Novaĵoj (Februaro 27)

(GMT+08:00) 2020-02-27 18:12:24     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, 27a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidis kunvenon de gvidantaro pri regado de la kronvirusa epidemio; ĉina ŝtatkonsilanto telefone konversaciis kun sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pri prevento kaj regado de la nov-kronvirusa malsano.

Responde alvokon de la Centra Komitato de la KPĈ al ĉiuj partiaj membroj, Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng faris mondonacojn por subteni la laboron de prevento kaj regado de la nova kronviruso.

Xi diris dum parolado en la kunveno, ke la pozitiva tendenco en prevento kaj regado de la epidemio vastiĝas kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo rapide renormaliĝas, sed la situacio en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan restas kompleksa kaj severa, kaj la risko de rebato de la epidemio en aliaj regionoj ne devas esti preteratentita. Li diris, ke en ĉi tiu momento grave estas fari senĉesajn klopodojn por bridi la epidemion kaj akceli ĉiujn kampojn de laboro en ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Li diris al partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj precize kapti situacion de la epidemio kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo por certigi gajnon de la popola milito kontraŭ la epidemio kaj atingon de la celoj de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj mildigo de malriĉeco.

Marde, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone interparolis kun Kyung-wha Kang, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj. La ĉina flanko dankas la sudkorean flankon pro la granda subteno al batalo kontraŭ la epidemio, kaj ke situacio de la epidemio en Sud-Koreio lastatempe severiĝis, kaj la ĉina flanko volas doni necesan helpon al la sud-korea flanko, kaj subteni la sud-korean registaron kaj ĝian popolon venki la epidemion.

Wang diris ankaŭ, ke la epidemio influos la komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, kaj ke la du flankoj klopodas por minimumigi la influon, helpi la entreprenojn de la influitaj industrioj, protekti la stabilecon de industria ĉeno kaj la proviza ĉeno de la du landoj kaj antaŭenpuŝi la pragmatan kunlaboron..

Kang diris, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio subtenis kaj helpis sin reciproke por venki la epidemion, kaj la sud-korea registaro jam komencis la plej altnivelan respondon, kaj prezidento Moon Jae-in iris persone por doni konsilojn. La sud-korea flanko volas labori kun la ĉina flanko por plifortigi la kunlaboron kaj kune venki la defion.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de religio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco, responde al demando pri la vortoj de Sam Brownback, usona rondira ambasadoro por Internacia Religia Libereco, kiuj kalumniis la rimedojn de Ĉinio pri islamanoj.

Zhao diris, ke iuj homoj en Usono fojfoje faris senmotivajn akuzojn kaj fabrikis famojn, intencante subfosi la etnan harmonion de Ĉinio kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de religia libereco, kaj ke Ĉinio firme oponas tion. Li aldonis, ke la ĉina registaro protektas la liberecon de religia kredo de siaj civitanoj, kaj la popolo de ĉiuj etnaj grupoj en Ĉinio ĝuas plenan liberecon de religia kredo laŭ la leĝo.

Zhao diris, ke nun estas ĉirkaŭ 24 400 moskeoj en Xinjiang, aŭ po unu por 530 islamanoj, kaj la nombro de moskeoj en Usono estas malpli ol dekono de tiu en Xinjiang. Laŭ enketrezultoj publikigitaj de la Esplorcentro de Gallup kaj Pew, ĉirkaŭ 42% de usonanoj diras, ke ili tre zorgas pri rasaj rilatoj, kaj 75% de islamanoj en Usono opinias, ke ekzistas grava diskriminacio kontraŭ ili.

La proparolanto diris, "Mi konsilas ĉi tiun rondiran ambasadoron respondecan pri aferoj de religia libereco akiri pli da scio pri vero, doni pli da respekto al aliaj, kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de religio."

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj ĵaŭde diris, ke ili ricevis raportojn pri 433 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 29 mortoj merkrede el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 26 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en Pekino, Heilongjiang kaj Henan respektive.

Merkrede, estis raportitaj ankaŭ 508 novaj suspektitaj kazoj, kaj 2 750 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo kaj la nombro de severaj kazoj reduktiĝis ĝis 8 346. La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 78 497 ĝis la fino de merkredo, kaj 2 744 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 2 358 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso.

La Monda Turisma Organizo de la UN (MTOUN) kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) merkrede publikigis komunan deklaron, alvokante respondecon kaj kunordigon rilate al eksplodo de la kronvirusa malsano.

Fronte al vojaĝaj restriktoj en iuj partoj de la mondo kaj malaltigita anticipo pri nombro de turistoj en la venontaj semajnoj kaj monatoj, la Monda Turisma Organizo de la UN, kiu havas sian sidejon en la hispana ĉefurbo Madrido, diris, ke la du organizoj kune klopodos por gvidi la reagon de la vojaĝaj kaj turismaj sektoroj al la epidemio.

La deklaro diris, ke la Monda Organizo pri Sano laboras strikte kun tutmondaj fakuloj, registaroj kaj partneroj por rapide vastigi sciencan scion pri ĉi tiu nova viruso, spuri la disvastiĝon kaj virulentecon de la viruso, kaj doni konsilojn al landoj kaj la tutmonda komunumo pri rimedoj por protekti sanon kaj malhelpi la disvastiĝo de la viruso.

Merkrede en Vieno okazis kunveno de estroj de politikaj sekcioj de la Komuna Komitato pri la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la interkonsento pri la irana nuklea demando, por diskuti pri efektivigo de la interkonsento kaj kunordigo de pluaj agadoj.

Partioj ĉeestantaj la kunvenon sinsekve laŭdis la rezolutajn kaj fortajn rimedojn adoptitajn de Ĉinio por batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj plene rekonis la kontribuojn faritajn de Ĉinio por efika protekto de la vivsekureco kaj sano de la ĉina popolo kaj malhelpo al disvastiĝo de la viruso al aliaj landoj. Ili esprimis kredon, ke sub la senĉesaj klopodoj de la registaro kaj la popolo, Ĉinio certe povos frue venki la epidemion kaj minimumigi influon de la epidemio sur ekonomia kaj socia disvolviĝo. Ili ankaŭ vokis ĉiujn partiojn intensigi kunlaboron por frue venki la epidemion en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin