Laŭ cirkulero publikigita de la Ministerio de Komerco, lokaj komercaj departementoj devas utiligi la efikan proviz-reton de ĉiutagaj necesaĵoj tra naŭ provincoj por certigi la provizadon en Hubei-provinco kaj ĝia ĉefurbo Wuhan,.
La cirkulero diris, ke klopodoj devas esti faritaj por certigi la provizadon de ĉiutagaj necesaĵoj kiel legomoj, viando, ovoj, laktaĵoj, rizo, faruno, manĝebla oleo kaj tujmanĝaĵo. Ĝi ankaŭ alvokis novigemajn aĉet-metodojn, per kiuj ĉiutagaj necesaĵoj estos akiritaj de loĝkomunumoj kaj transdonitaj al loĝantoj sen fizika kontakto en regionoj grave trafitaj de la epidemio.
La cirkulero diris ankaŭ, ke por regionoj kun granda risko inkluzive de Pekino, Ŝanhajo kaj la provincoj Guangdong, Henan, Zhejiang, Hunan, Anhui kaj Jiangxi, lokaj aŭtoritatoj unue devas instigi entreprenojn produktantajn ĉiutagajn necesaĵojn rekomenci laboron. Ĝi emfazis, ke aprobaj proceduroj por rekomenco de laboro estos simpligitaj por starigi la ekonomiajn motorojn, kaj provizaĵoj por prevento de epidemio devas esti donitaj al laboristoj ĉe la frontlinio.