Wang diris, ke laŭ la situacio de novaj konfirmitaj kazoj li povas vidi, ke la nombro de febraj pacientoj malkreskas, kaj la tendencoj de iuj ŝlosilaj indikiloj falas iom post iom kaj konstante, sen signoj de resalto.
La Hospitalo Leishenshan estas konstruita por kontraŭbatali la novan kronviruson en Wuhan kun la kapacito de 1 500 litoj por pacientoj, kiuj suferas la malsanon. De post kiam ĝi malfermis sian pordon la 8an de februaro, ĝi enhospitaligis proksimume 500 pacientojn.
Wang diris, ke preskaŭ 1 700 kuracistoj el pli ol 200 hospitaloj tra Ĉinio aliĝis al la loka teamo, kaj la totala nombro de medicinaj laborantoj eventuale kreskis ĝis 2 500 por mildigi mankon de personaro. Kiam oni demandis, kiajn malfacilaĵojn alfrontas la hospitalo, Wang diris, ke la plej granda malfacilo estas la manko de integra ne-medicina loĝistika subteno. Li aldonis, "Nia medicina personaro en ĉi tiu nova hospitalo konsistas el volontuloj el diversaj hospitaloj de malsamaj urboj. Kvankam ni havas loĝistikan subtenan sistemon, al ni ankoraŭ grave mankas laborantoj en ĉi tiu kampo."