj mondan publik-sanan sekurecon kun la internacia komunumo.

Wang Ruihe, estro de la Ekonomia Sekcio de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), diris lunde, ke la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj jam komencis la laboron pri amendo de la Leĝo pri Protetko de Sovaĝaj Bestoj, kaj planas aldoni la amendon al sia ĉi-jara plano pri leĝdono kaj akceli procezon de la amendo. Li diris ankaŭ, ke la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj diskutas pri tio, ke la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso faros decidon pri koncerna leĝo.

 Inter la ekzistantaj ĉinaj leĝoj rekte rilataj al sovaĝaj bestoj, la plej ĉefa estas la Leĝo pri Protekto de Sovaĝaj Bestoj. La leĝo sisteme amendita en 2016 starigis serion da sciencaj sistemoj rilate al elstaraj demandoj pri tromanĝado de sovaĝaj bestoj, tamen restas iuj demandoj. Wang rimarkigis, ke koncernaj departementoj ne atribuis sufiĉan gravecon al rilataj kontrolado kaj leĝplenumo nek donis firman baton al kontraŭleĝa komerco pri sovaĝaj bestoj; en iuj regionoj restas grandaj bazaroj de sovaĝaj bestoj, kiuj estas latentaj danĝeroj por la publika sano 

Ĉina Nobel-premiito Tu Youyou lunde esprimis sian dankon al medicinaj laborantoj tra la mondo, precipe al tiuj batalantaj ĉe la frontlinioj kontraŭ la nova kronviruso en Ĉinio.

Tu diris, ke la homaro neniam ĉesis kontraŭbatali infektajn malsanojn en la pasinteco, kaj kiam malsano furiozas, neniu povas trakti ĝin unuope aŭ stari fore.

Tu rimarkigis, ke Ĉinio prenas grandskalajn kaj fortajn rimedojn en la batalo kontraŭ la epidemio, kio montras ĝiajn kuraĝon kaj devontigon.

Ŝi alvokis sciencajn esploristojn kaj medicinistojn tra la mondo sin dediĉi al prevento kaj kuracado de la malsano per malferma sinteno kaj spirito de kunlaboro.

La ŝtata novaĵ-agentejo Anadolu lunde raportis, ke turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke Turkio neniam permesas al la usona tiel nomata "Traktato de la Jarcento" minaci pacon en la regiono.

Erdogan faris la rimarkojn en skriba mesaĝo, kiun li sendis al la Tria Konferenco de la Interparlamenta Jerusalema Platformo en Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio.

La turka gvidanto diris, ke la interkonsento, kiu deklaris Jerusalemon la ĉefurbon de Israelo, estas nenio alia ol "revo", kiu minacas pacon en la regiono, kaj Turkio ne permesos realigi ĉi tiun revon.

Li diris, "Ni ne agnoskas ĉi tiun planon, kiu signifas aneksadon de palestinaj teroj, detruas Palestinon kaj komplete okupas Jerusalemon. Ni neniam akceptas ĉi tiun intencon, kiu akceptas duŝtatan solvon surface, sed signifas leĝigon de la israela okupado sub la mandato de la usona registaro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin