La taksado estis donita en gazetara konferenco lunde en Pekino post kiam la 25-membra teamo faris naŭ-tagan surlokan studvojaĝon en Ĉinio. La teamo diris, ke Ĉinio ludis ŝlosilan rolon ankaŭ por protekti la internacian komunumon. Ĝi gajnis tre valoran tempon por diversaj landoj por adopti aktivajn preventajn kaj regadajn rimedojn, kaj liveris al ili valoran sperton.
La teamo aldonis, ke Ĉinio prenas prudentajn, laŭfazajn kaj ordajn paŝojn por iom post iom restarigi ordon en sociaj, ekonomiaj, edukaj kaj prisanaj sektoroj, kaj aliaj landoj devas rapide retaksi la rimedojn adoptitajn de Ĉinio.