Zhang Jun: pozitive efikas ĉinaj rimedoj kontraŭ nova kronvirusa pneŭmonio

(GMT+08:00) 2020-02-13 18:19:09     Redaktoro:Ĝoja

Merkrede laŭ la loka tempo en la 58-a sesio de la Komisiono pri Socia Disvolvado en Nov-Jorko, Zhang Jun, ĉina konstanta delegito al UN, ĉiuflanke konigis ĉinajn rimedojn kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio. Li diris, ke pozitive efikas la rimedoj, Ĉinio havas fidon, kapablon kaj certecon venki la epidemion kaj plenumi la planitajn celojn de disvolvo socia kaj ekonomia.

Zhang Jun diris, ke antaŭ la epidemio ĉinoj ĉiam havas la firman volon venki ĉiujn malfacilojn. La ĉina registaro rigardas la batalon kontraŭ la epidemio kiel plej gravan kaj plej urĝan taskon. Sub gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping Ĉinio mobilizas ĉiujn fortojn, alprenas plej striktajn kaj ĉiuflankajn rimedojn por prevento kaj kontrolo, kio montras la avantaĝon kaj potencon de la sistemo, nome koncentri fortojn fari grandan aferon. Nun la rimedoj pozitive efikas kaj ĉinoj havas fidon, kapablon kaj certecon venki la epidemion kaj fini planajn celojn de disvolvo socia kaj ekonomia.

Zhang diris ankaŭ, ke alfrontante la epidemion la ĉina registaro ĉiam metas sekurecon de vivo de popolamasoj kaj sanon de popolamasoj sur la unuan lokon. Oni decideme agis kaj en 10 tagoj finkonstruis du hospitalojn en la urbo Wuhan, kiu plej serioze suferas la epidemion, transpostenigis 20 mil kuracistojn kaj flegistojn, ankaŭ kuracajn varojn al Wuhan kaj organizis fakulojn fari esplorojn pri medicinoj. La ĉina registaro ĉiam tenas la sintenon publikan, travideblan kaj alte respondecan, kaj en la unua tempo raportis pri la epidemio, dividis ordon de la virusa geno kun ĉinaj Honkongo, Tajvano, Makao, al la Monda Organizo pri Sano kaj al koncernaj landoj, kaj tenas intimajn komunikojn kun aliaj landoj por diskuti pri kontraŭrimedoj.

Post la eksplodo de la epidemio multaj landoj kaj internaciaj organizoj donis trezorajn helpojn al Ĉinio, diversrondaj amikoj donis subtenon en diversaj manieroj, ankaŭ ĝenerala sekretaio de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN Bande kaj gvidantoj de multaj landoj diris, ke ili firme staras ĉe Ĉinio kaj plenas je fido pri la ĉina venko kontraŭ la epidemio. Pro tio Ĉinio esprimas elkoran dankon al la internacia komunumo.

Zhang alvokis, ke trakti globajn aferojn pri publika sano estas la komuna defio antaŭ diversaj landoj, la internacia komunumo devas teni firman unuecon, apogi unu la alian, fortigi komunikon, dividi spertojn kaj teknikojn kaj kune kun la ĉina popolo trakti la defion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin