Ĵaŭde okazis la urĝa kunveno. En la kunveno oni konsentis fortigi preparon kaj alpreni kunajn agojn por preventi plivastiĝon de la epidemio en Eŭropo. Stella Kyriakides, membro de la Komitato de EU respondeca pri higieno kaj manĝaĵa sekureco, diris, ke laŭ la nuna situacio ne necesas malpermesi ĉinojn eniri en la Ŝengenan Spacon, kaj oni devas teni pozitivan sintenon pri kontraŭrimedoj de membrolandoj de EU kaj de Ĉinio. Demandite pri tio, Geng Shuang diris, ke estas senlandlima prevento kontraŭ la epidemio. Alfrontante la espidemion la internacia komunumo devas fortigi kunaranĝon kaj kunlaboron por pozitive reagi.