Rekomencitaj ĉinaj fabrikoj stabiligos tutmondan industrian ĉenon

(GMT+08:00) 2020-02-18 21:39:08     Redaktoro:Xiong

Komence de februaro, kaŭze de la epidemio de la nova kronvirusa pneŭmonio, estis portempe ĉesigita la provizado de manŝinpartoj. Sudkorea veturila kompanio Hyundai devigite malfunkciigis la produktliniojn. La 17an ĉimonate, pro la ekproduktado de maŝinpartaj entreprenoj, subtenate de la registaroj de la du landoj, la kompanio Hyundai decidis restarigi plejparton da produktlinioj.

La du novaĵoj enkorpigas gravan pozicion de Ĉinio en la tutmonda industrio. Dank' al la efika regado kontraŭ la epidemio, ĉinaj entreprenoj rekomencitaj ne nur profitigos sin, sed ankaŭ tenos stabilan funkcion de tutmonda industria ĉeno kaj protektos komunajn interesojn de la mondo.

Ekde la 10a ĉimonate, ĉinaj entreprenoj enorde restarigis produktadon danke al la bona preventado kaj regado de la epidemio. Nun escepte de la Hubei-provinco, entreprenoj de aliaj 30 provincoj kaj municipoj de la ĉeftero restarigis produktadon. La ĉina registaro havas klaran sintenon pri tio: plifortigi preventadon kaj regadon en la regionoj kun serioza aŭ granda risko kaj protekti la ekonomian kaj socian ordon en negrave epidemiaj regionoj.

Faktoj kaj donitaĵoj montras, ke kiel unua lando kun ĉiuj specoj de industrio en la mondo, Ĉinio havas evidentan superecon, precipe en altsciencteknikaj maŝinpartoj, tekstilaĵoj kaj vestoj.

Lastatempe respondeculo de la Grupo Midea diris intervjuate, ke Shunde havas pli ol 3 000 entreprenojn de produktado, kaj se oni refunkciigos la maŝinojn en la delto de Zhujiang-rivero, la tutmonda industriĉeno stabiliĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin