La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke inter la mortintoj, 93 estis en Hubei-provinco, tri en Henan, kaj unu en Hebei kaj en Hunan respektive.
La komisiono diris, ke entute 12 552 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de lundo. Lunde 1 701 homoj iris el hospitalo post resaniĝo. Ĝis la fino de lundo, entute 1 868 homoj mortis pro la malsano kaj 72 436 konfirmitaj kazoj estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.