Novaĵoj (Februaro 26)

(GMT+08:00) 2020-02-26 18:55:38     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 26a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi emfazis agrikulturan disvolvadon por epidemia regado kaj ekonomia kaj socia kreskado; Ĉinio dankas afrikajn landojn pro ilia subteno. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping emfazis la neceson prioritatigi aferojn koncernajn al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj kaj bonigi malfortajn ĉenojn kun la celo doni fortan subtenon por gajni la militon de prevento kaj regdo de la epidemio kaj atingi celojn fiksitajn por ekonomia kaj socia disvolviĝo de la tuta jaro.

"Ju pli da riskoj kaj defioj ni alfrontas, des pli ni bezonas stabiligi agrikulturon kaj certigi la sekurecon de provizado de greno kaj malĉefaj manĝaĵoj," Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en lastatempa instrukcio pri printempa terkultivado en la lando.

Xi emfazis plenforte organizi ĝustatempan printempan terkulturadon por certigi riĉan rikolton de somera greno dum rigora efektivigo de malsamaj rimedoj por regado de la epidemio laŭ lokaj kondiĉoj kaj riskaj niveloj. Li diris, ke Ĉinio plifortigos politikan subtenon al grenproduktado por konservi semitan areon kaj stabilecon de grenprodukto.

Prezidanto Xi diris marde en telefona konversacio kun etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, ke diversaj subtenoj de afrikaj landoj kaj popoloj al la batalo de Ĉinio kontraŭ la nova kronviruso vivece ilustris la fratan amikecon de kundivido de feliĉo kaj malfeliĉo kaj reciproka helpo inter Ĉinio kaj Afriko.

En la konversacio, Xi rimarkigis, ke en grava momento de la batalo de la ĉina popolo kontraŭ la kronvirusa epidemio, la ĉefministro dufoje sendis mesaĝojn por esprimi simpatiojn kaj ankaŭ faris la telefonvokon, kio reflektis la profundan amikecon kaj reciprokan subtenon inter Ĉinio kaj Etiopio, du ampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj.

Xi esprimis dankon pro la fido de Etiopio al Ĉinio, ĉar la afrika lando subtenas normalajn kontaktojn kaj interŝanĝojn kun Ĉinio laŭ la konsilo de la Monda Organizo pri Sano. Li diris, ke batalo kontraŭ la epidemio estas la plej ĉefa prioritato por la ĉina registaro, kaj kun tre respondeca sinteno pri la vivo kaj sano de la ĉina popolo kaj homoj tra la mondo, Ĉinio bone utiligis siajn instituciajn avantaĝojn. kaj prenis la plej ampleksajn, ĝisfundajn kaj rigorajn rimedojn por la prevento kaj regado, kiuj atingis pozitivajn rezultojn kaj kaŭzis al la situacio bonan ŝanĝiĝon.

Xi diris, ke ankaŭ afrikaj landoj alfrontas multajn defiojn en prevento kaj regado de epidemioj, kaj Ĉinio pretas liveri al ili pli da medicinaj provizaĵoj, kiuj estas urĝe bezonataj, inkluzive de proviloj. Li aldonis, ke Ĉinio pretas akceli la efektivigon de la sanzorga iniciato de la ok gravaj iniciatoj publikigitaj dum la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, antaŭenigi la konstruadon de la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, kaj plifortigi ĉina-afrikan kunlaboron en publika sano kaj prevento kaj regado de malsanoj.

Nome de la etiopa registaro kaj la etiopa popolo, Ahmed esprimis sinceran simpation al la ĉina popolo pri la epidemio, kaj grandan aprezon al la efikaj reagaj rimedoj de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio persistas en la popol-orientita principo, ĉiam metas la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon kaj mobilizis la tutan nacion kontraŭ la malsano, kio ne nur efike bridis disvastiĝon de la viruso en Ĉinio, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn por malebligi ĝian disvastiĝon tra la mondo.

Ĉinaj aŭtoritatoj postulis, ke guberni-nivelaj regionoj adoptu diferencajn rimedojn por bridi la novan kronviruson laŭ la epidemia situacio de ĉiu regiono.

Cirkulero, publikigita de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio, alvokis precizan san-monitoradon de loĝantoj laŭ malsamaj risk-niveloj. La cirkulero diris, ke la niveloj de risko devas esti juĝataj laŭ registroj pri vojaĝo kaj ĉiutaga vivo de homoj, sanstato kaj kontakto kun epidemiaj kazoj. Homoj kun alta infekta risko devas resti en kvaranteno en difinitaj hospitaloj, kaj mez-riskaj personoj devas esti kvarantenigitaj hejme, kaj homoj kun malalta risko povas rekomenci laboron, se ilia temperaturo estas normala.

Laŭ la cirkulero, Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei, kaj aliaj urboj kun efektivigataj politikoj pri trafika regado en la provinco devas limigi la elfluon de homoj per rigoraj rimedoj, kaj homoj el gubernioj, kiuj ne efektivigas trafikan regadon en Hubei, devas esti kvarantenigitaj dum 14 tagoj post sia alveno al cellokoj. La cirkulero petis medicinajn instituciojn trovi kaj kontroli ĉiujn suspektatajn pacientojn kaj liveri kuracadon al ĉiu konfirmita kazo kiel eble plej frue.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj merkrede diris, ke ili ricevis raportojn pri 406 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 52 mortoj marde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj novaj mortoj okazis en la provinco Hubei. Pliaj 439 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj marde. Ankaŭ en tiu tago, 2 422 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 8 752.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 78 064 ĝis la fino de mardo, kaj 2 715 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 2 491 homoj restis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj entute 29 745 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Sud-Koreio konfirmis 144 pliajn kazojn de la nova kronviruso marde. La totala nombro de infektitoj kreskis ĝis 977, kaj dek homoj mortis pro la malsano.

Ĝis la 16a horo tiutage laŭ loka tempo, la nombro de infektitaj pacientoj kalkuliĝis al 977, je 144 pli ol la antaŭa tago. La Korea Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj ĝisdatigis la datumojn dufoje ĉiutage je la 10a horo kaj la 17a horo.

La virusaj infektitoj draste pliiĝis dum la pasinta semajno, kun 802 novaj kazoj raportitaj de merkredo ĝis lundo. La lando altigis sian kvar-gradan averton pri la viruso ĝis la plej alta "ruĝa" nivelo dimanĉe.

Hindio kaj Usono marde subskribis interkonsenton pri defendo kun la valoro de pli ol 3 miliardoj da usonaj dolaroj, inkluzive de la vendo de 24 helikopteroj MH-60 Romeo kaj 6 helikopteroj AH-64E Apache al Hindio. Tamen la atendita komerca konsento restas malfacile atingebla.

Post interparolo kun usona prezidento Donald Trump en Nov-Delhio, hinda ĉefministro Narendra Modi diris, ke li kaj Trump decidis doni leĝan itineron al la komerca intertraktado, kiu jam komenciĝis inter dulandaj komercaj ministroj. Trump diris, ke la ĉefa punkto inter la du landoj estas starigi justajn kaj reciprokprofitajn ekonomiajn rilatojn kaj akiri progreson en la klopodo por atingo de ampleksa komerca konsento, tamen tio ankoraŭ ne sukcesis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin