Novaĵoj (Februaro 13)

(GMT+08:00) 2020-02-13 16:48:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi prezidis kunvenon de gvidantaro pri regado de epidemio; 2 600 pliaj armeaj kuracistoj senditaj al Wuhan. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede okazigis kunvenon pri prevento kaj regado de la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Xi diris, ke la epidemia situacio montris pozitivajn ŝanĝiĝojn pro komuna diligenta laboro, kaj ke laboro pri la prevento kaj regado atingis rimarkindajn rezultojn. Li akcentis, ke la rezulto estas progreso malfacile akirita de ĉiuj flankoj.

Li rimarkigis, ke prevento kaj regado de la epidemio eniris ŝlosilan stadion, kiu postulas striktajn klopodojn, kaj substrekis fokusiĝon al prioritatoj sen malstreĉo kaj fortigon de la prevento kaj regado en kampoj, kie la epidemia situacio estas precipe serioza aŭ en pli granda risko.

Xi postulis, ke diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj rezolute klopodu por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio, kaj urĝis ilin strebi por atingi ĉi-jarajn celojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj plenumi ĉi-rilatajn taskojn.

Aprobite de prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping, 2 600 pliaj medicinaj personoj de la armeo estos senditaj al kuracado de pacientoj en du hospitaloj en Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco kaj la centro de eksplodo de la nova kronviruso.

Ili sekvos la funkciadan reĝimon de la hospitalo Huoshenshan kaj estos komisiitaj kuraci konfirmitajn pacientojn infektitajn per la nova kronviruso (COVID-19) en la hospitalo Taikang Tongji kaj filio de la Vrina kaj Infana Sanzorga Hospitalo de Hubei.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke profesia konsilo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) devas esti respektata kaj troaj reagoj nur malbonigos aferojn.

Li faris la rimarkojn, kiam li laŭdis la lastatempan komenton de la kanada ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu subtenas la klopodojn de Ĉinio en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio. Ankaŭ la kanada ministro pri sano diris, ke la lando ne efektivigos vojaĝajn restriktojn al ĉinaj civitanoj.

Geng diris, "Ni kore dankas Kanadon pro ĝia subteno kaj helpo al la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio. La deklaro de kanada ministro pri sano reflektas sciencan kaj racian juĝon. Mi volas ripeti, ke ĉiuj landoj bezonas respekti la profesian konsilon de la Monda Organizo pri Sano. Troaj reagoj nur malbonigos la aferojn."

Lokaj prisanaj aŭtoritatoj diris ĵaŭde, ke la ĉina provinco Hubei, centro de eksplodo de la nova kronviruso (COVID-19), raportis 14 840 novajn konfirmitajn kazojn merkrede.

La Provinca Komisiono pri Sano de Hubei diris, ke la cifero inkluzivas 13 332 kazojn klinike diagnozitajn, kiuj estis rigardataj kiel konfirmitaj kazoj ekde ĵaŭdo. La komisiono diris, ke la reĝustigo de la kalkulado estis farita por doni al tiuj, kiuj estis klinike diagnozitaj, la ĝustatempan norman kuracadon de konfirmitaj kazoj.

La provinco grave trafita de la epidemio raportis entute 48 206 konfirmitajn kazojn ĝis nun.

Ĉina sendito merkrede alvokis seriozan efektivigon de la rezulto de la lastmonata Berlina Konferenco pri Libio, post kiam la Sekureca Konsilio de la UN aprobis ĝin.

La Sekureca Konsilio adoptis Rezolucion 2510 per 14 favoraj voĉoj por aprobi la berlinan rezulton. Rusio estis la unika membro, kiu ne voĉdonis por la rezolucio. Ĝi sin detenis.

Wu Haitao, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris post la voĉdono, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj en Libio, koncernaj regionaj landoj, kaj ankaŭ la internacia komunumo, kunlaboros por serioza efektivigo de la berlina rezulto.

Wu diris, ke en ĉi tiu procezo, la Sekretariejo de la UN devas ellabori agadplanon, kiu plene reflektas la gvidadon kaj posedantecon de libianoj, konsideri la zorgojn de ĉiuj partioj, kaj utiligi la pozitivan rolon de koncernataj landoj. Li diris, ke Ĉinio subtenas la Afrikan Union kaj la Ligon de Arabaj Ŝtatoj alporti sian unikan influon al la politika solvado de la libia demando kaj kunlabori en sinergio kun la UN.

Laŭ freŝa gvidlinio, Ĉinio plifortigos subtenon de financada garantio al virus-rilataj entreprenoj kaj epidemi-trafitaj malgrandaj kaj miniaturaj entreprenoj.

La gvidlinio de ŝtata financad-garantia fonduso publikigis rimedojn por plibonigi servojn de financada garantio por ŝlosilaj entreprenoj en prevento kaj regado kaj regionoj severe trafitaj de la nova kronviruso.

Konkrete, la fonduso liveros re-garantiajn servojn por prunt-garantiaj programoj de kompanioj koncernaj al prevento kaj regado de epidemio, kaj duonigos re-garantiajn kotizojn por prunt-garantiaj programoj de entreprenoj grave trafitaj de la epidemio en Hubei.

Diversnivelaj registaraj garantiaj institucioj devas certigi glatan transiron kaj akceli pruntdonon. Samtempe la fonduso estis urĝita rapidigi la ekzamenadon de kompensaj programoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin