Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj dimanĉe diris, ke ili ricevis raportojn pri 2 011 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 142 novaj mortoj sabate de el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.
La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 139 estis en Hubei-provinco, du en Sichuan, kaj unu en Hunan.
La komisiono anoncis tiutage, ke entute 9 476 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de vendredo.
La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke ĵaude 1 323 homoj iris el hospitalo post resaniĝo. Ĝis la fino de sabato, entute 1 666 homoj mortis pro la malsano kaj 68 586 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la nova kronviruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado en Ĉinio.