Xi gratulas novan kroatan prezidenton Zoran Milanovic

(GMT+08:00) 2020-02-19 13:47:34     Redaktoro:Li

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Zoran Milanovic pro lia enoficiĝo kiel nova prezidento de Kroatio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Kroatio kaj Ĉinio ĝuas fortan politikan reciprokan konfidon, fruktodonajn rezultojn en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj pozitivan kunlaboron en la kadro de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Li rimarkigis, ke Kroatio, la deĵoranta prezidanto de la Eŭropa Unio (EU), estas bona amiko de Ĉinio en la unio, kaj li donas grandan gravecon al la disvolvado de la ĉina-kroataj rilatoj. Li diris, ke li volas labori kun Milanovic por profundigi la duflankan amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron kaj fari novajn kontribuojn al la kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin