Novaĵoj (Februaro 24)

(GMT+08:00) 2020-02-24 13:43:05     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 24a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazis senĉesajn klopodojn en regado de kronviruso kaj kunordigon pri ekonomia kaj socia disvolviĝo; Ĉinio promesis klopodojn por orde revenigi komercajn firmaojn al normala vojo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis senĉesajn klopodojn por prevento kaj regado de la nov-kronvirusa epidemio (COVID-19) kaj kunordigon por antaŭenpuŝi ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkon dum grava parolado en kunveno en Pekino por antaŭenigo de la laboro pri kunordigo de prevento kaj regado de la epidemio kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo.

La kunvenon prezidis Li Keqiang kaj ĉeestis Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng.

Xi diris, ke la ĉina nacio spertis multajn gravajn provojn en sia historio, sed ĝi neniam estis subigita. Anstataŭe ĝi fariĝis pli kaj pli kuraĝa, kreskante kaj leviĝante de la malfacilo. Li rimarkigis, ke la epidemia situacio restas severa kaj kompleksa kaj nun estas la plej grava momento por bremsi la disvastiĝon. Xi petis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj plu fari senĉesajn klopodojn en diversaj preventaj kaj regadaj laboroj kaj rekomenci laboron kaj produktadon orde. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por plene ellasi la grandegan potencialon kaj grandan movforton de la disvolvado de Ĉinio kaj atingi la celojn kaj plenumi taskojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo ĉi-jare.

Li esprimis sian sinceran dankon al samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano, eksterlandaj ĉinoj, kaj ankaŭ landoj, internaciaj organizoj kaj amikaj personoj, kiuj liveris diversajn subtenojn al prevento kaj regado de la epidemio. Li esprimis ankaŭ profundajn kondolencojn pro samlandanoj kaj kuracistoj, kiuj perdis sian vivon en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj sinceran simpation al pacientoj kaj iliaj familioj, kiuj luktas kontraŭ la malsano, kaj al la familioj de tiuj, kiuj mortis sur sia posteno, kaj la forpasintaj pacientoj.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj lunde diris, ke ili ricevis raportojn pri 409 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 150 novaj mortoj dimanĉe el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 149 estis en la provinco Hubei, kaj unu en la provinco Hainan. Pliaj 620 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj dimanĉe. Ankaŭ en tiu tago, 1 846 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis je 1 053 ĝis 9 915.

La komisiono aldonis, ke ĝis la fino de dimanĉo, 24 734 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo, 2 592 homoj mortis pro la malsano, kaj 77 150 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la kronviruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado en la ĉina ĉeftero.

Ĉinio puŝos la komercajn firmaojn rekomenci laboron kaj produktadon sur la premiso de certigo de la sekureco meze de epidemio de la nova kronviruso.

Laŭ cirkulero publikigita de la Ministerio de Komerco, lokaj komercaj departementoj devas utiligi la efikan proviz-reton de ĉiutagaj necesaĵoj tra naŭ provincoj por certigi la provizadon en Hubei-provinco kaj ĝia ĉefurbo Wuhan. La cirkulero diris, ke klopodoj devas esti faritaj por certigi la provizadon de ĉiutagaj necesaĵoj kiel legomoj, viando, ovoj, laktaĵoj, rizo, faruno, manĝebla oleo kaj tujmanĝaĵo. Ĝi ankaŭ alvokis novigemajn aĉet-metodojn, per kiuj ĉiutagaj necesaĵoj estos akiritaj de loĝkomunumoj kaj transdonitaj al loĝantoj sen fizika kontakto en regionoj grave trafitaj de la epidemio.

La cirkulero diris ankaŭ, ke por regionoj kun granda risko inkluzive de Pekino, Ŝanhajo kaj la provincoj Guangdong, Henan, Zhejiang, Hunan, Anhui kaj Jiangxi, lokaj aŭtoritatoj unue devas instigi entreprenojn produktantajn ĉiutagajn necesaĵojn rekomenci laboron. Ĝi emfazis, ke aprobaj proceduroj por rekomenco de laboro estos simpligitaj por starigi la ekonomiajn motorojn, kaj provizaĵoj por prevento de la epidemio devas esti donitaj al laboristoj ĉe la frontlinio.

Ĉina ambasadoro al Egiptio Liao Liqiang laŭdis la pliiĝantajn egiptajn voĉojn de subteno al la batalo de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La ĉina ambasadoro diris en gazetara konferenco en Kairo en la 20a de februaro, ke Ĉinio donas grandan gravecon al internacia kunlaboro pri sano de post eksplodo de la epidemio. Li diris al raportistoj, ke konforme al la principo de malfermo kaj travidebleco, Ĉinio ĝustatempe informis ĉiujn partiojn pri la epidemio, dividis la genan sekvencon de la viruso kaj kunlaboris strikte kun la Monda Organizo pri Sano.

Liao aldonis, ke dum gazetara konferenco en Kairo en la 19a de februaro, oficialuloj de la Regiona Oficejo por Orienta Mediteraneo de la Monda Organizo pri Sano alte taksis la klopodojn de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke nun laŭ la Monda Organizo pri Sano, la nombro de konfirmitaj kazoj ekster Ĉinio okupas malpli ol 1% de la totala nombro de konfirmitaj kazoj. Ĉinio efike malebligis la tutmondan disvastiĝon de la epidemio kaj faris grandajn klopodojn por la publiksana sekureco de la tuta mondo. Li aldonis, ke Ĉinio ne batalas sola.

La sudkorea registaro dimanĉe levis sian antaŭaverton pri la nova kronviruso al la plej alta nivelo, post kiam la nombro de la konfirmitaj kazoj atingis 602, kaj inter ili estis 5 mortoj.

Tiutage sud-korea prezidento Moon Jae-in prezidis urĝan kunvenon de la registaro por trakti disvastiĝon de la viruso. Li diris, ke la venontaj tagoj estas ŝlosilaj por respondi al la epidemio kaŭzita de la nova kronviruso. La centra kaj lokaj registaroj, departementoj pri prevento kaj regado, medicinaj teamoj kaj ĉiuj popolanoj devas esti solidaraj kaj plene fortigi la preventon kaj regadon.

Dimanĉe vespere la nombro de kazoj de infektiĝo je la nova kronviruso en Japanio jam atingis 838, inkluzive de 691 pasaĝeroj kaj ŝipanoj de la plezurŝipo Diamant-Princino.

Pri tio la japana registaro lunde kolektis fakulojn kaj okazigis la trian kunvenon pri la epidemio, en kiu ili diskutis pri amasa disvastiĝo kaj limigo de kreskado de malsanuloj. Por respondi al la plua disvastiĝo de la epidemio, la japana registaro marde ellaboros ampleksan politikon pri prevento kaj regado, kiu celos malpliigi kreskadon de malsanuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin