Novaĵoj (Februaro 25)

(GMT+08:00) 2020-02-25 18:02:55     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 25a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio aprobis du gravajn decidojn; komuna specialista teamo de Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano diris, ke Ĉinio atingis rimarkindajn rezultojn en blokado de interhoma transmisio de la nova kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), aŭ la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, adoptis lunde en sia kunveno la decidon pri kompleta malpermeso de kontraŭleĝa komerco de sovaĝaj bestoj kaj elimino de konsumo de sovaĝaj bestoj por protekti la vivon kaj sanon de la popolo. La decido celas protekti biologian kaj ekologian sekurecon kaj efike malebligi gravajn publiksanajn riskojn.

La decido diris, ke konsumo de teraj sovaĝaj bestoj kun grava ekologia, scienca kaj socia valoro kaj sub ŝtata protekto, kaj aliaj teraj sovaĝaj bestoj, inkluzive de tiuj bredataj en kaptiteco, estos komplete malpermesita.

Ankaŭ ĉasado, komerco kaj transportado de teraj sovaĝaj bestoj, kiuj nature kreskas kaj reproduktiĝas en sovaĝeco, por la celo de konsumo estos komplete malpermesitaj. La decido kondiĉas, ke kontraŭleĝaj konsumo kaj komerco de sovaĝaj bestoj estos severe punitaj. Ĝi estas valida ekde la tago de sia promulgo.

En la kunveno estis aprobita alia decido pri prokrasto de ĉi-jara sesio de la NPK. Laŭ la decido, la tria jarsesio de la 13a NPK estos prokrastita konvene, por efektivigi la aranĝojn faritajn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri kunordigo de la laboroj koncernaj al regado de la nova kronviruso kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo, plue klopodi por gajni batalon kontraŭ la epidemio kaj protekti la vivon, sanon kaj sekurecon de la popolo.

La decido diris, ke preciza tempo por malfermo de la tria jarsesio de la 13a NPK estos decidita de la Konstanta Komitato de la NPK en la estonteco.

Ĉinaj aŭtoritatoj lunde emfazis precizajn kaj diferencajn strategiojn pri prevento kaj regado de la nov-kronvirusa epidemio.

Rimedoj devas esti prenitaj surbaze de malsamaj kondiĉoj en ĉiu regiono por kontraŭbatali la epidemion, laŭ kunveno de la gvida grupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri prevento kaj regado de la nova kronviruso, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la gvida grupo.

La kunveno emfazis senĉesajn klopodojn en diversaj preventaj kaj regadaj laboroj kaj la ordan rekomencon de laboro kaj produktado kaj diris, ke klopodoj devas esti faritaj por atingi la celojn kaj plenumi taskojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo ĉi-jare.

La kunveno aŭskultis raportojn pri prevento kaj regado de la epidemio en Wuhan, kiujn faris teamo de la centra registaro kaj la provinco Hubei, informiĝis pri la bezonoj sur la frontlinio kaj faris aranĝojn por plifortigi subtenon al la regiono. La kunveno urĝis Wuhan pliigi sian kapablon akcepti pacientojn, malaltigi procenton de infektiĝo, redukti mortokvanton kaj malebligi al mildaj kazoj disvolviĝi al severaj. Ĝi ankaŭ emfazis protekton de medicinaj laborantoj, ĝustatempan publikigon de informoj kaj pli bonan komunikadon kun la publiko.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj marde diris, ke ili ricevis raportojn pri 508 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 71 mortoj lunde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 68 estis en la provinco Hubei, du en la provinco Shandong kaj unu en la provinco Guangdong. Pliaj 530 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj lunde. Ankaŭ en tiu tago, 2 589 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 9 126.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 77 658 ĝis la fino de lundo, kaj 2 663 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 2 824 homoj restis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj entute 27 323 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

La komuna specialista teamo konsistanta el fakuloj el Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano diris, ke la senprecedencaj publiksanaj reagoj de Ĉinio al eksplodo de la nova kronviruso (COVID-19) atingis rimarkindajn rezultojn en blokado de interhoma transmisio de la viruso kaj prevento aŭ almenaŭ prokrasto de centmiloj da kazoj.

La taksado estis donita en gazetara konferenco lunde en Pekino, post kiam la 25-membra teamo faris naŭ-tagan surlokan studvojaĝon en Ĉinio. La teamo diris, ke Ĉinio ludis ŝlosilan rolon ankaŭ por protekti la internacian komunumon. Ĝi gajnis tre valoran tempon por diversaj landoj por adopti aktivajn preventajn kaj regadajn rimedojn, kaj liveris al ili valoran sperton.

La teamo aldonis, ke Ĉinio prenas prudentajn, laŭfazajn kaj ordajn paŝojn por iom post iom restarigi ordon en sociaj, ekonomiaj, edukaj kaj prisanaj sektoroj, kaj aliaj landoj devas rapide retaksi la rimedojn adoptitajn de Ĉinio.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lunde en Ĝenovo laŭdis la kontribuon de Ĉinio al la monda batalo kontraŭ la nova kronviruso, dirante, ke la ĉinoj faras klopodojn por la homaro.

Post diskuto pri la eksplodo de la viruso kun ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus, Guterres alvokis ĉiujn landojn preni sur sin respondecojn en la kontraŭbatalo de la nova viruso. Li urĝis ĉiujn landojn fari ĉion eblan por malhelpi la epidemion kaj respekti la principojn de nediskriminacio kaj homajn rajtojn. Li avertis, ke se oni malsukcesos aŭ ne prenos necesajn rimedojn, la malsano ankoraŭ povas esti ekster la regado kun gravaj sekvoj en sano kaj ekonomio de la mondo.

Guterres esprimis sian dankemon al ĉiuj homoj en Ĉinio, kiuj oferas multajn kampojn el sia normala vivo por malhelpi la disvastiĝon de la viruso al aliaj.

La itala registaro lunde montris, ke ĝis la 16a horo tiutage en la lando jam aperis 229 konfirmitaj kazoj, inter kiuj 6 pacientoj mortis kaj 2 resaniĝis. La centro de la Eŭropa Unio pri prevento kaj regado de malsanoj dimanĉe deklaris, ke ĝi atenteme observas disvolviĝon de la epidemio en Italio, liveras ĉian necesan helpon al la lando por malhelpi kontinuan disvastiĝon de la viruso. Laŭ la itala registaro, ĝi aranĝas planon de 20 milionoj da eŭroj por respondi al la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin