Fokusoj de la Semajno (Feb. 21)

(GMT+08:00) 2020-02-21 11:26:41     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang diris merkrede en interreta gazetara konferenco, ke la gazetaraj kartoj de tri ĵurnalistoj de la usona ĵurnalo Wall Street Journal, kiuj konstante laboras en Pekino, estos nuligitaj de merkredo. Li aldonis, ke la ĉina popolo ne bonvenigas amaskomunikilojn, kiuj uzas rase diskriminaciajn vortojn kaj malice kalumnias kaj atakas Ĉinion.

Geng diris, ke la 3an de februaro, la ĵurnalo Wall Street Journal publikigis artikolon titolitan "Ĉu Ĉinio estas la Vera Malsanulo de Azio" de profesoro Walter Russell Mead de la Kolegio Bard, kiu makulis la klopodojn de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo por batalo kontraŭ la epidemion. Geng aldonis, ke la redaktoroj uzis tian rasdiskriminacian titolon, estigante indignon kaj kondamnon de la ĉina popolo kaj la internacia komunumo.

Laŭ Geng, la ĉina flanko postulis seriozan traktadon kun la ĵurnalo Wall Street Journal kaj klarigis sian pozicion. Ĉinio postulis, ke la ĵurnalo rekonu la seriozecon de sia eraro, oficiale petu pardonon kaj respondecigu la koncernaton. Geng diris, ke samtempe la ĉina flanko rezervas la rajton preni pluajn agojn, tamen bedaŭrinde, tio, kion la ĵurnalo Wall Street Journal faris ĝis nun, estis nur deturni kaj eviti sian respondecon. Li rimarkigis, ke ĝi nek donis oficialan pardonpeton nek informis la ĉinan flankon pri tio, kion ĝi planis traktadi kun koncernata persono.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio firme oponas unuflankajn sankciojn kaj "long-brakan jurisdikcion", kiujn Usono altrudis laŭ sia enlanda leĝo.

Laŭ la Federacia Registro, Usono decidis efektivigi sankciojn kontraŭ ses ĉinaj entreprenoj, tri rusaj entreprenoj, unu iraka entrepreno kaj unu turka entrepreno laŭ sia Nedisvastiga Akto pri Irano, Nord-Koreio kaj Sirio.

Proparolanto Geng Shuang diris en interreta gazetara konferenco, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun la usona flanko kaj urĝas Usonon korekti sian eraron kaj retiri la sankciojn. Geng aldonis, ke Ĉinio klopodas plifortigi la internacian ne-disvastigan sistemon, rigore plenumi la internacian devon pri ne-disvastigo kaj subteni komunikadon kaj kunlaboron kun aliaj landoj surbaze de reciproka respekto.

Geng diris, ke kontraste, en ne-disvastigo kaj aliaj kampoj, Usono estis obsedita de unuflankeco kaj senbride altrudis unuflankajn sankciojn kaj "long-brakan jurisdikcion" al aliaj, kio estis universale malakceptita de la internacia komunumo, ĉar tio grave minacas alilandajn interesojn kaj internaciajn klopodojn pri ne-disvastigo kaj protekto de paco kaj stabileco. Li diris, ke la irana nuklea demando estas ekzemplo.

Pasaĝeroj de la plezurŝipo Diamant-Princino trafita de nova kronviruso komencis elŝipiĝi merkrede en la Jokohama Haveno de Japanio post du-semajna kvaranteno.

Laŭ la registaro, en almenaŭ tri tagoj, preskaŭ 3 000 homoj elŝipiĝos el la ŝipo, kiu havas 542 konfirmitajn kazojn de pneŭmonio kaŭzita de la viruso ĝis nun. La unua grupo de ĉirkaŭ 500 ĉefe maljunaj pasaĝeroj, kiuj montris negativan reakcion je la viruso en testo, komencis eliri el la ŝipo post fina kontrolo de kuracistoj.

La plezurŝipo, kiu komence portis ĉirkaŭ 3 700 pasaĝerojn kaj ŝipanojn el pli ol 50 landoj kaj regionoj, estis kvarantenigita ĉe la Jokohama Haveno sude de Tokio ekde la 5a de februaro, post kiam pasaĝero, kiu elŝipiĝis en Honkongo, la 25an de januaro, estis testita kun pozitiva reakcio je la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin